Kelkaj Tagoj inter Lagoj kaj Montoj (2013-06-29/07-06)


Permesilo Krea Komunaĵo
Kelkaj Tagoj inter Lagoj kaj Montoj, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.



Estis facila vojaĝo al la nordokcidenta parto de Anglio, al Kumbrio (angle: Cumbria), ankaŭ konata tiel La Distrikto de Lagoj, kie troviĝas 16 lagoj kaj pli ol 200 montoj, la plej alta el kiuj estas Scafell Pike (pron: Skofel Pajk) je 977 metroj, ĉiuj en areo je 6800 kvadratkilometroj. Mi estis restonta ĉe Monk Coniston [pron: Munk Kóniston], maljuna domego konstruita ĉe la loko de eĉ pli maljuna monaĥejo, de kiu ĝi ricevis sian nomon. Ĝi kuŝas en ŝirmata loko ĉe la norda fino de la lago Conistonwater. Estas stranga tradicio en tiu parto nomi la pli grandajn lagojn tiel “water” (esperante: akvo); nur unu en la tuta regiono estas nomita “lake” (lago).

En la muro de apuda farmbieno ni vidis iujn alkovojn. Dum la vintro la farmistoj lokus abelujojn por ŝirmi ilin de la vetero; kaj dum la printempo oni portus ilin supren por kolekti la polenon el la montfloroj ĝis aŭtuno.

La domego altiris vice poetojn kaj verkistojn, ekz. Tennyson, Ruskin, ankaŭ Lewis Carroll. Dum la erao de reĝino Viktoria, kiel multo da domegoj tra Anglio, kolekto de fremdaj arboj estis kreita, sed dum la frua parto de la 1900-oj, la domo kaj bieno malzorgiĝis, ĝis Beatrix Potter aĉetis ĝin, tuj vendante  duono al la National Trust (Nacia Kuratoreco). Post ŝia morto, la Trust ricevis la ceteron. Lastatempe, ili rekomencis aldoni arbojn al la kolekto. Unu el ili, je kiu ili fieras, estas la maloftega Wollemia abio (Wollemia nobilis). Laŭdire nur 100 estas restantaj sovaĝe en malgranda loko en Aŭstralio.

Je la dimanĉo ni ekiris por supreniri lokan supron Wetherlam (pron: Ŭéderlam) – la nomo signifas lama ŝafido. Survoje ni vidis nian unuan vidon de la bonkonataj Herdwick (pron: Hérdŭik) ŝafoj. La plenkreskuloj havas blankan aŭ grizan hararon kaj ĉiam blankan vizaĝon. Iliaj ŝafidoj naskiĝas tute nigraj, sed dum la unua jaro iliaj haroj ŝanĝiĝas al blankaj.

Dum pasinta tempo troviĝis inter la montoj multo da minejoj, kiel ĉi tiu por ardezo, atingebla tra mallarĝa vojo tra la rokoj. La montoj estis uzita ekde eĉ antaŭ la Romanoj loĝis tie, plejparte por plumbo, fero, kupro kaj ardezo.

Ni daŭris tra krutflanke valoj kaj trans la rivereto Tilberthwaite Gill (pron:Tilbertŭejt Gil) laŭ bone prizorgitaj vojetoj.  Kiam ni alproksimiĝis al la fina grimpado al la supro, la nuboj plidensiĝis kaj la vento plifortiĝis. Sed restis varme kaj malsekete, kaj ne pluvis. La vidaĵo estis bona malsupren kaj ne tiel bona al la horizonto.

Ni malsupreniris laŭ la Coppermines valley (Valo de la Kuprominejoj), kie la minejoj funkciis de la Roma erao al la 1800-oj. La mineraloj en la regiono estis la kialo, kiu restigis ilin; la valoro ebligis la imperiestron Hadrian konstrui muron trans la tuta lando de marbordo al marbordo por forteni la Skotojn.

La sekvantan tagon aŭtobuso venis por ni por porti nin al Ambleside (vilaĝo Amblsajd), antaŭ ol ni komencis nian ekskurson al la supro de Red Screes (Ruĝaj Gruzdeklivoj). La rokoj sur unu flanko havas ruĝan koloron, kiuj donis al la monto ĝian nomon.  Montoj altiras pluvon, kiu falas kreante riveretojn, kaj akvo sur deklivoj signifas akvofalojn. Ni ekiris laŭ la valo de Stock Ghyll (pron: Stok Gil) aŭ la rivereto Stock, kie ni vidis nian unuan imponan akvofalon, antaŭ ol ni komencis longan malrapidan supreniradon laŭ ŝultro de la monto. Ju pli alta ni estis, des pli bonaj la vidaĵoj, ĝis ni rigardis malsupren sur Rydal Water (Rajdalan Lagon), en la mezo de kiu staras Heron Island (Insulo de Ardeo), okcidenten, kaj Kirkstone Pass (Montpasejo Kirkstono) orienten.

Ni povis vidi Grisedale Tarn (Lageto Grajzdejl) norden de la supro, de kie ni “falis” malsupren tre krutan deklivon al la pasejo al supro de Scandale (Valo Skandejl) kaj faris nian vojon en la sunbrilo, pasinte kelkajn adoleskajn ŝafidojn, reen al Ambleside.

