La Distrikto de Peakoj (de 2016-09-02 al 2016-09-09)


Permesilo Krea Komunaĵo
Distrikto de Peakoj, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Je la dua de Septembro mi komencis ferion, kaj veturis al la hotelo en la tiel nomita Peak District. Angle la vorto Peak (Pik) signifas akran pinton de monto, sed en la distrikto ne troviĝas iuj pintoj. Laŭ nia ĉiĉerono kiam la Romianoj alvenis, ili trovis la tribon Peac (Pi-ak), kaj la nomo algluiĝis. Ĉu tio veras, mi lasos al vi decidi.

Post bona vesper- kaj maten-manĝo ni enbusiĝis al la komencloko de la taga marŝo inter la montetaro The Roaches, kiu signifas iom tede La Rokoj. Ni elbusiĝis sub pluvo, la speco de pluvo, kiu malgraŭ ne peza saturas ĉiujn kaj ĉiojn, kaj ĝi daŭrus tutan tagon kun nur tre malmultaj malgrandaj paŭzoj, ne serioze sed sufiĉe ĝena malsekigi botojn, ŝtrumpetojn, ĉemizojn sub protektantaj jakoj, ktp. Ĝi atingis ĉie. Bedaŭrinde ĝi ankaŭ tuŝis mian fotilon kun rezulto ke kelkaj fotoj havas malklaran makulon meze de la bildo. Nur post tri tagoj ĝi reklariĝis. Mi ne rimarkis ion ĝis mi rigardis la fotojn sur granda ekrano. Ĉar tiu ĉe la fotilo estas tro malgranda, por ke tiaj detaloj videblu.

Ni baldaŭ preterpasis dometon dediĉita al grimpantoj, kaj nomita je Don Whillans fama grimpanto, ĉar la areo estas bonkonata kiel loko por grimpi rokojn. Kelkaj grimpoj tre malfacilas, eĉ se ne altaj. En ĉi tiu bildo vi povas vidi la veteron, sed ankaŭ unu el la multaj rokaj suproj laŭ la larĝa malakra eĝo, kaj ĉi tie rimarkindajn tavolojn en la rokoj.

Dometo por grimpantoj Elstaranta roko tra nebuleto Strangaj tavoloj en granda roko


La sekvanta interesa loko estis stranga natura formiĝo, Luds Church (eble preĝejo de Lud). Kiu aŭ kio estis Lud? Neniu scias, mistero estas. Enirinte tra tre mallarĝa trairejo ni eliris al loko, pri kiu estas legendo.

Dum la tempo de Reĝo Arturo (ĉ. 500 CE), kiu fakte estas duonlegenda persono, li havis ĉirkaŭ si kelkajn kuraĝajn kavalirojn. Unu el ili, Sir Gawain (Ga-ŭejn), laŭ la fabeloj, renkontis “La Verdan Kavaliron” en “Verda Kapelo”. La verdulo blokis la vojon antaŭen kaj defiis Sir Gawain. Li donis al Sir Gawain sian glavon, dirante “Vi rajtas dekapigi min, se nur vi permesos al mi fari same al vi post unu jaro.”

Sir Gawain prenis la glavon kaj forigis la kapo de la verdulo per unu granda bato. La verdulo ne kolapsis, sed genuis, prenis la kapon enmane kaj remetis ĝin sur siajn ŝultrojn. Li permesis Sir Gawain preterpasi kun la vortoj, “Mi vidos vin post unu jaro!”

Post unu jaro, la antaŭtagon de la sortoplena tago, Sir Gawain renkontis belan virinon, kiu provis delogi lin. Sed post la unua kiso, li diris ke li devos morti morgaŭ kaj ne povos plenumi iujn promesojn, kiujn li eble faros. Sekve li foriris de ŝi.

Li denove vojaĝis al la verda kapelo, kie atendis la verdulo. Sir Gawain genuis por atendi la mortan baton. La verdulo svingis sian glavon al la malŝirmita kolo, sed tuj kiam ĝi tuŝis la kolon, li haltis. “Vi revenis ĉi tien sciante ke vi certe mortos; ankaŭ vi ne cedis al la kaĵolaĵoj de mia edzino hieraŭ. Vi estas honorinda viro, kaj mi savos vian vivon.”

