Vizito al Argentino (de 2014-07-15 al 2014-08-11)


Permesilo Krea Komunaĵo
Vizito al Argentino, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Alveno

Post trankvila tranokta flugo de Londono tra Frankfurto al Bonaero mi alvenis frue matene je merkredon la 16-a Julio ne tiel laca kiel mi estis atendonta. La ĉielo klaris, bluis, malvarmetis, kaj tre agrabla. Laŭ la gvidlibro mono ŝanĝeblas en unu el la terminaloj, kaj tiel estis, post mi trovis mian vojon tra labirinto de provizoraj konstruaĵoj. Taksio facile troveblis, kaj mi baldaŭ survojis en centron de Bonaero, dum la ŝoforo parolis per poŝtelefono al sia instanco por lerni tie, kie mia hotelo staris. Poste mi konstatis ke tio ne surprizus ĉar ĝi staras super kinejo kun modesta enirejo.

Enirinte la hotelon mi informiĝis de la akceptanto ke li ne havis mendon por mi, sed post telefonvokoj de mi kaj li al diversaj homoj kaj lokoj, kaj post retmesaĝoj al la kongresorganizanto, li subite anoncis, ke li estis trovinta ĝin. Do paniko finita, mi ekiris por vidi la urbegon dum la sekvintaj unu kaj duono tagoj.

Bonaero

Mia unua impreso de Bonaero estis unu pri larĝaj stratoj, verdaj spacoj, bonorda trafiko kaj interesaj publikaj artaĵoj. Laŭdire la ĉefstrato Avenida de 9. Julio (Avenuo de la 9-a Julio) estas la plej larĝa strato en la mondo, sed mi ne povas konfirmi tion.

En la centro de la avenuo staras obelisko, sur ĉiu flanko de kiu troviĝas skribaĵo memorigi la vidanton pri grava evento en la historio de la urbo. La orienta flanko montras ke la urbo fundiĝis en 1536, do nur 44 jaroj post Kolombo ekvelis.

Tre agrabla parko estas la Plaza de San Martin (Placo de San Martin) kun multe da arboj kaj ombro, inkluzivante la spektakla maljuna kaŭĉukarbo (Hevea brasiliensis) nomita "gomero", kies branĉoj estis tiel pezaj ke iuj el ili estas subtenitaj artifarite.

La Plaza de Mayo (Placo de Majo) estis ĉe la koro de la politika vivo en la urbo. Tie iufoje okazas manifestacioj, kaj ideoj komenciĝas kaj sterniĝas. Tamen kiam mi vizitis, nenio interesa estis okazanta, krom la kutima protesto pri la malaperintoj. Ĉe unu flanko de la placo, troviĝas la Casa Rosada (Rozkolora Domo), aŭ strikte Casa de Gobierno, de la balkono de kiu tutaj ĉefaj historiaj homoj parolis al la popolo. De la malantaŭo oni povas pli bone aprezi ĝian grandecon, kaj ankaŭ la fotilo ne alfrontis la Sunon.

La placo entenas plurajn fontanojn, kaj ĉe alia flanko troviĝas la katedralon kun sia helena aspekto. Kontraŭ la Casa Rosada oni vidas la Cabildo montranta la hispana influo. Tiu estis uzata dum kolonia tempo kiel la loko de la regantoj.

La artaĵoj en la publikaj lokoj estas diversaj kaj originalaj. Ekzemple, la monumenton pri Don Kiĥoto donis Hispanio al Argentino je 1980 por festi la 400-a datrevenon de la fundo de la urbego Bonaero. La hispana skulptisto Aurelio Teno faris ĝin, sed ekde la starigado ĝi altiris kritikon kaj laŭdon egale, ambaŭ pro sia rilateco, formo kaj pozicio. Persone mi opinias ke ĝi aldonas intereson al la urba sceno.

La parko antaŭ la Congreso de la Nación (Nacia Kongreso) tenas kelkajn statuojn. Unu estas la sola kopio en la Amerikoj de La Pensulo de Rodin, kaj alia estas omaĝo pri Alfredo Palacios bonŝatata kaj originala senatoro.

