Dublina Semajno (de 2015-05-10 al 2015-05-16)


Permesilo Krea Komunaĵo
Dublina Semajno, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Post mallonga flugo de Bristolo al Dublino trans la Irlanda Maro je ne hela dimanĉo, mi alvenis sub nuba ĉielo, sed ne pluvis malgraŭ la reputacio de la lando. La buso de la flughaveno haltis tre proksime al la hotelo, kiu estis konstruita el 5 aŭ 6 maljunaj konstruaĵoj, kaj sekve ene estis multo nivelŝanĝoj dum oni moviĝis de unu antaŭa domo al alia.

Oni informis al mi, ke mia ĉambro lokiĝis ĉe la kvara etaĝo – sed en la lifto la butonoj montris nur ĝis 3. Antaŭe mi estis restinta ĉe hoteloj kie la lift-mekanismo lokiĝis ĉe la supra etaĝo, kies ĉambrojn oni atingis per ŝtuparo, kaj do mi opiniis, ke eble samis ĉi tie. Rajdinte la lifto al la 3-a, mi vidis ŝtuparo iranta supren kaj grimpis ĝin – ĝis mi povis vidi ke ĝi kondukis al pordo eliranta sur tegmenton. Kie estis la 4-a? Mi trovis nenion alian ĉe la 3-a kaj komencis malsupreniris la la dua, kiam mi rimarkis ŝildon por la 4-a montranta laŭ longa koridoro, tra flanka pordo, trans speco de ponto inter domoj, kaj malsupren kelkajn ŝtupojn ĝis mia ĉambro.

Post kiam mi forlasis mian dorsosakon tie, mi ekiris por trovi vespermanĝon. Ekster la ĉambro estis pli da ŝtupoj kondukantaj malsupren, kiujn mi sekvis ĝis ili eliris tra diskreta pordo en la malantaŭa parto de la manĝoĉambro en la hotelo – la loko entenis multajn mallarĝajn koridorojn kaj pordojn kiel kobolda labirinto.

La hotelo ne servis manĝojn dimanĉe, do mi baldaŭ eksteriĝis serĉanta restoracion, sed pluraj lokoj estis fermata, aliaj estis plenaj. Tamen finfine mi trovis malgrandan tablon en angulo en branĉo de Carluccio.

La sekvan matenon mi ekiris por rigardi la distrikton apud la hotelo, komencante ĉe la Verdejo Sankta Stefano (St. Stephen's Green), kiun laŭ ĉiuj kvaraj flankoj ĉirkaŭis longaj ombraj trotuaroj. Apude trans la vojo staris la oficejo de la fama Reĝa Kolegio de Kirurgoj en Irlando (RCSI). Ĝi estis fondita in 1874, sed ekde la 1980-oj la instruada funkcio nun okazas en alia hospitalo. Super la pordo oni povas vidi horloĝon kun blua fono. Mi rimarkis plurajn bluajn horloĝojn en Dublino, sed neniam eltrovis tial, kial tiom.

En la verdejo troviĝas eksmodan mapon inter la interesaj florbedoj, vojetoj kaj lagoj.

Ne malproksime oni venas al la Kvadrato Merrion (Merrion Square), alia tre agrabla parko en kiu ripozi kaj malstreĉi. Tie troviĝas pli da monumentoj pri fama irlandanoj, inkluzive strange Bernardo O'Higgins. Li estis la neleĝa filo de irlandano, kiu migris al sud-Amerika, do sekve ne vere irlandano mem.

Tamen en trankvila angulo oni povas sidi kaj konsideri estintajn batalojn ĉe la Nacia Memorilo je tiuj, kiuj mortis servantaj la ŝtato, priskribita de ĝia ŝildo. Ĝi kontrastas kontraŭ la kolorriĉa statuo de Oscar Wilde en alia angulo kaj ĝiaj apudaj rilataj ornamaĵoj.

Eble pli interesas la malnova parto de la urbo ĵus sude de la rivero, kaj la pontoj trans la Liffey, unu el kiuj estas La Duonpenca ponto (Ha'pennyBridge)  konstruita dum 1816 por provizi manieron por ke homoj povu marŝi al dancejo norde de la rivero, kaj la pago estis po duono de la penco ĉiu.