Tio estas la rakonto, dirita al ni de nia ĉiĉerono. Mezepoka poemo donas iome diversan version, sed esence la saman.

Onidire Luds Church estas la Verda Kapelo. Ĝi estas malhela, kaj ĉiam verda, kun plantoj pendantaj de la rokaj muroj. La elirejo ankaŭ estas mallarĝa, sed ne kiel la enirejo. Mi opinias, ke ĉi tie la fotilo cedis al la malseka vetero.

Vido al tre mallarĝa vojeto Loko ĉirkaŭanta de altaj rokaj muroj Vido al tre mallarĝa vojeto


Je dimanĉo pluvo daŭris, sed ne tiel forte, kiam ni ekiris esplori la lokajn valojn. Multaj deklivoj aspektis tiel, ŝajne kun terasoj. Tamen ili formiĝis tute nature per pluvo falinta sur deklivo, kiu havas precize ĝustan angulon, kaj ŝovinte la grundon malsupren krei la kvazaŭajn ŝtupojn.

Iom da valoj aspektas malfermaj kaj verdaj, kaj aliaj estas malhelaj ĉirkaŭitaj de altaj klifoj. Fakte la ĉefvalo Dovedale ricevis sian nomon de la Kelta vorto Dubh (Duv), kiu signifas malhela. Ĉar la kalkŝtono eroziiĝis facile, la distrikto havas multajn kavernojn, kaj grandajn kaj malgrandajn. Plue laŭ Dovedale troviĝas altaj rokaj pintoj, ekzemple Ilam Rock nomita je la loka vilaĝo. Eĉ plue ni venis al la “Leonroko”, kiu montris, kiam vidita de la ĝusta direkto, la silueton de leono.

Naturaj terasoj sur deklivo Malferma verda valo Enirejo de kaverno Roka turpinto Roka silueto


Ankoraŭ aliaj interesaĵoj estas rampumpiloj, kutime en malaltaj brikaj konstruaĵoj. Dum la 19-a jarcento multe da tiaj pumpiloj fariĝis. Ili estis franca inventaĵo, kiu uzas la fortecon de rapide fluanta akvo por movi iom da akvo supren al la bestoj ĉe la bienoj alte sur la montetoj. Iom da ili eĉ post pli ol cent jaroj, kaj sen subteno, ankoraŭ funkcias, kvankam ĉi tiu estis renovigita dum la lastaj jaroj. Iom troviĝas eĉ enterigitaj. Tiuj inĝenieroj sciis tion, kion ili faris.

Aliloke en la pado oni povis vidi fosiliojn, nomitaj “Derbyshire Screws” (Darbiŝiraj ŝraŭboj). Oni trovas ilin ĉie, kie oni konstruis el la loka ŝtono, ekzemple ĉe la predikejo en la loka preĝejo, sed mi ne fotis ĝin pro malheleco.

Brika konstruaĵo Malgranda fosilio en la roko


Lundon, ni ne marŝis, kaj ĉiuj havis liberan tagon fari tion, kio plaĉis al ili. Mi decidis rigardi du domojn, posedatajn de la Nacia Fonduso, kaj kiujn mi ne konis.

La unua estis la domo de Isaac Newton, kie li faris siajn eksperimentojn dum li restis for de la universitatoj pro la plago, kiu minacis la landon je 1666. Robert Newton, la avo de la fama Isaac, prosperis ĉe sia bieno per bredado de ŝafoj por ilia lano, kaj konstruis la domon. Je lia morto, lia filo, nomita Isaac, heredis ĝin, kaj edziĝis de Hannah, sed bedaŭrinde mortis antaŭ sia filo naskiĝis. Hannah nomis sian filon ankaŭ Isaac, kaj li tuj iĝis la Lordo de la Bieno, dum Hannah daŭre estris la bienon, sukcese ĉar bonkvalita lano vendiĝis je alta prezo, ne nur en Britio, sed ankaŭ transmare.