En aliaj lokoj inter la trafikvicoj laŭ la Av. 9-a Julio la verdaj spacoj estas uzataj por floroj kaj arboj, ekz. botelarboj aŭ ceiboj (Ceiba speciosa kaj aliaj Ceiba sp.) ĉi tie nove plantitaj, kio donas al la urbcentro sencon de spaco kaj aero.

La maljunaj dokoj ĉe Puerte Madero nun estas kvar grandaj artifaritaj lagoj apud kiuj kreskas la nova regiono por la riĉuloj. Laŭ la tri kilometrojn vojeto troviĝas akvoflanke pluraj kafejoj, kaj maljunaj gruoj memorigi onin pri la historio.

Apude oni eltrovas monumentoj al diversaj temoj, ekz. al la danco tango, aŭ Juan Fangio. La distrikto estas nekutima alimaniere. Kiam oni proponis konstrui en la regiono, oni decidis ke al tutaj stratoj oni donos nomojn de virinojn, kaj Argentino havis multajn fortajn virinojn dum ĝia historio, la klara ekzemplo kompreneble estis Evita Perón. Do kiam piedponto estis konstruata trans unu el la lagoj ĝi nomiĝis la Puente de la Mujer (Ponto de la Virinoj). Ankaŭ en la bildo oni povas vidi unu el la du ŝipoj kiuj iĝis malgrandaj muzeoj.

Salta

Antaŭ ol la kongreso komenciĝis mi partoprenis en ekskurso al Salta kaj aliaj lokoj. Ni renkontis al mia hotelo, kaj faris facilan transiro al la flughaveno kaj al Salta. Tamen, la gvidanto diris al ni ke ni restos en hotelo malsama ol tio, kion ni atendis. Ĝi estis pli malproksima de la centro, do ni vidos la urbo unue.

Ĉar preskaŭ ĉiu el ni deziris vojaĝi morgaŭ per la Trajno al la Nuboj ili devis aĉeti biletojn hodiaŭ, kaj suprizante ĝi okupis nin dum du tutaj horoj. Morgaŭ estis estonta tre longa tago sidante en trajno, do mi decidis ne kuniri ilin.

Salta estas la ĉefurbo en la provinco Salta. Kiam la lando Argentino fundis, klarigis ke Salta devis esti parto de ĝi, ĉar Salta entenis la industria kaj mineja riĉaĵoj, kiujn nova lando bezonus. La urbo sidas inter la piedmontoj de la Andoj, kaj en la centro estas la kutima placo, sed kiam mi ĉeestis la verda parto estis renoviĝanta. Ĝi estis urbo de plurkoloraj preĝejoj – la rozkolora katedralo, ruĝa kaj flava San Francisco, kaj blua kaj ruĝa Templo de la Candalaria.

Ĉirkaŭ la placo troviĝas kelkaj muzeoj. Unu montras historio de la montoj, aparte Llullaillaco apuda volkano. Laŭ la avizoj en la arkeologia muzeo, kiam la unuaj homoj atingis la supro de la monto ili trovis restaĵojn kaj tombojn tie. (Ĉu? Ili ne povas esti la unuaj, ĉu ne?) Eĉ tiel, la muzeo estas tre interesa ĉar ili havas ekzemplojn de kadavroj kaj posedaĵoj, kiuj mumiiĝis pro la sekega malvarmega aero sur la montoj.

Alia muzeo ĉe la placo, la Museo Histórico del Norte (Historia Muzeo de la Nordo) montras plurajn aĵojn de la lasta tri jarcentoj – ne tre longa de Eŭropa vidpunkto, sed mi sentis surprizita ke la urbo kreskis tiel rapide, kaj baldaŭ atingis la saman nivelon kiel Hispanio. Ĉi tiu muzeo havas ene tre altirantan korton kun floroj, eĉ vintre. De la pli alta etaĝo oni povas vidi la tutan placon malantaŭ la barilo.

La preĝejo de San Francisco entenas la kutiman katolikan ornamegan altaron ktp, sub hela lumplena kupolo. La katedralo estas eĉ pli ornama. La planko de la enirejo memorigis min pri la nederlanda artisto M. C. Escher.

