Piedirado Hejmen


Permesilo Krea Komunaĵo
Piedirado Hejmen, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.

Je lundo la 13a Junio 2011 amiko kunportis min en sia aŭtomobilo al Chipping Campden, kie mi repagis lin per aĉeti por li meztagmanĝon. Tiam li veturis for, lasante min promeni al hejme sole. Estas nur 102 mejloj (ĉ.164 kilometroj), kiujn mi esperis fari dum 8 tagoj.

Chipping Campden estas trankvila vilaĝo en la koro de kampara Anglio. Ĝi entenas maljunan bazardomon kun malfermita flankoj, kiun la National Trust nun zorgas. Ĝi estas ankaŭ la naskloko de la botanikisto Ernest "Chinese" Wilson, kiun oni festas en malgranda ĝardeno.

Je la sekvanta mateno mi foriris de la Volunteer Inn kun dorsosako supren laŭ malalta monteto al la unuaj vidaĵoj norden de Dover's Hill. Poste estas longa malrapida altigo al Broadwaya Turo de kie oni povas vidi al pli ol 60 mejloj (ĉ. 95 km). De la turo, la vojo falas 215 metrojn (ĉ. 705 futoj) dum 1¼ mejloj (ĉ. 2 km) en la vilaĝon Broadway, kie troviĝas la muzeo de la fama meblodesegnisto Gordon Russell en juna domo kune kun la informburo. Bonaj desegnoj ankoraŭ aspektas bone.

Merkredo estis ankoraŭ unu bela mateno, sed la prognozo indikis nubojn kaj pluvon. La nuboj tre baldaŭ aperis, sed ne la pluvo. Estis malpli da homoj sur la vojeto nun, kaj mi trovis sidejo kun bonega vidaĵo. Dum mi sidas kaj manĝas sandviĉojn je ĉirkaŭ la unua, mi spektis la pluvon alproksimiĝi laŭ la valo. Dankon al Pinky Dickins. Kurioze la pluvo, kiam ĝi alvenas, daŭris dum nur dek minutoj; kaj varmiĝis.

La sekvanta paŭzo okazis ĉe Hailes Abbey, nomo mi neniam aŭdis antaŭe.

Tuj kiam mi alvenas en Winchcombe, mi eniris teejo por trinkaĵo. Dum mi estas tie, la nuboj malfermis kaj faligis grandan kvanton da pluveroj dum 30 minutoj. Mi estis bonŝanca je tio tago. Ĝis la vespero. Je la fino de bona manĝo mi sentis ke dentokrono foriĝis for sia dento; sed mi ne perdis la kronon.

Winchcombe estas malgranda loko. Tamen ĝi havas du dentistejojn. Je la mateno la unua, kiu mi provas, havis liberan tempon por mi, do la krono rekuniĝis, kvankam mi ekiris malfrue al Charlton Kings flankurbeto de Cheltenham. Survoje mi trairis la unua el kelkaj golfejo, kiujn mi vidas.

La unua vidindaĵo estis maljunega tombo nomiĝanta Belas Knap. Sed mi hastis laŭ la vojo por gajni iom tempo perdata ĉe la dentisto. Je la vespero la gastiganto rekomendis bonegan trinkejo, kie mi manĝis bone kaj malsate.

Ankoraŭ unu tago, kaj ankoraŭ altiĝo, ĉifoje tra arbaroj al la Devil's Chimney. Tio estas ne fumtubo farita de la Diablo, sed tio estas stako da plataj ŝtonoj, kiujn la ŝtonministoj konsideris esti de malalta kvalito.

Laŭ la tuta vojo estas lignaj gardistoj montrantaj la vojon antaŭen. Oni ne povas perdiĝi sin.

Je tiu tago mi vidis vulpo sur la vojeto je ĉirkaŭ dek minutoj antaŭ ol mi foriris la vojon por tranokti. Post longa tago mi iris malsupren en Little Witcombe'n flankurbeto de Gloucester je la kvara ptm.

Je sabato mi revenis al la vojo ĉe la loko kie mi foriris for ĝi la antaŭa vespero, proksime al romia domo (pli da informo). Dum la tago pluvis sporade, sed ne serioze. Mi trapasis Painswick kie estas altiranta horloĝo sur la preĝeja turo. Je sabato mi promenis dum la plej longa tempo ĝis tiam, finante ĉe King Stanley.

La sekvanta tago liveris bonajn vidaĵojn de Coaley Peak, tie estas alia tombo, sed iome pli detruita. Sur la vojo estas tre malmulte da poeziaj noticetoj. Plue estas monumento por memorigi pri William Tyndale, kiu eble naskiĝis apud tie. Je la vespero bonvena paŭzo ĉe Wotton-under-Edge.

Estis lundo denove. Mi rimarkis ke kiel mi vojaĝis suden la kamparo ŝanĝis subtile kaj mi renkontis malpli multaj homoj, sed tiam viro preterpasis min. Li piediris de John O'Groats al Land's End kaj ĝis tiam li promenis dum 48 tagoj. Li piediris pli rapide ol mi kaj baldaŭ malaperis preter la monteton. Proksime al la fino de la tago mi trovis birdejo farata por sovaĝoj strigoj kaj hirundoj. Mi opiniis ke tio estas stranga kombinaĵo. La paŭzo estis en Tormarton ne malproksime de la aŭtovojo M4.

Fine, la fina tago alvenis. Mi sekvis la Kotsvolda Vojo malsupren al Bath. Se mi ne faris kiel, mi ne vidus la strangaĵo ĉe Hanging Hill. Malgraŭ la nubokovro oni povis vidi tre longe, kaj de Prospect Stile oni povis trovi King Alfred's Tower la nuda okulo.

Kaj tiam hejme.

Andy Pepperdine

2011-11-26

Permesilo Krea Komunaĵo
Piedirado Hejmen, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.