La juna Isaac plenaĝiĝis en kvieta domo staranta iom distance for de la vilaĝo. (La bildon mi faris de la limo de la ĝardeno ĉirkaŭ la domo, sed la problemo de la pluvo antaŭ du tago fuŝis la klareco.) La loko konsistas el nur malgranda domo kun apuda pomarbareto. Ene la ĉambroj estas ordinaraj; vere la granda homo forlasis nenion, kiu aludus liajn sciencajn kontribuaĵojn. Tamen loka artisto Charles Read (Ĉarlz Rid) konstruis en la ĝardeno interesan horloĝon. Se oni starus sur la mozaiko je la marko por la ĝusta monato, onia ombro montrus la horon inter la cirkloj. Supozeble la ideo devenis de la fakto, ke dum la vivo de Isaac la vilaĝanoj parolis pri la horo laŭ “Sinjoro Newton-a solhorloĝo”, kiun li estis kreinta per marteli kejlojn en la grundon sur la randoj de la domombro. Kiam mi ĉeestis tie, la suno ne brilis.

En unu el la eksteraj konstruaĵoj oni montras ekspozicion por priskribi la principojn, kiujn Newton malkovris pri lumo, moveco kaj fiziko. La personaro nomis ĝin la ludĉambro, kaj certe ĝi popularis inter la junularo.

Modesta domego Vido de malproksima vilaĝo Mozaiko kun monatnomoj Cirklaj montriloj por horoj Ludiloj pri Fiziko


La dua domo estis Calke Abbey (Kalk Abi), kie mi pasigis nesufiĉan tempon. La bieno estas grandega, oni alproksimiĝas al la domo nur post eble 1,5 km-an longan vojo inter ŝafoj paŝtiĝantaj sur la vasta verda tereno. Kvankam iam staras tie religia konstruaĵo (abatejo aŭ priorejo), probable ekde ĉirkaŭ 1200 oni uzis ĝin por agrikulturo. Malmulto sciiĝas pri la fruaj tempoj, ĝis la 16-a jarcento, kiam la abatejo ĉe Repton, kiu posedis la bieno, luigis partojn al lokaj farmistoj. Fine la familio Harpur akiris ĝin je 1622, kaj tenis ĝin dum pli ol 300 jaroj, sukcese etendante ĝin per lertaj geedziĝoj kun aliaj riĉaj familioj. Ili detruis la malnova kaj konstruis la nunan domegon, kaj komencis tre longdaŭrantan libertempan okupon kolekti specimenojn de birdoj kaj bestoj, kiujn ili remburigis. Kiam la Nacia Fonduso ricevis ĝin je 1985 anstataŭ hereda imposto, ili ne ŝanĝis ĝin, kaj la kolektoj restas kiel ili estis. Ekzemple, unu el la salonoj plenas je aĵoj kaj pentraĵoj, sed ĉiu ĉambro aspektas simila. Unu el la aloj estis fermita, do kiam oni remalfermis ĝin, oni trovis amason de damaĝitaj ordinaraj varoj de diversaj eraoj. Verŝajne ili ne povis forĵeti ion.

Aliloke troviĝas la staloj, ornama ĝardeno kaj la kuirĝardeno, kiuj aspektas malgrandaj rilataj al la domo.

Granda domego Granda salono plena de aĵoj Staloj Ĝardenoj Kuirĝardeno


La sekvantajn tri tagojn ni pasigis sur la erikejoj kaj inter kelkaj malgrandaj vilaĝoj, iuj el kiuj estas bone konataj nome, se ne fakte. La marŝo al la erikejoj komenciĝis dum ni preterpasis tre antikvan cirklon el ŝtonoj, nomitan La Naŭ Virinoj. Ili devas havi iun signifon, eble pri ceremonioj, aŭ simile, kaj oni divenas, ke ili lokiĝis dum la Bronza Erao, eble antaŭ 4000 jaroj. Ĝi sidas ĉe la rando de vera erikejo, kie la kaluno abundas. Tamen dum la 19-a jarcento plantiĝis trans tuta areo multaj arboj, kiuj estis faligataj dum la unua mondmilito por konstrui la tranĉeoj en Francio. Oni ne anstataŭis ilin. La kaluno nun kuŝas kelkajn aliajn cirklojn.