Sabaton anstataŭ la trajnvojaĝo mi grimpis la monteto San Bernardo malantaŭ la hotelo kie ni loĝis. Tio estis facila 40 minutojn marŝo plejparte laŭ ŝtupoj. De la supro oni povas vidi preskaŭ la tutan urbon kaj kiel ĝi sternas ĉirkaŭ la lokaj montetoj laŭ la valoj. Ĉe la malsupro de la monteto troviĝas granda monumento je General Martín de Güemes unu grava soldato batalanta kontraŭ la Hispana registaro dum la fruaj 1800-oj.

Inter la hotelo kaj la centro mi pasis ceibo kun fruktoj. En la bildo oni povas vidi la dornojn kreskantaj de la branĉoj. En la centra placo troviĝas ankoraŭ unu muzeo, la Muzeo de Moderna Arto, kiu montras artaĵojn fare de lokaj artistoj, ekz. murpentraĵo kun ĉe la bazo okultrompanta muso, kiu amuzis min. Dum mi piediris ĉirkaŭ la placo mi rimarkis ke kelkaj spektaklaj gaŭĉoj kolektiĝis kun siaj ĉevaloj. Mi eksidis por taso da kafo, sed baldaŭ poste ili foriris. Bedaŭrinde mi ne sciis, ke ili tiam enscenigis spektaklon, kiun mi ĵus maltrafis.

Poste dum mi vagadis mi hazarde malkovris la plej kolora preĝejo en la urbo, la Templo Iglesia de la Candelaria. Ĝi estis ne menciita en mia gvidlibro kaj tre malmulte troveblas rete krom la hispana Vikipedio. Tamen unu el la memortabuloj sur la muro donas la nomon Noe Macchi kiel la arkitekto kaj la daton 1894. En la malfrua Suno la konstruaĵo aspektis mirinda, kun brilaj bluaj muroj.

Vespere la aliaj revenis de sia vizito al la altoj kun rakontoj pri la akcidento. La trajno elreliĝis en tunelo ĉe alteco de 4000 metroj super marnivelo, kaj verŝajne la savo pasigis 7 horojn dum kiu ili estis portitaj malsupren per diversaj veturiloj voje. Nia loka gvidanto laboris forte kaj sukcese por reakiri tutajn monojn pagatajn de niaj grupanoj je ĉies dankemo. Ni poste aŭdis ke la loka registaro retiris la permisilon de la kompanio, kaj tiu vojaĝo estis la lasta dum la antaŭvidebla estonteco.

Kanjono

La sekvan tagon dimanĉo ni enbusiĝis por veturado al la Salinas Grandes (Grandaj Salujoj), en aliaj vortoj la grandaj salaj ebenaĵoj alte en la montaro. Ni komencis la vojaĝon tra la multkolora kanjono de Humahuaca kaj haltis por akiri pli bonan vidon pri la rokaroj, kiuj estas riĉaj je fero, kupro, plumbo, arĝento, kaj mangano, kaj kiuj provizis rimedojn dum longa periodo por la industrioj en Salta. Ankaŭ survoje ni rimarkis la strangajn strukturojn, kiujn la rokoj formis.

Ne surprizante la salujo estas larĝa longa ebena seka kaj blanka. Dum la seka sezono oni balaas la surfacajn kristalojn en malgrandajn amasojn, kion oni uzas por industrio. Ankaŭ troviĝas tranĉeoj plenaj je densa akvo. Dum la akvo malrapide vaporiĝas, puraj blankaj salaj kristaloj formiĝas sur la surfaco ĝis ili tro peziĝos kiam ili malleviĝos al la profundo, de kie la pura salo akireblas; tio estas metodo por purigado de ĝi por kuirado.

La salo hakeblas en blokojn por vendi al turistoj, aŭ por konstrui tablojn. Neniam pluvas sur la salon sed nur sur la ĉirkaŭantajn montojn dum la pluva sezono, de kie la akvon kuras sur la ebenaĵon kreante lagon profundan je kelkaj centimetroj, sed ankaŭ portante malmulte da ŝlimo.

