Dek Tagoj en Islando (de 2013-08-02 al 2013-08-12)


Permesilo Krea Komunaĵo
Dek tagoj en Islando, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Islando - la Lando kaj Historio

Dum la somero de 2013 mi vizitis Islandon dum tri semajnojn. Post la kongreso, kiu estis unu el miaj celoj, mi unue okupis min ĉirkaŭ la urbego Rejkjaviko, antaŭ ol mi kunvenis grupon da feriuloj por promeni kaj vidi pli da la lando.

Laŭ la Islanda historiisto Ari Þorgilsson (1067 - 1148) historio komencis je 874. Li estis skribanta ĉ. 1130 kaj oni opinias ke li estas la plej fidinda, kaj estas ofte nomita “fróði”, t.e.  la Saĝulo aŭ Lertulo aŭ Lerninto.

Ni preskaŭ certas pri la dato. En 871 +/- 2, la Islanda vulkano Hekla erupciis elĵetante multan polvon. Iom da ĝi falis sur Gronlandon, kie lastatempe bortruoj en la glacion montris tavolojn per kiuj ni povas kalkuli la jarojn. En Islando la tavolo da polvo de Hekla kuŝas sub ĉiuj la ruinaj muroj kaj aliaj atestaĵoj, krom unu parta escepto. Onidiroj pri irlandaj monaĥoj loĝantaj pli frue estis probable nur onidiroj, ĉar neniu certa atestaĵo estas trovita.

La unua certa enloĝanto sur la insulo estis Ingólfur Arnarson, kiu nomis la golfon ĉe la sudokcidento Reykjavik, la fuma golfo, pro la multo da vaporelĵetantaj varmfontoj en la regiono.

Je 880 Haraldar unuigis Norvegion, kaj kun stabileco venis memfido. Baldaŭ kelkaj centoj da homoj transloĝiĝis sur la insulon. Nun ni havas DNA esploreblecon, ni eltrovis ke 80% el la viroj devenis de Skandinavio, kaj du trionoj el la virinoj de Irlando aŭ la insuloj de nordokcidento de Skotlando.

Do vendredo trovis min atendanta miajn kunferiontojn ĉe la flughaveno Keflavik, kaj tiam ni tuj vojaĝis per buso al la vilaĝo Reykholt, kie iam loĝadis Snorri Sturluson, unu el la plej bonkonataj poetoj, historiisto kaj leĝfarintoj. Li skribis la bonegan verkaĵon pri poezio, kaj iĝis dum la fruaj 1200-oj la ĉefa diplomato por Islando, vojaĝante al Norvegio al la korto de reĝo Haakon la kvara. Bedaŭrinde ilia amikeco ne daŭris, kaj Haakon ordonis lian mortigon ĉe sia hejmo en Reykholt. Supozeble li enteriĝis apude, sed ni ne scias kie.

Lia plej fama verko, la tiel nomita “Snorra Edda”, verkiĝis en tri partoj, la unua pri la Nordaj mitoj, la dua pri la lingvo, kaj la tria pri la metriko kaj ritmoj de poezio. Malgraŭ ke li verkis ĝin je 1225, preskaŭ 800 jaroj poste ĝi ankoraŭ rilatas al Islanda beletro.

Dum longa tempo la vilaĝo estis centro por lernado, sed nuntempe la konstruaĵo estas muzeo antaŭ kiu staras la statuo de Snorri, kaj malantaŭe oni trovas la Snorralaug, aŭ la varma bano kie li lavis sin, kaj kiu priskribiĝas bone ĉe la avizo en la islanda kaj la angla. La akvo venas de varmega fonto Skrifla apude, kiu nun estas kovrita kaj ornamita per skulptaĵo. Vi povas vidi ankaŭ vitrodomojn, ĉar ĉie varma akvo troviĝas, la Islandanoj uzos ĝin.

La maljuna vilaĝa preĝejo havas simplan internon.

La sekvintan tagon ni faris nian unuan ekskurson en la pejzaĵon, plejparte laŭ bonfaritaj vojoj sub agrablaj ĉieloj. Lagoj abundas kaj la montflankoj montras kiel ili formiĝis per seismaĵoj kaj erozio.