Ankaŭ la distrikto famas pro la ŝtonoj el bona kvalito, kiu elfosiĝas el malgrandaj ŝtonminejoj, eĉ ĝis nun por loka konstrua uzo. Tiu estas malmola, kaj en iuj lokoj erozio forlasis rimarkindajn ekzemplerojn, kiel ĉi tiu, kiu havas la nomo Korkŝtono, nun uzita por komencantoj praktiki grimpadon.

Cirklo el ŝtonoj Kaluno Kuba ŝtonego


Plu laŭ la vojeto, nia ĉiĉerono informis al ni ke la klapoj sur la vojeto estas maljunaj lokaj ŝtonoj, eble eĉ kuŝigita antaŭ miloj da jaroj. Persone mi dubas, sed estas bona rakonto por la turistoj. Ĉi tie estas ankoraŭ malgranda cirklo en greskampo, apud tie, kie ni ekrigardis unue nian celon, la urbeto de Bakewell (Bejkŭel), kiu famas pro recepto de speco de kuko, farita el frambo-marmelado sur pasta bazo kun spongotorto supre sub migdale gustigita supraĵo. Kompreneble trans Anglio troviĝas multaj variaĵoj pri la temo – nur en Bakewell vidiĝas la vera laŭ la Bakewell-anoj.

Antaŭ la fino, ne piediris preter la vilaĝo Youlgreave laŭ flanko de rivero Bradford, kie ni aŭdis pri ĉi tiu ponto trans ĝi. Originale antaŭ eble 500 aŭ 600 jaroj la ponto konsistis el nur la malsupraj tavoloj ĝis la maldikaj plataj ŝtonoj sen la supraj muroj. Tio ebligis ĉevaloj portantaj larĝajn ŝarĝojn transiri la mallarĝa ponto. La muroj aldoniĝis eble antaŭ 150 jaroj.

Vojeto el klapoj Malgranda ŝtona cirklo Malproksima vilaĝo Vojeto apud rivereto Ŝtona ponto


Je la sekvanta tago, merkredo, ni ekiris aŭtobuse al la vilaĝo Eyam (elparolata: Im, kun longa I) la tiel nomite plago-vilaĝo. La rakonto jen. En 1665 la Granda Plago, kiu fakte estis bubona, furoris ĉe Londono. Kaŝite en rulo de teksaĵo, infektita pulo alvenis al la loka tajloro frue en Septembro. Post unu semajno lia helpanto mortis, kaj la malsano rapide sternis. La vilaĝanoj deziris helpon, kaj petis al la pastro pri tio, kion ili povis fari. Li anoncis regulojn por ĉiuj en la vilaĝo. Unue li movis la diservojn el la preĝejo al larĝa kampo, kie troviĝas sufiĉa spaco, ke homoj povis eviti tuŝi unu al la alia. Ĉiu familio devis enterigi siajn proprajn mortintojn, kaj eviti kontakton kun aliaj familioj kie eble ajn. Sed la kialo por la famo sidas en la fakto, ke ili ankaŭ metis la tutan vilaĝon en striktan kvarantenon. Neniu eniris, kaj neniu eliris. Kompreneble ili ne sciis tiam, ke la malsano pasis ne per tuŝo, sed per puloj, sed la intenco pravis. Fontoj malkonsentas pri kiom da loĝantoj mortis, sed la preĝejo registris 273 mortojn dum 14 monatoj de la pesto el eble 800 enloĝantoj.

La diservoj moviĝis al Cucklett Delph (Kuklet Delf), kie staras natura arkaĵo nun kovrita per vegetaĵoj, apud deklivo tre taŭga por kunvenoj. En la mezo de la vilaĝo ili konservis unu el la piedpilorioj ofte uzitaj dum la mezepokoj, sed certe nun nur por amuzo dum vilaĝfestoj. La dometo kie la tajloro, S-ro Cooper, loĝis estas ankoraŭ uzita, nun kun informo pri la antaŭaj eventoj. Mi supozas ke nuntempa posedanto ne deziras, ke multaj da turistoj frapu sur lia pordo.