Por atingi la salujon, kaj reveni de ĝi, ni devis grimpi super pasejo je 4170 metroj de apud kie oni povas vidi la vojon serpentumantan malsupren laŭ la montflanko.

Ni tranoktis ĉe Huacalera [Hŭakalera] ĉe rekomendinda hotelo. Je la mateno la ĉielo klaras. Ĵus ekstere apud la ĉefpordo stariĝas grandaj kaktoj kaj sur la greso sidas dorlotbestoj, kelkaj kun idoj.

Post enbusiĝo ni veturis laŭ la plurkolora valo al Humahuaca [Humahŭaka], la plej norda loko, kiun ni atingis, kie ni vidis la malgrandan lokan bazaron. Ekstere en la strato estis Andaj brile koloraj trikitaj varoj aĉeteblaj. Sed la arkitekturo estas preskaŭ tute hispana. Ĉe la urbrando lokiĝinte sur monteto staras monumento je la nacia sendependeco. Ĝi estas impona, sed mi ne komprenas tial, kial oni metis ĝin tien.

Reirante suden sub daŭre blua ĉielo ni haltis por lunĉon ĝuste ĉe la Tropiko de Kaprikorno, kie ni manĝis tion, kion nia gvidanto estis aĉetis en la vilaĝo, inkluzive iun lokan cidron.

Post mallonga paŭzo ĉe Maimará, la urbo de la mortinto, ni alvenis al San Salvador de Jujuy [Ĥuĥuj] la ĉefurbo de la distrikto, kun pli granda bazaro. La ĉefa vidindaĵo estas la kvar statuoj faritaj de Lola Mora, Argentina plej fama skulptistino. Tiuj kvar reprezentas Justeco, Progreso, Paco, kaj Libereco, kaj estis intencita stari ĉe la nova Nacia Kongresa konstruaĵo en Bonaero je 1906, sed tiutempe oni opiniis, ke ili estas tro ŝokantaj. (Mi ne komentos, sed mi lasos al vi decidi la aferon.) Ili restis kaŝe ĝis la provinco de Jujuy akceptis ilin por loki ilin ĉirkaŭ la registardomo. Jujuy ankaŭ mendis ankoraŭ unu pri Laboro kaj metis ĝin aliloken en la urbo; mi ne vidis tion. La vivo de Mora estis iom tragika kaj diskutiga mortante en malriĉeco je nur kelkaj monatoj post kiam la registaro finfine komencis doni al ŝi pension.

Ni tiam revenis al Salta por tranokti.

Cafayate

Antaŭ nia flugo al Iguazu je la sekvan tagon ni faris longa ĉirkaŭiro al la urbeto Cafayate [Kafaĵate]. Nia unua halto okazis ĉe malgranda bieno, kiu faras kaj vendas kaprofromaĝon, kaj ankaŭ entenas kajejon por pasantaj vojaĝantoj.

La dua paŭzo estis pli interesa, la tiel nomata Amfiteatro, granda fendo tra la rokoj tenanta grandan kavon kun bonegaj akustikaj ecoj (avi, 54MB), kaj kie koncertoj iufoje okazas, eĉ kvankam ĝi estas malproksima de iuj urboj.

Cafayate estas la ĉefa urbo inter la vinejoj, kiu kultivas kutime Malbec kaj Cabernet specojn. Kompreneble ĝi havas preĝejon kaj parkon kun botelarboj, unu el kiu montras la dornojn  bonege. Post vingustumo ĉe unu el la vinejoj, ni iris tra ĝia malgrandan muzeon.

Poste ni veturis reen en la direkto de Salta tra la valo kie oni estas doninta nomojn al pluraj rokformaĵoj, ekz. La Kasteloj.

La vespera flugo de la alta Salta al la pli malalta Iguazu estis sen eventoj, kaj ni alvenis al la hotelo laŭ hore.

