Korsika Paŭzo (de 2015-09-05 al 2015-09-13)


Permesilo Krea Komunaĵo
Korsika Paŭzo, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Mallonga paŭzo sub pli varma ĉielo altiris min, kaj Korsiko liveris ĝin bone. Mi flugis el flughaveno Stansted, kaj mi demandis al mi, kiel facilu la vojaĝo de mia hejmo, sed fakte la trajnoj konvenis, kaj inter Londona stacidomo Liverpool Street kaj la flughaveno ili iris ofte. Ĉar la flugo estis ekironta iom frue matene, mi alvenis ĉe apuda hotelo sabaton vesperon por tranokti.

Sekvan matenon mi rimarkis kelkajn aliajn ferigrupanojn klare celantajn al la sama loko kiel mi. La flugkompanion Titan mi ne neniam konis antaŭe, sed ĝi tre efikis liverante nin al Korsiko je kelkaj minutoj antaŭ hore al la flughaveno ĉe Kalvio (franca: Calvi) en la nord-okcidento de la insulo.

Francio nun posedas Korsikon, sed estis ne ĉiam tiel. Rigardante mapon pri la Mediteraneo oni vidas ke Korsiko regas la marvojojn kondukantajn al la haveno Ĝenova, kaj fakte dum granda parto de la lastaj miloj da jaroj la Ĝenovanoj tenis kontrolon en Kalvio, kaj Bastia en la nord-oriento, por sekurigi la komercon al kaj de sia grava haveno.

La regiono ĉirkaŭ Kalvio, nomata La Balagna aŭ la ĝardeno de Korsiko, bone valoriĝis, ĉar sole tie troviĝis sufiĉe riĉa kaj taŭga kulturebla grundo. La cetero estas tro monteca konsistante el dura granito; nur la nord-orienta tiel nomata Fingro de Korsiko estas ne el granito, sed kalkŝtono, tamen tiu estas multe tro seka kaj estas nomata dezerto (franca: La Desert des Agriates). La avantaĝo de la geografio kuŝas en la fakto ke la centraj montaroj trafas preskaŭ ĉiun pluvon kaj lasas la marbordon esti seka kaj suna, bonega por turismo.

Estis sufiĉa tempo dum la unua tago por rigardi iom da la urbeto, ekzemple la akvoportanto kaj aliaj publikaj skulptaĵoj, kaj la mallarĝaj stratetoj.
 
Mi ellitiĝis frue lundon matenon por aĉeti panon, kolbason kaj tomatojn por lunĉo, antaŭ ol la grupo trafis buson al Algojola vilaĝo sur la norda marbordo, kie ni elbusiĝis kaj ekiris piede al Pigna de kie ni havis nian unuan bonan vidon al la maro. Pigna ricevis helpon de la registaro por renovigi vivon tie, per donaco de riparata domo al artistoj kondiĉe ke ili vivi kaj labori en la vilaĝo. Multo akceptis tian oferton, kio laŭ mi farigis la lokon tro turista kun komercaj budoj ĉie. Tamen mi devas konsenti ke la konstruaĵojn bone prizorgas la lokaj instancoj. Inter aliaj malnova bovbazaro estis konvertita al malgranda teatro kie oni sidas sur ŝtupoj subĉiele. Ĉiu ŝtupo en la bildo estas sufiĉe granda por ke oni povas sidi konvena. Ĉe la flanko malantaŭ la muro estas ŝtupoj por grimpi al onia sidejo, po du ĉiu videbla "ŝtupo".

Post kiam ni grimpis plu ni vidis unuafojon tipan turon – supozeble sonorilturo sed mi ne aŭdis sonorilojn de ili –  en vilaĝo alteniĝanta al la kruta montetflanko, kaj memoriga pri pentraĵoj de la nederlandano Maurits Escher. Baldaŭ ni malsupreniris al L'Île Rousse (La Ruĝa Insulo), malgranda haveno kun lumturo, al kiu iuj el ni promenis, antaŭ ol ni kunvenis la buson por reiri al Kalvio.

La sekvan matenon ni denove faris busrajdon, ĉifojon al Bonifatu, de kie ni promenis unue krute supren al la bonkonata longdistanca vojo GR20, kiun ni tiam sekvis reen al ĝia komenco al Calenzana. Survoje troviĝas pluraj ekzemploj pri la strangaj rokformoj ĉizitaj de sablo blovita de la vento. La vidoj estis bonaj, kaj de la lunĉloko ni povis rigardi Kalvio de ankoraŭ alia direkto. Sentis kiel longa vojo al Calenzana, kiu estadis la centro de organizita krimo. Ĝi regadis vastan areon, kio donis al la krimuloj influon kaj potencon.

