Vizito al la Montetoj de Kimrio (2011-09-11/18)


Permesilo Krea Komunaĵo
Vizito al la Montetoj de Kimrio, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.

Dimanĉon la 11a Septembro 2011 mi veturas al Dolgellau por ferio promeni inter la montetoj apud la urbo. La vojaĝo estis ne okazplena, fakte iome teda. Provis pluvi, kio ne implikas bone dum la venonta semajno, sed mi havis taŭgajn vestojn. Alveninte ĉ. 15:00, mi kuniĝis grupon da ĉ. 30 homoj, tuto el ni kun la sama celo. La hotelo nomiĝas Dolserau Hall, kies historio ne estas tute klara; la estanta mastrumanto esploras pri ĝin.

Kelkaj el ni pli malfrue tion tagon piediradis laŭ la vojeto apud la lokala rivereto Afon Clywedog, dum unu horo antaŭ la vespermanĝo. La manĝoj estis surprizemaj bonaj, sed mi malkovris ke la kuiristo estis frue ĉe unu el la plej bonaj hoteloj en Londono. Je ĉiuj vesperoj la elekto kaj gusto estis unuranga, eĉ kvankam ni manĝis rapide post tago sur la montsuproj.

Je ĉiu tago estis tri promenadoj ofertitaj de diversaj malfaciloj. Mi ĉiam faris la plej malfacila (kion mi provas pruvi?). Komence mia grupo entenis ses membrojn de atletoklubo (ciklado kaj kurado) en suda Londono, min, kaj unu alian viron.

Lundon la prognozo estis malbona, tre malbona. “Piedirado sur la suproj estos malfacile al neeble. Ventorapideco ĝis po 100 mejloj unu horo (45 m/s).” Ĉar la videblo estus malbona, mi lasis mian fotilon ĉe la hotelo, kaj mi ne bedaŭris. Ankaŭ la gvidanto decidis, ke la pluvo dum la nokto farus la irado tra unu el la riveroj tre malfacila, kaj ni irus laŭ malsama vojeto ol tio, kio estis planata. Kompreneble, ni perdis la vojo, pasigis unu horo sekvante la malprava vojo supren kaj reen malsupren, irante tra senvoja marĉo, antaŭ ol ni trovis la veran vojon denove. Kiam ni atingis la eĝon, ni eltrovis ke la prognozo pravas. Iufoje piedirado neeblis. Eĉ starado malfacilis. Finfine la “supro” ĉe Tarrenhendre aperis - ŝtonamaseto en larĝa iome plata regiono. Pro tempomanko, ni devis malsupreniri laŭ la sama vojo, laŭ kiu ni supreniris, sed tio donis al ni la okazon eltrovi kie la vojeto komencas. Dum ni promenaĉis tra la herboj estas nepre nesurpriza ke ni maltrafis ĝin pli frue. Malgraŭ kion la prognozo promesis, ne pluvis; sed estis nubege, kaj iomete varme kaj humide.

La prognozo je la sekvanta tago estis pli bona, sed ne multe - ventoj po “nur” 70 mejloj ĉiu horo (30 m/s) . Ĉi tiu iĝis la regulo dum la sekvontaj kelkaj tagoj: promeso de pluvo, kiu neofte alvenis, kaj pli malforta vento ol la pasinta tago, kio okazis. Ĉifoje estis suprenirado de Waun-oer, kaj poste longa eĝa promenado. La vidaĵo estis iome bona, sed ni ne restas longtempe, ĉar ni havas longan vojeton antaŭ ni. Vi komencis de la plej alta loko de la vojo orienten kun tre kruta deklivo, do malsupren denove antaŭ ni povis supreniri denove al la supro. Ni devis iri malsupren denove, kaj krute supren antaŭ ni atingis la eĝon laŭ kiu ni estis ironta. Dankeme iomete sekis, la marĉoj estis paseblaj; eĉ la torfomarĉoj estis sekaj. La eĝo malrapide malaltiĝis ĝis ni eniris en la vilaĝon de Dinas Mawddwy post 10 mejloj (16 km) nur 10 minutoj antaŭ la buson venis por porti nin reen al la hotelo.