Iguazu - Argentine

La grandaj akvofaloj sur la rivero Iguazu, kiu en la Gvarania lingvo signifas "granda akvo", je sia pintfluo portas pli akvo ĉiu sekundo ol Niagara, sed dum unu jaro la fluo estas malpli. Nia enkonduko matene ĉe la hotelo aspektis kvazaŭ ni staras sub akvofalo pro la peza pluvo. Tamen poste ĝi malplipeziĝis kaj ni ekiris al la faloj. Estas malgranda trajno por porti turistojn al la faloj, sed kiam ni ĉeestis nur la unua haltejo funkcias; la reloj en la direkto al la dua plie laŭ la riverflanko estis difektitaj dum la pluvsezono per terŝoviĝo, do ni ne povis atingi la ĉefan hufferan klifon nomatan kiel La Diabla Gorĝo.

De la Argentina flanko de la rivero oni rigardas la falojn de la supro, de kie oni vidas preskaŭ la tutajn 2,7 kilometrojn (video, avi, 39MB) de ili. De la vojeto ĉirkaŭ la areo oni povas vidi kelkajn savaĝajn bestojn, ekzemple agutio. Sed la granda nombro da nasuoj povas esti danĝeraj, ĉar ili mordas kaj prenos manĝon de manoj per minacoj kaj forto.

Mi ne konas ĉi tiu birdo, do se vi faras, bonvolu sciigi min. Papilio trovis la manon de nia gvidanto, kaj surprize ĝi restis tie dum longe.

Mi vagadis laŭ la vojetoj por vidoj en la direkto de la faloj kaj en la ŝprucan nebulon.

Iguazu - Brazile

Je ĵaŭdo ni vizitis la Brazila flanko de la rivero, de kie oni povas vidi ĉiujn falojn, ĉar oni rigardas kontraŭ la fluo kaj kontraŭ la faloj, kaj oni aprezis ilin eĉ pli bone (ankaŭ videe avi, 36MB). Multe da vojetoj estas konstruitaj, ankaŭ super la fluo ĉe La Diabla Gorĝo, kie la ŝpruco estas tiel densa (kaj malseka!), ke oni ne povas vidi la akvon falantan en la profundan trogon.

Je la sekva tago, vendredo, ni denove restis en Argentino por rigardi iujn bestojn, kiujn oni protektas ĉe sovaĝbesta rifuĝejo nomita Güiráoga, kiu signifas Guaranie la domo de birdoj. Ni portiĝis per postveturilo post traktoro la laŭ bonaj vojetoj en la centron de la malgranda arbaro, kie ni elveturiliĝis por piediri al alia haltejo por kolektiĝi por la reira vojaĝo.

La birdoj estis en grandaj kaĝoj, kaj tie estas la sola loko kie mi povis vidi ilin proksime. Krom la papagoj ni vidis tukanoj kaj similaj. Foti malfacilas pro la distancoj al la birdoj, la dratreto inter ili kaj mi, kaj la rapidaj movoj, do mi pardonpetas pro la malpli ol plej bona klareco.  Multon da ili ne rekonas mi, kiel ĉi tiuj, kiuj grakis laŭte.

En aliaj kaĝoj troviĝis simioj, aŭ iraraoj, kaj aliloke pekarioj.

Poste ni vizitis Aripuca kies enirejo imponas per siaj grandaj trunkoj. La nomo signifas bestkaptilo; la lokaj indiĝenoj uzis tian kaptilon por kapti bestojn vivantajn. La piramido subteniĝas unuflanke per la mallonga stango, kaj malgranda besto faligas ĝin kiam ĝia pezo tiros ŝnureton. Ene en la malgranda parko troviĝas domo konstruita simile al la kaptilo, sed per multe pli granda bastonetoj. Nomoj de la arboj el kiu, ĉiu el la branĉoj preniĝis, estis gluitaj sur ilin.

Kompreneble en tia turista loko sidejoj kaj tabloj ktp aĉeteblis, sed kiom da ili povus porti tian hejme? Certe ne mi dum ni flugis reen al Bonaero por la kongreso.

Kongreso

Post kiam mi kolektis la kongrespaperojn je sabato, mi vagis iom ĉirkaŭ la stratoj. La Argentinanoj estas grandaj legantoj, kiel atestataj de la nombro da librejoj en la stratoj. Unu el ili estas la mondfama El Ateneo konstruita ene en ekskinejo kie nun la scenejo estas kafejo. Eĉ la ekstero estas altiranta.