Baldaŭ ni ekiris tra la valoj por tago de freŝa aero.

Natura arko Arko kovrita de verdaĵo Piedpilorioj Avizo pri plago Ĝenerala vido


Ĵaŭdon ni pasis la tagon marŝante reen al la hotelo post kiam ni elaŭtobusiĝis en vilaĝo sen intereso. Ni sekvis vojetoj ĝis ni vidis bone trans la valo al la piramida Thorpe Cloud (Torp Klaŭd). Thorpe estas stulte la nomo de la vilaĝo, kie nia hotelo situis. Mi diris “stulte” ĉar la vorto “thorpe” signifas “vilaĝo” kaj aperas en multe da loknomoj. Kaj Cloud estas loka idioma vorto signifanta “monteto” kaj devenis de la antikva angla lingvo. Nia hotelo kaŝas malantaŭ la piramido.

Dum jarcentoj la bariloj inter kampoj estis ŝtonaj muroj, sed la stato de iom da nuntempaj malfeliĉigis min. Kostas multe ripari ilin, ĉar nur tre lertaj muristoj povas meti unu ŝtonon sur alian sen ligmaterialo tiel, ke la rezulto staros dum dek- aŭ centjaroj. Tamen la bildo montras ankaŭ ke la muroj konstruiĝas el la loka abunda kalkŝtono, kiu facile rompiĝas al ŝtonoj je taŭga grandeco; sed por krei la pordegajn stangojn oni uzas pli malmolan sabloŝtonon, portitan de kelkaj kilometroj for, kaj kiun oni devas ĉizi.

La sekvanta vidaĵo estis la domego kaj ĝardeno de Ilam Hall (Ajlam Hol), kiu ankaŭ havas historion rakontindan. La bieno estis vendita al konstruisto por ke li evoluigu la lokon al domoj. Tamen post kiam du trionoj detruiĝis, Robert McDougall, riĉulo, kiu gajnis siajn riĉaĵojn el faruno, decidis aĉeti ĝin de la konstruisto, faris ĝin sekura, kaj donacis ĝin al la Nacia Fonduso, kondiĉe ke ili uzu la domon por junuloj. Tial ĝi nun estas junulgastejo, kaj turistoj rajtas vidi la ĝardenon, manĝi en la kafejo, sed ne eniri en la konstruaĵon.

Vido al piramida monteto Ŝtonaj muroj kaj kolono Enirejo de domego Ĝardeno de la domego


Apud la domego troviĝas preĝejo, kiu ankaŭ havas longan historion, kiun oni povas rimarki per ekzameni la ŝtonojn en la murojn. Jen la unua kaj plej malnova parto, eble aĝa je 900 jaroj. Rimarku la iomete kruda maniero en kiu la ŝtonoj prepariĝis kaj lokiĝis. Jen la dua parto, konstruita dum la 17-a jarcento, kie la metodoj estas klare pli zorgemaj; kaj fine la 19a jarcentan aldonaĵon oni povas vidi je la malproksima flanko. La vilaĝo de Ilam ordemas kaj beleta.

La krucon starigis en mezo de la 19-jarcento la loka granda sinjoro Jesse Watts Russell memore de sia edzino Mary. Li prenis la ideon de Reĝo Edward la unua, kiu, post kiam lia edzino Eleanor mortis je 1290 apud la urbego Lincoln, portigis ŝian korpon al Londono. La grupo paŭzis 12 fojojn por tranokti, kaj Reĝo Edward deziris memori ŝin per monumento ĉe ĉiu noktpaŭzloko, do ordonis ke tiujn tiel nomitajn “Eleanorajn Krucojn” konstruis la plej bonaj tiamaj skulptistoj.

Malnova parto de preĝejo Montri la aĝon de partoj de muroj de la preĝejo Domo en vilaĝo Alta ŝtona konstruaĵo


Andy Pepperdine

2016-12-07

Permesilo Krea Komunaĵo
Distrikto de Peakoj, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.