La insulo estas tre juna geologie. Ĝi sidas trans la fendo inter la Eŭropa kaj Amerika terplatoj, sur la mezatlanta eĝo kie multo da seisma kaj vulkana aktiveco okazas. La plilarĝiĝo okazas po 2cm jare. Se vi kalkulos malantaŭen, vi vidos ke la lando ne povas esti pli aĝa ol dudek milionoj da jaroj; fakte la plej bonaj takso estas deksep milionoj, kio signifas ke ĝi estas la plej juna lando en la mondo.

Ni ne scias ĝuste kiam homoj unue alvenis tien. Eblas ke la antika Helena vojaĝisto Pytheas vizitis ĝin je ĉirkaŭ 350 A.K. Tamen ni ne havas lian libron, nur iujn citaĵojn de aliaj verkistoj dum la sekvantaj jarcentoj. Se li faris, do la popoloj en norda Skotlando devis koni pri la lando, ĉar li ekvelis norden de tie kun ili. Kvankam lia priskribo pri insulo taŭgas tion pri Islando, ne estas facile komprenata, ke la vojaĝo pasigis nur kvin tagojn por atingi tie.

Fero troviĝas en multo da lokoj, post ĝi suprenportiĝis per la seisma aktiviteco, kaj oni povas vidi la rezultojn ĉe kelkaj rustaj riveretoj. Unue la Islandanoj trovis feron en marĉoj (la tiel nomita marĉfero) kiu ebligis ilin fari ilojn por farmado. Tamen fandado de fero postulis multajn brulaĵojn, do antaŭ ol 100 jaroj pasis, ĉiuj arbaroj malaperis, malgraŭ ke oni taksis ke arbaro eble kovradis ĝis 30% de la areo de la insulo.
Ni manĝis lunĉon en trankvilaj ĉirkaŭaĵoj rigardante trans lago sur kiu naĝis paro da kantocignoj (Cygnus cygnus); tamen ili ne kantis por ni.

Matenon ni estis elbusiĝis ĉe Bifröst. Mi sentis ke mi estis aŭdinta la nomon antaŭe, kaj kiam mi demandis al la busveturanto pri ĝi, li klarigis ke ĝi estis kie laŭ la maljunaj sagaoj oni povis grimpi al la Dioj per ĉielarko, aŭ eble Bifröst estis la nomo de la ĉielarko. Dum ni piediris reen tien posttagmeze ni vidis la strangajn formojn de la montoj en la regiono, inkluzivantajn la arkan klifon malantaŭ la vilaĝo. Oni ne povis ne demandi sin, ĉu la fabelo devenis de la monto aŭ la monta nomo de la fabelo.

La nuboj kaŝis la sunon tuttage dimanĉon, sed tio ne malhelpis nin promenantan supren apud Raucsgill kaj plu al la supro de Burfell. Raucsgill estas stranga nomo, ĉar ĝi enhavas la litero “c”, sed tio staris ĉe la mapon, kiun nia gvido portis; ĝi aspektis pli kiel nomo de norda Anglio. Rivero fluas tra ĝi trans kelkaj akvofaloj.

Dum ni iris plue la tereno pli malfaciliĝis, la vetero pli malvarmiĝis, kaj la vento plifortiĝis. Kelkaj trovis ŝirmon por manĝi sandviĉojn apud la supro, aliaj reiris iome por fari tiel. Nur kvar atingis la veran supron pro la kondiĉoj.

Survoje malsupren la gvido menciis pri la “arktaj ŝtoncirkloj, en kiu oni vidas, ke malgrandaj regionoj de la grundo konsistas el tre malgrandaj partikloj ĉirkaŭataj per pli grandaj ŝtonetoj. Antaŭ dek jaroj scientistoj sugestis klarigon por ili. La tero ĉiun jaron frostiĝas kaj fandiĝas. Neniu tero estas tute seka, kaj vere ju pli malgrandaj la ŝtonoj, des pli malsekaj ili daŭras. Do kiam venas la vintro, kreiĝas inter la pli delikataj partikloj pli da glacio, kiu puŝas la pli grandajn ŝtonetojn fore. Dum longa tempo la formaĵoj aperas.