Dum la sekva mateno la kongreso inaŭguriĝis, post kio mi decidis akiri foton pri fama monumento en Bonaero. Mi ne sukcesis ĉar survoje mi per mia simpla stulteco estis rabata je mia dorsosako. Tio signifis ke mi pasigis du agrablajn horojn ĉe la policinstanco, klarigante kiel ĝi okazis, kaj ili donis al mi atestaĵon por ke mi povos reklamacii kontraŭ asekureco.  Bonŝance nenion gravan perdis mi. La plej malbonaj estis ke estis ŝtelitaj la kongrespaperoj inkluzivantaj la biletoj por ekskursoj ktp. Sed eĉ tio ne kaŭzis problemojn, ĉar mia nomo troviĝis sur la rilatoj listoj. Bedaŭrinde mi maltrafis la unuan prelegon pri Argentino.

La nacia vespero okazis je lundo kaj la Argentinanoj enscenigis bonegan montraĵon pri dancoj, diversaj, kaj tre bone faritaj.

La kongresa temo estas "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco." Do mardo komenciĝis ĉe prelego pri la ekonomio kaj la diversaj pintoj: oleo, fosforo, trinkebla akvo; ankaŭ problemoj rilataj al klimatŝanĝo, la malapero de abeloj, la super-fiŝkaptado, kaj similaj. Dum la diskutparto de la horo evoluis debato pri malegaleco kaj varma diskutado pri mondo parlamento.

Posttagmeze mi partoprenis urbrigardadon, kiu komencis ĉe la Plaza de Mayo, kie mi jam vizitis; tamen ĉi fojon iuj bariloj estis forigitaj, kaj mi havis pli bonan vidon de la centra monumento, kaj la katedralo. Ankaŭ estis manifestacio pri la veteranoj de la suda Atlantika milito.

Pli interesis la posta vizito al la maljuna kvartalo San Telmo kun okupitaj stratoj, ornamitaj arboj, kaj kolorplenaj konstruaĵoj.

La fina paŭzo okazis ĉe la granda tombejo ĉe Ricoleta, kie la grandaj tomboj estis metitaj laŭ stratoj kiel domoj kaj la riĉaj klopodis superregi ĉiuj aliaj. Ni ja vidis la tombo de Evita Duarte – tio ja estas deviga por turistoj.

La plentaga ekskurso merkredon prenis nin al Colonia del Sacramento en Urugvajo direkte trans la rivero Plata per ĉirkaŭ unu horon vojaĝo per katamarana pramŝipo. La urbo je 25,000 loĝantoj havas longan historion dum kiu Hispanio kaj Portugalio daŭre transdonis ĝin inter ili, kutime perforte. Nuntempe pluraj Bonaeranoj loĝas kaj laboras tie, ĉar vivo malplikostas kaj komunikiloj por la Interreto sufiĉe bonas.

Post rapideta paŭzo ĉe la riverstrando ni vizitis la malnovan taŭrobatalan arenon, kiu nun estas tro danĝera por permesi fremdulojn eniri (aŭ tiel oni diras).

Multo en la urbo estis renovigita; ekzemple la malnova muro vere estas moderne rekonstruita. En parto de la centra parko troviĝas ruinitaj fundamentoj de gvatoturo. Aliloke oni povas kompari la Hispanan kaj Portugalan metodojn konstrui stratoj. La Hispana strato havas konveksan surfacon, defluilojn ĉe la flankoj, kaj trotuarojn; sed la Portugaloj uzis nur konkavon surfacon kaj centran defluilon.

Ĵaŭdon mi rigardis filmojn; la unua pri la praarbo en Missiones, norda provinco de Argentino, kaj la polaj farmistoj, kiuj unue komencis kultivi tie. La plejparto de la intervjuoj rilatis al la malfacileco interesigi la infanoj pri pola lingvo kaj kulturo, sed mi lernis multon pri la historio kaj la fortan laboron bezonatan enrompi la ĝangalon.

