Kelkaj Tagoj en Budapeŝto (de 2014-05-15 al 2014-05-19)


Permesilo Krea Komunaĵo
Kelkaj tagoj en Budapeŝto, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Budapeŝto

La mallonga ferio komencis sufiĉe bone kiam mi kaj ina amiko ekiris al Gatwick por trafi la flugo al Budapeŝto. Ĉiu funkciis kiel atendite, ĝis mi pasis tra la sekureca krado ĉe la flughaveno – beep! Mi estis malpleniginta miajn poŝojn, sed mi ne sciis, ke miaj ŝuoj entenas ene en la plandumo metalon baron, kiu provizas pli da forto kaj risorteco. Do oni devis radiografii ilin.

Post kiam ĉiuj estis enaviadiliĝintaj, ni aŭdis anoncon, ke iu estis enregistrinta valizon, sed ili mem ne estis veninta al la aviadilo, do ni atendis, dum oni trovis la valizon por forpreni ĝin. Ni elteriĝis prokraste je duono horo, ne malbona rezulto.

Ĉe Budapeŝto flughaveno blovis forte kaj pluvis sufiĉe ke la planko de la kovrita piedvojo de la aviadilo al la konstruaĵo estis sub centimetro da akvo, ĉar la vento blovis la pluvon en unu flankon tra dratbarilo, sed ĉe la alia flanko ne troviĝis truo por lasi tion forflui. Tamen baldaŭ ni trovis la "Airport shuttle" kaj alvenis al la hotelo – per piedoj, ĉar oni estis enmetanta novajn kloaktubojn tuj ekstere fermante la straton.

Pli malfrue je la vespero ni faris nian unuan vidon tra la rivero Danubo kaj la parlamenta konstruaĵo. Post vespermanĝo la ĉenponto kaj la Erzsébet ponto briletis per malseka lumo kaj la Gresham Palace hotelo pendis en la nokto kiel fantomo.

Je la mateno la vetero estis pliboniĝinta, dum ni ekiris preter la kolorplenaj florlitoj kaj la statuo de Sankta Gellért, trans la rivero al la okupitaj stratoj en la butikcentro de la urbego, por vidi la stratarton kaj detalojn en la ŝtona fasado sur pluraj konstruaĵoj. Ĉar fruis, ni prenis la vojon al la bazarhalo jam okupita per lokuloj serĉantaj kaj turistoj rigardantaj manĝaĵojn kaj varojn. Ankaŭ troviĝas pasejoj kaj paŝpontoj farantaj supran etaĝon entenantan kafejetojn kaj memoraĵojn. Subtere en la pli malvarma parto troviĝas budoj, kiu vendas fiŝojn, freŝan karnon, ktp.

Elirinte en la stratojn ni rigardis la stilojn de arkitekturo kaj statuoj, kiel la "Fiŝkaptistino" dum ni faris nian vojon al la Parlamento, kiu elstaris hele kontraŭ la malheliĝantaj nuboj. La desegno estis bazita sur tio de la Parlamento en Londono, kaj la konstruado finiĝis je 1903, sed uzis pli helaj ŝtonoj ol la Londona. Tamen, oni ne uzis ŝtonojn de tiel alta kvalito, kaj la riparado komencis post 20 jaroj daŭrante ĝis nun kaj en la antaŭvideblan estontecon.

Trans la strato staras la Etnografia muzeo havanta larĝajn spacojn kaj pentraĵojn sur la plafono. La montraĵoj donas tre bona ideo pri la historio de la regiono kaj la vivmaniero dum jarcentoj.

Ankaŭ apude troviĝas la sidanta statuo de Jozsef Attila, hungara poeto de malriĉa fono, kiu pripensis sin kiel eksterulo.

Je sabato ni vizitis esperantistan lernanton kun kiu mi korespondis dum pli ol unu jaro. Ŝi venis al la hotelo por akompani nin per tramo kaj buso (senpage por eŭropanoj havantaj pli ol 65 jaroj) al sia hejmo en Budafoko ĉe kelkaj kilometroj sude de la centro, de kie ni promenis supren malalta monteto por ricevi vidon trans la Danubo denove. Ne eblas eviti la Danubo en kaj ĉirkaŭ Budapeŝto.

Post la tagmanĝo ni ĉiuj vizitis la muzean parton de vinkelon, kie ni kuniĝis tre malgrandan grupon. Unue ni vestis nin per manteloj, ruĝaj por la virinoj kaj nigraj por la viroj. La kelo agas kiel staplejo por pluraj vinfaristoj, kaj havas 17 kilometroj da tuneloj, de kiuj antaŭe oni fosis ŝtonojn por inter alia la parlamenta konstruaĵo. Ene troviĝas maljunaj ekzemploj de bareloj, tradicie faritaj el kverko; ĉiu havis propran ĉizitan desegnon. Ankaŭ ni vidis pli malgrandan trejnadan barelon, kie la vitra flanko permesis la lernanton rigardi kiel la vinon estis maturiĝanta.

