Skota Semajnfino (de 2017-05-20 al 2017-05-22)


Permesilo Krea Komunaĵo
Skota Semajnfino, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


La semajnfino komenciĝis tre frue sabaton, kiam mi trafis menditan taksion de hejmo al la flughaveno Bristolo je 4:45 sabatan matenon, por la flugo al Edinburgo. Ĝi elteriĝis laŭhore kaj unu horo poste ni surteriĝis, trafis tramon al la centro de la skota ĉefurbo alvenante ĉe la esperanta kongreso baldaŭ post la naŭa.

Dum la unua mateno ni aŭskultis du tre interesajn prelegojn, la unua pri la diferencoj inter homoj kaj bestoj. Tio donis al mi strangan senton, ĉar nur je la antaŭa merkredo mi ĉeestis prelegon al la universitato en Bath pri la precize sama temo. La du priskribis preskaŭ la samajn ideojn en preskaŭ la sama ordo. Tamen unu prezentiĝis angle, kaj la alia esperante.

La dua prelego provis klarigi al ni la danan koncepton de “hygge”, kiu ial kolektis al si diskutojn en Anglio kun multo da artikoloj en la ĵurnaloj kaj televidilo. La vorto estas fakte multsignifa, ĉiuj devenas de sento de komforta sekureco, kvazaŭ oni brakumi onin.

Je la lunĉpaŭzo ni havis nian unuan ŝancon vidi iom da pluvaj stratoj de Edinburgo, preterirante la ruĝan sabloŝtonan Skotan Portretan Galerion, kiu montris la tipan ornaman viktorianan stilon. Sed nia malgranda grupo celas la eks-preĝejon de la Katolika Apostola Eklezio, kiu nepre ne rilatas al la Roma Katolika Eklezio. La eklezianoj konstruis ĝin inter 1872 kaj 1885, kaj origine deziris pentritajn murojn, sed ili ne havis sufiĉan monon por tio. Tamen ili savis tiom, ke en 1893 ili komisiis la pentristinon Phoebe Anna Traquair (Fibi Ana Trakŭer) pentri la murojn laŭ certaj kondiĉoj.

Fasado de la galerio Esperanto grupo Skota Katolika Apostola Preĝejo Apostola preĝejo


La eklezio ekstaris je 1835, kaj centra al ilia kredo estas, ke vivo ĝuendas. Tial ŝi devis ne montri scenojn pri doloro aŭ morto; sed ĉar eĉ tiel ili petis biblian fabelon, ŝi elektis tiun pri la kvin saĝaj kaj kvin malsaĝaj virgulinoj por la ĉefa parto de la montraĵo. La unua bildo enscenigis, kaj la aliaj (ekzemplero) sekvas de unu flanko de la preĝejo al la alia.

La pentristino mem estis Dublina Irlandanino, kiun, kiam ŝi lernis pri artaĵoj, invitis la paleontologo Ramsay Traquair (Ramzi Trakŭer) por desegni siajn fosiliojn por sia tezo. Ŝi ne nur faris tion, sed ankaŭ edziniĝis kun li. Ili transloĝiĝis al Edinburgo, kie ŝi iĝis tre bone konata, kaj famulino inter la Skotaj artaj cirkloj. Ŝi estis la unua virino, kiun oni elektis al la Reĝa Skota Akademio. Eble tial ŝi sukcesis krei strion, kiu montris la teorion pri evoluigo de vivo sur la Tero, inkluzivante simioj (mi pardonpetas ke la kvalito ne estas laŭnorme).

La pentrado finiĝis je 1901, sed la eklezio en Skotlando komencis malgrandiĝi. Antaŭ 1958 oni ĉesis uzi la konstruaĵon, kaj je 1971 la lasta ano mortis. Ĝi staris malplena forlasita malsekiĝinta ĝis je 1990 kelkaj interesataj amikoj starigis fonduson, kaj kun helpo de oficaj rimedoj restaŭris ĝin al punkto, kie oni ofte uzas ĝin por koncertoj, debatoj, kaj aliaj aferoj.