Postaj filmoj estis mallongaj partoprenantoj en filmkonkurso por publikigi Esperanton. Pluraj uzis la temon pri iu, kiu trovis koramikon per la lingvo.

Kaj vendredo donis al ni la ŝancon vidi la talentojn de muzikaj aŭ komikaj Esperantistoj.

El Calafate

Do je dimanĉo komencis la postkongresan ekskurson al la suda parto de la lando – je 5:30 matene – per buso al la flughaveno. Sed la aviadilo prokrastiĝis. Alveno al El Calafate salutiĝis de neĝo sur la tero kaj temperaturoj nur malmultaj gradoj super nulo.

La urbo sidas en la piedmontoj de la Andoj kaj vivtenadis per ŝafoj ĝis ĉirkaŭ antaŭ dek jaroj. Tamen nun la loĝantaro ŝvelis de 7,000 al 22,000 kaj la rikolto konsistas el turistoj venantaj rigardi la glaĉerojn. La varma komforta hotelo staris for de la urbo kun regula busoservo dediĉita al la gastoj.

En la urbo troviĝas malgranda parko kiel memorigilo por la renoviĝo kaj inaŭguro de la regiono je Nacia Parko. Ene en ĝi oni vidas rimarkinde vivsimilaj statuoj pri antaŭaj tagoj kaj pri la fosiliaj trovaĵoj kaj sciencaj eltrovaĵoj fare de Francisco Moreno, kutime nomita kiel Perito Moreno, je kiu la fama glaĉero estas nomita. (Perito egalas Spertulo).

En interesa moderna konstruaĵo troviĝas la Muzeo pri Glaĉeroj kelkaj kilometroj for de la centro. La montraĵoj bone prezentiĝas kaj vizitindas.

The kialo por la turistoj estas la glaĉeroj kiuj fluas malsupren en la lago Argentino, la plej granda lago en la lando. Je nia unua bona ekvido de ĝi ni povis rimarki ke maldika tavolo de glacio kovris parton de la surfaco. La tereno memorigi min pri norda Skandinavio.

En la bildo la glaĉero Perito Moreno estas la blanka fingro direktanta malsupren. Iufoje ĝi atingis la kontraŭan lagbordon. Kiam tio okazas, la akvo en la parto maldekstra en la bildo malrapide plialtiĝis, ĝis la glacio en la glaĉero komencis flosi kaj rompiĝi ofte spektakle. Tamen kiam mi ĉeestis tie, klara akvo vidiĝis inter la fino de la glaĉero kaj la lagbordo. La glacio havas multon da nuancoj bluaj.

Ĉie sur la montetflanko metalaj piedvojoj troviĝas por ŝirmi la tero de la senkalkulaj piedoj kiuj nun tretas tie. La birdoj verŝajne malsovaĝas.

En la arbaro ĉirkaŭe multo da arboj subtenas la malvera aŭ pluma visko (Misodendrum punctulatum), kiu estas vera parazito sur la suda fago.

Mardon ni ekiris ŝipe sur la lago al Glaĉero Spegazzini, kaj ni baldaŭ trovis nin inter la nebulo kaj glacio. Iu el la glacimontetoj estis pli grandaj ol la ŝipo, kaj ni movis nin malrapide inter ili. Aliloke ni havis bonan vidon pri la tavoloj en la rokaro, kaj ilia distordo.

Poste en la urbo mi cirkaŭrigardis, sed ne estas multon krom malgranda monumento al la herooj de la Malvinas.

Je merkredo ni aviadis for de strange malplena flughaveno al Ushuaia ĉe la suda marbordo de la insulo Isla Grande de Tierra del Fuego.

Ushuaia

Oni nomis Ushuaia La Fino de la Mondo, sed al mi ŝajnas ke ĝi estas malgranda komerca haveno kun multaj rekoneblaj butikoj en la stratoj. Ĝi sentis kiel pli ol turista urbo, kvankam turismo gravas por la ekonomio kaj neniu fabriko klare videblas. Ĉu ĝi estas la plej suda haveno dependas de ĉu vi kredu ke la Ĉilia vilaĝo Puerte Williams (loĝantaro: 2,000) trans la Kanalo Beagle estas vera haveno en komerca senco. Tamen la montoj, kiuj oni vidas rigardante trans la kanalo stariĝas en Ĉilio.