Poste en la tago mi renkontis la ceteron de la ferigrupo, kiuj alvenis tiam. Dum nia unua promenada ni pasis unu el multaj preĝejoj, ĉi tiu kun blua horloĝo. Publika artaĵoj povas ĉarmi, kiel ĉi tiu knabino kaj Patrick Kavanagh Irlanda poeto apud la Granda Kanalo.

Rimarkindas ke Irlando, kun malgranda popolo, donis al la anglolingva kulturo tiom da verkistoj. Krom Wilde kaj Kavanagh, estis James Joyce, Richard Sheridan, Jonathan Swift, kvar literaturaj  Nobelpremiitoj (W.B. Yeats, G.B. Shaw, Samuel Beckett kaj Seamus Heaney) kaj kompreneble ankaŭ la poesiformo limeriko.

Multe da konstruaĵoj en Dublino estis de la tempo de Reĝoj Georgo de I al IV, sed konstruitaj el brikoj. Unu ekzemplo apud la kanalo estas FitzWilliam Hall, kiu nun iĝis moderna oficejo, kun la kutima blua horloĝo.

Mardon ni vizitis Trinity College, unu el la plej bonaj universitatoj en Eŭropo. Ekstere staris iuj publikaj artaĵoj, sed la ĉefa turista altiraĵo estas la longa malnova biblioteko, kie oni povas rigardi la kolorriĉan Kelsan Libron (Book of Kells), unu el la plej antikvaj Eŭropaj libroj. Bedaŭrinde la amaso de turistoj malhelpis min foti ĝin – aŭ eĉ vidi ĝin bone.

La konstruaĵoj en la kolegio estas plejparte el griza granito, kiu donis al la loko senton de samaspekteco. Certe troviĝas pli da bluaj horloĝoj. For de la vizitantoj la etoso kvietas.

Sur la sonorilturo skulptiĝis sola kapo super la arkaĵo, kiu laŭ mi strangas ĉar ĝi havas la aspekton de kaprico de la konstruanto anstataŭ signifa kialo.

Nia sekva halto okazis ĉe la Irlanda Banko (Bank of Ireland). La konstruaĵo havas interesan historion. Ĝi komenciĝis je 1729 kiel nova parlamentejo por tiu parto de la brita registaro, kiu lokiĝis en Irlando. En tiuj tagoj Britio regis Irlandon. Dum la sekvaj jaroj multe da ŝanĝoj estis faritaj, ĝis 1800, kiam la irlandan parlamenton dissolvis la Britoj por regis la landon direkte de Londono. Tiam la Banko de Irlando aĉetis la konstruaĵon, sed kondiĉe ke la du debataj ĉambroj estus detruitaj. Ĉiuj de la ornamaĵoj en la malalta ĉambro, tio de la komunumo, estis forigitaj, kaj la ĉambro nun estas la loko, kie bankaj normalaj aferoj okazas, kie oni akiras sian monon ktp. Tamen, la alia ĉambro, tio de la nobeloj, restis neŝanĝita. Ŝajnas ke neniu scias tial, kial la kondiĉo ne obeiĝis. Sed dankeme ni povas nun vidi malnovan murtapiŝon, kaj ekzemplon pri 200 jaraĝa horloĝo.

Posttagmezon ni piediris norden de la rivero al la Ĝardeno de Memorado, konstruita je la memoro de ĉiuj, kiuj mortis por Irlanda libereco. Krom la devigita statuo, la ĝardeno konsistas preskaŭ tute el lageto kun desegnoj inter la malsupra kaheloj, sed ĝi estis malplena kiam ni vizitis.

La ĉefa butikstrato en Dublino estas O'Connell Street, en la centro de kiu staras la "Spire" kiel vertikala pinglego alta je pli ol 120 metroj. Apud tio troviĝas la centra Poŝtoficejo, kiu estis la loko de fama pafilbatalo je Pasko 1916, dum kiu la plejparto estis detruita; nun nur la fasado restas de la originala 1818-a konstruaĵo. Se oni rigardas zorgeme, one povas ankoraŭ vidi iujn kuglotruojn en la masonaĵo.