Pentrita muro Dek virgulinoj Dormantaj virgulinoj Simioj


En la centro Edinburgo plejparte konstruiĝis el komuna griza sabloŝtono. Apud la katedralo troviĝas du imponaj skulptaĵoj, piedego kaj manego, fare de Eduardo Paolozzi, kiu nomis ilin “La manuskripto de Monte Cassino”, sed mi ne scias kial.

c

Apud la stacidomo kaj la ĉefa butikuma strato kuŝas parko en valo inter du krutaj deklivoj. Mi faris la foton de la ekstero de la Skota Nacia Galerio, en kiu oni povas trovi multon da famaj pentraĵoj. Ekzemple, la Studo pri Kapo fare de Rubens, la Memportreto de Rembrandt, kaj la Monarko de la Valo de Landseer. La lasta iĝis tre populara dum la 19-a jarcento, kiam preskaŭ ĉiu bona domo havis presaĵon pri ĝi pendantan sur la muro; kaj eĉ pli dum la 20-a jarcento, kiam kelkaj komercaj aferoj uzis ĝin kiel vendada imago tutmonde.

Verda parko Enirejo de la galerio Studo pri Kapo de Rubens Memportreto de Rembrandt Bildo pri Vircervo


Je lundo, ni trafis trajnon suden por viziti la domegon, kiun Sir Walter Scott (Sir Ŭolter Skot) konstruis por si. Ni eltrajniĝis ĉe la trakfino ĉe la vilaĝo de Tweedbank (Tŭidbank), kies nomo signifas, ke ĝi staras ĉe la flanko de la rivero Tweed. Por parto de sia longo, kie ĝi atingas la maron, tiu rivero estas la limo inter Anglio kaj Skotlando, sed ne tie, kie ni estis.

Scott estas la plej fama skota verkisto, kaj li trovis malgrandan bienon, kie li deziris krei monumenton al siaj verkoj kaj sia vivo. La domego montrus la specon de homo, kiu li estis; do li komencis aĉeti la ĉirkaŭantajn kampojn kaj starigi sian ideon pri fiera skota domego, kie li povus fari tion, kion li ŝatu. Li mem pagis la tutan klopodon per sia propra perlaboro kiel verkisto de noveloj kaj fabeloj. Ĉar ĝi staras apud loko, kie la lokaj monaĥoj vadadis trans la rivero, li nomis ĝin Abbotsford, kiu signifas Vadejo de la Abatoj.

Fronto de la domo Vadejo trans rivero


El la stacidomo kelkaj el ni marŝis tra la vilaĝo laŭ vojoj ornamitaj de genistoj plene florantaj, tra subpasejo, preter Loch Gunknowe (Loĥ Gunno - sed mi ne certas) al la turista centro ĉe la domego.

Marŝanta grupo Vilaĝa piedvojo Floranta genisto Infanaj artoj Lago kun Cignoj


Antaŭ la domo en la muroj ĉirkaŭ la ĝardeno li muntis antikvajn artaĵojn, kiujn li akiris, ekzemple, de Hindio aŭ de Romianoj. Interne la enireja halo plenas de kolektaĵoj. La biblioteko enhavas unikan kolekton, multo da ili estas la sola ekzemplero konata en la mondo. La plafono de la ĉambro aspektis ligna, sed fakte estas farita el gipso. Li ankaŭ ŝatas pentritajn fenestrojn.

Hinda skulptaĵo VRoma skulptaĵo Diversaj eroj metis sur la murojn Libroj sur bretoj en ŝrankoj Traba plafono Traba plafono


En la ĝardeno, rododendroj kaj azaleoj prosperis. Unu el la ĉefaj figuroj en lia novelo The Antiquary (La Antikvaĵisto) estas la populara saĝa morala maljuna almozulo nomita Edie Ochiltree (Idi Oĥiltri), nun prezentita kiel malgranda statuo. Ankaŭ troviĝas restoracio, kiu akiras iom da provizoj el la kuirĝardeno, kie oni povas ankaŭ trovi nigran sambukon.

La vido de la riverflanko montras la tutan imponan domon, sed la publiko rajtas viziti nur malgrandan parton el ĝi, ĉar la cetero ludonas kiel apartamentoj.

Arbustoj Malgranda ŝtona statuo pri homo Grundo preta al planti Nigra sambuko Vido al la domo


Post la vizito mi reiris al Edinburgo kaj flugis al Bristolo kaj poste hejmen.

Andy Pepperdine

2017-06-12

Permesilo Krea Komunaĵo
Skota semajnfino, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.