Je mardo la vetero ne kunlaboris, do mi decidis, ke mi kuniĝu grupon restantan malalte. Ni ekiris, pasante funkciantan ardezminejon, kaj florplenajn kampojn, antaŭ ol ni transiris la Slater’s Bridge (Ponto de la Ardezistoj). La tuta monteto estas distruita kun minejoj, do la laboristoj kontruis la ponton por elporti la ardezojn. Mallonga flanka vizito al Cathedral Quarry (Minejo Katedralo) montris al ni bonan ekzemplon de la laboro farita per manaj iloj.

Plue ni venis al la Ting Mound, aŭ Ting Moot. Tiuj ekstarigis per la Vikingoj dum la 600-oj al 800-oj kiel lokoj, kie renkontiĝis la leĝa kortumo aŭ loka registaro por diskuti la gravajn aferojn tiutempe. Ili troviĝis en la mezo de la rilate distrikto, kaj ĉi tiu estas en la mezo de la Distrikto de Lagoj. Maljuna Roma vojo pasis apude, kio ebligis facilan eniron al la loko.

Pli malfrue dum la tago ni renkontis grupon da volantuloj, kiuj estis riparantaj la vojeton. Ĉiuj la vojetojn tra la montaro estas subtenitaj de volontuloj, kiuj donacis sian laboron kaj tempon por elfosi ŝtonojn kaj rokojn, kaj enplenigi marŝajn areojn por ebligi vojetojn pasi. Ĉi tiu grupo estis veninta de Manĉestro, du hora veturado fore.

Je unu kaj duono horo post kiam ni pasis la lago Blea Tarn (pron: Blej Tarn), ni estis trinkanta en la trinkejo ĉe Dungeon Ghyll (pron: Dunĝun Gil).

Je merkredo mi piediris ĉirkaŭ Tarn Hows. Estadis tri lagoj tie, sed dum 1862 la tiama posedanto de Monk Coniston decidis konstrui damaĵon por levi la akvonivelo kaj krei unu lago el la tri. Tio, kion ni nun vidas, estas la rezulton, kaj estas unu el la plej fotografataj lokoj en Anglio – sufiĉe ke oni neniam estus sole tie nun. Kiam mi vizitis, digitaloj kreskas tra la pteridoj aldonantaj pli da koloro al la diversaj verdoj.

Poste mi malrapide vagis al la vilaĝo Coniston kaj plue laŭ la lagobordo por mallaboreme sidi sur la strando. La lago estas preskaŭ direkta, ĉirkaŭ 8 kilometrojn longa kaj malpli ol duonon da kilometro larĝa.

Ĵaŭdo komencas pluve ĉe la vilaĝo Grasmere (pron: Grasmir), sed la prognozo promesis pliboniĝon dum la tago. Baldaŭ ni estis rigardantaj la lago Grasmere tra la nebulo. Ni pasis preter la Leono kaj la Ŝafido, rokoj, kiuj, kiam vidataj de la ĝusta direkto, aperas kiel leono (supre) kaj ŝafido (malsupre). Ni vagadis tra la nebuleto tutan matenon, ĝis ĉe la supro Gibson Knott ni paŭzis kun bonaj vidaĵoj malsupren en Far Easedale (valo Fora Izdejl).

La tero estis malseka marŝa kaj kota, sed ni estas Britoj kaj daŭris promenadi super unu monteto kaj for al la sekvanta, sed antaŭ mezmateno ne pluvis, dum ni faris nian vojon al Calf Crag (Roko Bovido) la plej alta punkto de nia tago, antaŭ ol reirado laŭ la malaltaj valoj.

Ni vekiĝis vendredon al sunbrilo kaj la plej bona tago de la semajno vetere. Ni estis irontaj al la supro al la Old Man of Coniston (la Maljunulo de Konistono) la plej alta punkto apud la lago. La promenado facilas, ne estas grimpado aŭ simila, komencante kun eĉ ankoraŭ unu eksminejo, ĉi tiu plena per akvo.

Baldaŭ ni atingis Goats Water (Lageto de kaproj), kiu estas tipa “tarn”. La nomo devenis de la maljuna skandinava lingvo (tjorn), kaj signifas “larmo” reprezentanta malgranda korpo da akvo alte en la montoj. Oni povas facile vidi ĉi tie la barilon kreitan per glacio dum la lasta Glacia Erao, kaj la formo de la bovlo elfosita per la glaciejo. Ni manĝis lunĉon ĉe la supro, post kiu ni komencis nian malsupreniro laŭ kruta vojeto al ankoraŭ unu “tarn” Low Water (Malalta Akvo). Ĉar la vojo estis pli kruta ol la matena supren, sentis pli longa. Survoje estis pli da atestaĵoj pri pli da kuprominejoj; oni eble surpriziĝis ke la monto restas ankoraŭ.

La sekvantan tagon mi veturis hejmen.

Andy Pepperdine

2013-07-14

Permesilo Krea Komunaĵo
Kelkaj Tagoj inter Lagoj kaj Monto, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.