Poste tiun tagon mi vizitis la bonegan Dublina arkeologian muzeon, kiu havas multon da Irlandaj trovaĵoj, ekzemple ĉi tiu ora modelo de boato, parto de la amasigo ĉe Broighter en Nord-Irlando. Ĝi estas ĉ. 18 cm longa, kaj fariĝis dum la unua centjaro a.K. Ĝi aperis dum duobla plugado je 1896, sed la plugilo tiel malbone damaĝis ĝin, ke oraĵisto devis ripari ĝin.

La muzeo estas luma interne kun interesa kolora planko.

Kiam ni iris por manĝi vespere, ni pasis statuon pri Molly Malone, nomo fama de kanto pri vendisto de konkuloj, sed kiu mortis frue. Tamen estas neniu atestaĵo ke tia homo iam ekzistis. La kanto ne estas tipe irlanda, kaj ĝi unue publikiĝis en Usono je 1883, do misteras tial, kial la mito kreskis.

La sekvan matenon ni trafis la trajno norde al Malahide, kelkajn kilometrojn for de la urbo. Tie troviĝas fortikaĵo kun grandaj ĝardenoj. La regiono posediĝis de la familio Talbot ekde 1066 kiam ili helpis William-on venki la Britoj kaj superregi tutan landon, inkluzive Irlando. Interne troviĝas tre antikva malluma ligna panelo kaj mebloj. Eksterne la ĝardenoj ĝuas favoran klimaton, en kiu multo da diversaj ekzemploj kreskas. Apud la vizitantejo pavo paradis, sed li ne vidigis sian voston al mi.

Je ĵaŭdo pluvis, la sola fojo dum la semajno. Ni uzis publikan buson al Kilmainham Jail (malliberejo ĉe Kilmainham), famaĉa loko kie politikaj malliberuloj teniĝis. Ĝi havas neagrablan historion, sed nun ĝi estas muzeo, kiun iuj eble konsideras kiel simbolo pri strebo al sendependeco.

Poste ni reiris piede tra la ĝardeno de la Muzeo de Moderna Arto, originale malsanulejo, kies desegno kopiiĝis de tio de Les Invalides en Parizo, survoje al la varejo Guiness, kiu longtempe estis la plej alta konstruaĵo en Dublino. Ĝi nun utilis kiel altiraĵo por klarigi kiel oni faris la faman bieron. De la trinkejo ĉe la supro oni havas bonegajn vidojn trans la urbo. En la bildo dekstre de la centro ĉe la horizonto oni povas vidi la pinglegon en O'Connell Street.

Tiun vesperon la grupo manĝis sian finan manĝo kune, sed mi restis ankoraŭ unu tagon, kiam mi faris longan viziton al la ŝipo Jeannie Johnston. Fakte ĝi ne estas la originala ŝipo, kiu disrompiĝis post sia okupita vivo, sed kopio plej eble fida al la vera. Meze de la 19-a jarcento okazis en Irlando pro malsukceso de la terpomrikolto granda malsato, kiu forpelis multe da miloj de loĝantoj eksterlanden. Multo mortis dum la vojaĝo, sed la Jeannie Johnston famiĝis, ĉar la ŝipestro dungis kuraciston, kaj ili neniam perdis iun. Ĝi ekvelis po du fojoj ĉiu jaro inter 1845 kaj 1853, alportante reen al Irlando frajtaĵo de ligno kaj fero de Kanado.

La nuna ŝipo agas kiel muzeo kaj historia klarigo pri tiuj jaroj, montrante malgrandan spaco for la vojaĝantoj dum pluraj semajnoj. Afiŝo donas ekzemplon pri la proviantoj, kiujn ĉiu pasaĝero ricevis. Ankaŭ la reguloj pri konduto estas klaraj. Ne malproksime laŭ la riverflanko staris memorilo pri la malsato.

Sekve mi rigardas la kastelon, kie oni povas trovi la fascinantan bibliotekon, fondita de Usonano Chester Beatty, kaj entenanta tre malnovajn librojn de ĉie tra tuta mondo – fruaj papirverkoj arabaj, persaj, hindaj, ekzemploj de frua ĉina kaj japana kaligrafio kune kun iloj kaj inkoj. Bedaŭrinde fotado estis nepermisata.

Sabaton mi hejmeniris.



Andy Pepperdine

2015-11-24

Permesilo Krea Komunaĵo
Dublina Semajno, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.