Je merkredo ni faris ion alie grimpi laŭ la malfacilaj vojetoj inter la arbustaro en la valo de la rivero Fangu. Tiu tago ni forlasis la marbordon kun ĝia olivarboj kaj kaproj por la kvieteco de malaltaj arboj kaj senhomaj valoj. Plej varmis ĝis tiam, sed bonŝance dum nia kruta suprenirado ni marŝis sub la branĉoj de la arboj for de la brila suno.  Komencante apud ponto trans la Fangu ni pasis kelkajn diversajn arbojn, ekz. ĉi tiu kaŝtanarbo, ĝis ni eliris por vidi malproksiman kreston. Se vi rigardis zorgeme la horizonton en la bildo maldekstren de la larĝa V en la eĝo, vi eble trovos etan blankan makulon. Nia loka ĉiĉerono diris al ni, ke tiu ne estas neĝo, sed truo tra la eĝo, proksimume 50 metrojn alta. Li rakontis neprobablan fabelon pri tiam, kiam la diablo koleriĝis kaj elfrapis la truon.

Dum ni reiris apud la rivero, tuj post kiam ni pasis tendaron, ni rimarkis iujn vertikalajn kolonojn el ŝtonoj. La besto estis tre bonkonduta unujaraĝa hundino, kiun la ĉiĉerono estis trejnanta por helpi ĉe sia bieno. Ĝi iris kun ni ĉie ĉiam esploranta ĉion videbla.

Nenio estis planita por ĵaŭdo, do mi pasis la tempon eltrovi plej eble multo pri la urbo Kalvio per ekzamenado de la strukturo de la loko. Antaŭ la Citadelo troviĝas Placo de Kristoforo Kolombo. La Kalvianoj fieras pri sia filo Kolombo, sed Kalvio estas nur unu el pluraj lokoj, kiuj asertas ke ili naskis lin. Certe li ekvelis el Ĝenovo, kaj la ĝenovanoj okupis Kalvion, sed tio ne estas sufiĉan kialon laŭ mi preni lin kiel propra. Tamen en la placo staras iom bela monumento je li, inkluzive ŝipa kato kiam mi ĉeestis. Kompreneble li rigardas okcidenten.

La sola eniro al la citadelo estas mallarĝa pordego. Pli alte oni povas rigardi la urbon kaj jaktejon, kaj se oni alproksimiĝus al la maro, oni rimarkus ke probable pli da riĉeco troviĝas sur la maro ol sur la tero. Eĉ ĉi tie la korsikaj rokoj kaj kavoj ne estis detruitaj. En la citadelo krom malgranda fortikaĵo ĉie troviĝas domoj kaj ĝardenoj posedataj de la lokuloj kune kun katedralo.

En la urbo inter la multaj kafejoj unu havis nekutiman artmontraĵon.

Je vendredo ni vagis inter la vilaĝoj de la regiono, pasis la montsupran San Antonio, rigardis malsupren al Aregno kaj eniris la agrabla Cateri aŭ Gatteri aŭ Cattari (dependante de kiu libro aŭ mapo oni citas). La preĝejo estas hela kaj ornamita. En la montetoj vojmontriloj skribiĝas en la Korsa lingvo, sed la franca kaj la itala tre similas, do ne estas iu konfuzo.

Plu laŭ la vojo ni venis al malgranda kapelo, kaj en la planko troviĝis kovrilon, eble super tombo. Neniu sciis tion, kio okazis aŭ kion ĝi signifas, do ni spekulativis pri malsano en la distrikto, sed rapida esploro post mia reveno trovis nenion.

Post lunĉo nia sekva halto estis ĉe la ruinita vilaĝo Occi de kie ni havis bonajn vidojn al la maro. Ankaŭ informon pri la vilaĝo donis afiŝo, sur kiu oni rimarkos, ke la korsa kaj la franca diras ne same. Post tiam ni alvenis al Lumio, kun la kutima sonorilturo. Lumio rekoniĝas kiel loko, kie famulo havas siajn feridomojn.

Tiun vesperon la sunsubiro ĵetis ruĝan lumon trans la golfo, kaj ni vidis tial, kial La Ruĝa Insulo estis tiel nomita je la koloro de la rokoj en norda Korsiko sub ĝusta lumo.

Sabaton ni ekiris direkte el la hotelo por grimpi al la kapelo Notre Dame de la Serra de kie videblis tuta golfo kun sia kvin kilometroj de mola sablo. Poste ni faris nian vojon laŭ la apuda duoninsulo pasinte pli da amuzaj rokformoj al la lumturo Revellata.

Post suna semajno ni revenis al Britio la sekvan tagon.



Andy Pepperdine

2015-11-30

Permesilo Krea Komunaĵo
Korsika Paŭzo, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.