La manĝa specialaĵo en la distrikto estas la suda reĝokrabo, kies korpo eble entenas ĝis 300 gramojn da viando, kaj iuj restoracioj havas ilin fenestre.

Kiel multaj izolita lokoj en la mondo ĝia moderna historio komencis kiam fora registaro volis akiri regado super la tero, kaj starigis artefaritan aktivecon por diri ke la tero apartenas al ili. Ĉi tie Argentino decidis je 1896 malfermi malliberejon, kiu provizis laboron por la malmultaj loĝantoj ĝis 1910, kiam la malliberejo pligrandiĝis. Tamen pro raportoj pri misuzo je 1947 Juan Perón moviĝis la malliberulojn pli norde, kaj la konstruaĵo iĝis parto de la Militŝipa Bazo.

La malliberuloj laboris je konstruado de fervojo en la arbaron, kiu nun turistoj rajdas el la moderna stacidomo. Ene ĝi havas festan senton. La trajnoj ankaŭ estas konstruitaj lastetempe.

La indiĝenoj, la Yamana, antaŭ cent jaroj vivtenis per ĉasado de fokoj kaj aliaj maraj bestoj per harpunoj havantaj disigeblajn pintojn – precize kiel la nordaj Inuitoj, escepte ke arboj troviĝas en la sudo. Bedaŭrinde la Yamana tute formortis, kaj nun ni havas nur vortaron da 30,000 vortoj, verkita de misiisto Thomas Bridges dum la 1870-oj.

La sekva tago ni vizitis la Lago Roca, kiu transiras la landlimon inter Ĉilio kaj Argentino. Apude troviĝas la vizitcentro kun malgranda muzeo, sed al mi plaĉis la birdoj kaj bestoj ekstere. Baldaŭ poste ni paŭzis ĉe la fino de la Vojo Nacia 3, aŭ la Panamerika Vojo, ĉe Lapataia apud la marbordo.

Posttagmeze ni enŝipiĝis kaj foriris Ushuaia por mallonga ekskurso laŭ la Kanalo Beagle. La ŝipo paŭzis proksime ĉe la insuloj kie oni povis rigardi kormoranojn, fokoj, marleonoj, kaj lumturo, antaŭ ol ni reiris al la urbo.

Vendredo komenciĝis kun multo da pluvo post tre vente nokto, kaj la buso atendis nin por vojaĝo al la Lago Fagnano per la pasejo Garibaldi kie oni eble iufoje vidi la Lago Escondido aŭ Kaŝitan Lagon, eble nomita tiel pro la ofta nebulo ĉe la pasejo.

La vento blovis la ondojn sur la Lago Fagnano kaj la strando estis senhoma, krom ni kompreneble. La maljunaj apudaj arboj kovriĝis per likeno, kiu oni nomis Maljunula Barbo kaj pluma visko.

Survoje ree sur la pasejo Garibaldi, la kaŝita lago estis malkaŝita.

Poste mi ĉirkaŭrigardis la ĉefan muzeon en la urbo. Apud la pordo statuo salutis min malĝoje, sed en la konstruaĵo, kiu estas la maljuna malliberejo, la montraĵoj brilis sub bonaj lumoj. Troviĝas multo da modelŝipoj farita zorgeme, pri ĉiu vera ŝipo kiu esploris kaj velis en la suda oceano. Ĝenerale laŭ mi la muzeo donis bonan klarigon pri la historio kaj la esplorado trans la tuta regiono inkluzivanta Antarkton kaj la insulojn.

La karceroj utilas por montraĵo, sed kie alie oni trovas malliberejon kun signo al la elirejo? Unu el la koridoroj estis lasita en la stato, en kiu ĝi estis antaŭ ol oni renovigis la muzeon.

Ni forflugis de Ushuaia post freŝa neĝo al Bonaero, kaj post ankoraŭ unu nokto tie hejmen.


Andy Pepperdine

2014-10-24

Permesilo Krea Komunaĵo
Vizito al Argentino, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.