Cadair Idris estis la celo por merkredo. La monto ricevis sian nomo de la formo de sia orienta aŭ norda (dependante de la fonto de la informo) flanko, kiu aspektas kiel seĝo taŭga por la homego Idris. Ni uzis la kutiman vojon supren laŭ la poneovojo, kiu estis farata dum la viktoriana tempo por faciligi viziton al la supro kie oni ankaŭ konstruis fortika dometo, kiu ankoraŭ staras donante ŝirmo kontraŭ la vetero. Oni utilis poneojn por provizi teon kaj kukon al la turistoj! Sed ne nun. Mi povas nur supozi ke la vidaĵo estas vidinda, ĉar kiam ni estis tie, ni ne povis vidi ion ajn pro densa nebulo ĉie. Post paŭzo por manĝi, ni foriris denove laŭ facila eĝo, malrapide malsupren komence, sed poste tre krute, ĝis finfine ni eliris al klaraj vidaĵoj de la valo sube. Je ĉi tago estis malfacilaj partoj kaj glataj rokoj, kio faris tion farinda.

La sekvanta tago, ĵaŭdo, estis libera tago. Iuj el la gastoj foriris, kaj iuj aliaj alvenis. La vetero estis facile la plej bona dum la semajno. Dum mallonga matena promenado daŭranta ĉirkaŭ unu horo kaj duono, mi vidis iujn el la famaj "nigraj bovoj". Post mia reveno, mi veturis al la ĝardenoj ĉe Bodnant, kiujn mi ne vidis dum pli ol tridek jaroj. Krom plantojn ĝi ankaŭ enhavas statuojn kaj interesaj konstruaĵojn kiel ĉi tiu pinglouzino. La rivereto fluas tra profunda ravino, kiu povas ŝirmi rarajn plantojn.

Survoje reen mi vidis la tre aĝan kastelon Dolwyddelan, kie la ortangula ĉefturo estas en bonega stato, ĉar ĝi repariĝis dum la 1700-oj. Oni ankaŭ tenas tie tre interesajn detalojn pri la kimra historio. Estas tie ke mi lernis pri la abatejo Cymer, kaj ĉar tio estas apud Dolgellau kaj do survoje, mi haltis por vidi tion ankaŭ. Tio estas en mezo de parko por ruldomoj.

Je vendredo la grupo faronta la plej malfacilan promenadon estis pli malgranda ol la unuaj tri tagoj pro la foriro de la atletoj, sed tri aliaj kuniĝis. Ĉifoje ni supreniris Diffwys sur la suda fino de la Rhinoga ĉeno. La tago komencis sufiĉe bone kun vidaĵoj trans la rivero. Denove ni eniris la nebulon kun neniuj vidaĵoj. La vento blovas sporade forte kaj malvarmiĝis, sed ŝtonmuro ŝirmis nin preskaŭ tutvoje. Tiam forirante la supro, post du minutoj, la nebulo klariĝis donante al ni belajn vidaĵojn tutĉirkaŭante. Dum kvin minutoj, tiam la ĉielo malfermis kaj ni baraktis denove duonblinde. Finfine post longa marŝo ni estis sufiĉe malalta ke la promenado iĝis farinda. Kiam ni atingis la lokon kie ni devus atenti la buson, la kafejo ne estis malfermata. Ni pluvivis per akvo anstataŭ.

La fina tago estis sabato, kiam la celo estis Aran Fawddwy sude de la lago Bala. Frue en la promenado, la vetero estis ĝentila, permesante al ni vidi aliajn montetojn. Kiam meztago alvenis, la nuboj iĝis malaltaj kaj la vetero teruriĝis. Pluvis, hajlis, blovegis, malvarmegis; pli malvarme ol iu el pli fruaj tagoj. Estis la plej malseke, la malplej plaĉanta tago el ĉiuj - ĝis ni revenis, kiam fariĝis fabelo rakonti. Iukaze ni vidis ion el kio troviĝis tie, kiel ĉi vidaĵo trans lago Bala, kiam ni proksimiĝis la finon.

Je dimanĉo mi veturis hejmen.

Andy Pepperdine

2011-09-28

Permesilo Krea Komunaĵo
Vizito al la Montetoj de Kimrio, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.