Oni estis taŭgiginta ilin kiel montrobudoj por ekzemploj kaj teknikoj. Poste ni vidis montraĵojn pri la diversaj regionoj kie vino fariĝas en Hungario, kaj sekvis lignaj figuroj farantaj ŝipojn kaj barelojn por transporti la maturan vinon al la aĉetintoj.

Ĝi estas vizitinda, kaj mi ne diras tion nur ĉar oni donis al ni senpage glason da bona vino el propra kelo kaj ne aĉetebla.

Poste ni provis eniri la loka kastelo Nagytétényi, sed estis tro malfrue. Survoje reen al mia korespondanta hejmo ni pasis la loka militmemorigilo kun supre la figuro de la Turul-birdo grava simbolo de hungara identeco.

La sekvantan tagon dimanĉo ni ekiris piediri al la Kastelo, unue pasante pli da stratriparadoj antaŭ interesaj konstruaĵoj, ĝis ni alvenis al la kablotrajno, kiu portis nin supren al la ebena supro de la monteto, kie la reĝaj oficejoj troviĝadis, sed nun ili iĝis muzeoj kaj preĝejoj kaj aliaj oficialaj oficejoj. Kelkaj da tegmentoj estas kolorplena kiel la preĝejo de Sankta Matthias, aŭ la Nacia Arkivo. Bedaŭrinde eĉ ĉe tiel altiranta loko oni estis kuŝiganta novajn ŝtonetojn sur la vojon.

Facilas kompreni kial la reĝa kastelo konstruiĝis tie ĉe la Buda flanko, ĉar la loko provizas bonegan vidon trans la Danubo al la urbego Peŝto, kie la plejparto de la popolo loĝis. Ĉe angulo en la placo apud la grandega Nacia Muzeo staris la fontano de Sankta Matthias montranta virojn pretajn ĉasi cervojn, dum la virino ŝirmas cervidon.

Reveninte al rivernivelo ni rigardis la tiel nomitan Ĉenan Ponton, kiun Adam Clark skota inĝeniero konstruis je 1849, kaj kie la bonkonataj leonoj staras garde. Transirinte la riveron ni eniris la iome helan Basilikon, sed ne povis dumlonge pro diservo – estis ja dimanĉo – do la ekstero devis sufiĉi.

Ni devis flugi hejmen lundon posttagmeze, do mi pasis la matenon grimpante al la statuo de libereco. La vojeto komenciĝas ĉe la bazo de la krutego sub la monumento al Sankta Gellert. Malsupren la monumento falas akvo preter kiu la vojo sekvas ŝtupojn tra trankvila arbaro malrapide leviĝante al la supro. Survoje mi rigardis al la parlamento apud kie kruzoboatoj kablofiksiĝis por permesi la turistojn vidi la urbon. Ĉe la supro troviĝas la Citadelo milita fortreso uzita dum jarcentoj, de kie oni povas rigardi malsupren al la Kastelo kaj Nacia Muzeo, kie mi estis la antaŭan tagon. La Libereca Monumento konsistas el homa figuro tenanta palmofolion, kaj stariĝis post la dua mondmilito unue por danki la sovetan militaron, sed post 1989 la skribaĵo ŝanĝiĝis por danki ĉiuj, kiuj mortis por liberigi Hungarion.

Irante malsupren la alian flankon mi pasis rozojn kaj strangan ŝtonan pelikanon apud infanludejo. Ĉe la bazo kuŝas la "preĝejo en groto", sed mi ne vidis enen pro longa vico kaj mallonga tempo. Marŝante laŭ la Libereca Ponto, preter la bazarhalo kun ĝia kolora tegmento mi renkontis mian amikino denove, kiam ni manĝis lunĉon subĉiele ĝojante la varman veteron. La lastan vidindaĵon ni trovis en la parko konstruita super la maljunaj ruinoj de la Romia tendaro Aquincum.

Alveninte ĉe Gatwick ni eltrovis ke la trajno al Reading estis nuligita pro paneo de trajno sur la fervojo, do ni devis vojaĝi tra Victoria kaj Paddington en Londono, sed nekutime tio ebligas nin trafi trajno tra Reading pli frue ol tiu, kiu intencis trafi, liveranta nin hejme duonhoron antaŭ ol ni atendis!


Andy Pepperdine

2014-05-29

Permesilo Krea Komunaĵo
Kelkaj tagoj en Budapeŝto, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.