Je tiu tago ni ankaŭ akiris proksiman vidon pri la Islandaj ĉevaloj, kiuj havas reputacion de la plej sekura irmaniero, kio signifas, ke ili estas tre popularaj tra la mondo, kaj estas grava Islanda eksportaĵo. Kiam oni vidas la rompitan terenon sur kiu ili loĝas, oni rapide komprenas, ke meti piedon en truon ne estas bona ideo.

Ni komencis lundon kun vizito al la varma fonto ĉe Deildartunguhver, kiu provizas varman akvon je 100 gradoj po 180 litroj ĉiu sekundo al la urbo Akranes malproksima je 74 kilometroj, kie ĝi alvenas je 73 gradoj. Malgraŭ sia utila kialo la arkitekturo estas imagigema.

La sekvinta halto venigis nin al la kilometron longa Fendo de Kola (Kolugljúfur), kiun laŭ folkloro la trolino (ogrino) Kola fosis. En iuj lokoj ĝi estas 40 aŭ 50 metrojn profunda, sed neniu ensaltis. Laŭ la fabeloj ŝi kaj ŝia trezoro estas enterigita sub apuda fojnkampo kaj la monteto estas ŝirmita per ŝia sorĉo.

Poste ni alvenis al muzeo, kiu memorigis min pri la fakto, ke la Islandanoj estis eltranĉintaj preskaŭ ĉiujn arbojn frue dum ilia okupado de la insulo. Sen ligno, kiel ili konstruis domojn? La respondo povas esti vidita ĉe Glaumbær (pr: Glombe), kie troviĝas kelkaj rekonstruitaj domoj el ŝtonoj kaj  gazonero, uzante lignon nur tie, kie ĝi necesas. Ene mallumas, sed la ekzemploj havis iun lignon por tegmento kaj muroj, la gazoneroj uziĝis por izolado kontraŭ la malvarmo.

Fine ni venis al via finloko Akureyri, kiu estis nia bazo dum la sekvantaj kvar noktoj. Akureyri staras ĉe la suda fino de fjordo sur la norda marbordo kaj estas konata kiel Islanda dua “urbego” sed ĝuste de nur 18.000 enloĝantoj.

Matenon ni ekiris sub malaltaj nuboj por grimpi Sulur apuda monto. Dum ni akiris iun alteco, ni havis bonajn vidaĵojn de la urbon.  La nuboj restis ĵus super ni dum la mateno, sed finfine ni eniris ĝin kaj komencis neĝi. Naŭ el ni, mi inter ili, decidis ke ne indas daŭrigi suprenigi kaj reiris al la urbo. Mi pasigis la reston de la tagon promenante ĉirkaŭ la stratoj kaj rigardante la devigajn artaĵojn. Mi lasos al vi traduki la avizon sur ĝi.

La suno brilis sur la urbon, dum nuboj kovris la montsuprojn.

Merkredo trovis nin je alia ekskurso, kiam la unua halto ĉe la alia flanko de la fjordo estis mallonga dum ni fotis transen al la urbo. La loko klare atendas multon da turistoj, ĉar la mapo tie estas tre utila, kaj montras la monton Sulur, kiun ni estis grimpantaj la tagon antaŭan.

La sekvanta halto okazis ĉe Goðafoss (pr: Godafos) sur la rivero Skjálfandafljót la kvara plej longa rivero en Islando. La nomo signifas la akvofalo de la Dioj. Laŭ la historio je la jaro 1000 la Norvegaj instancoj insistis, ke la Islandanoj decidu, ĉu ili estas kristanoj aŭ ne. La fabelo estas ke Þorgeir la leĝparolanto tiutempe pensis pri la afero tranokte, kaj je la mateno anoncis, ke la leĝoj estos laŭ kristanismaj principoj, sed la popolo rajtos fari hejme ion, kion ili dezirus. Poste li forĵetis la librojn pri la antikaj nordaj kutimoj en la akvofalon Goðafoss. Post kiam la eklezio estis fondita, kompreneble ili kolektis la impostojn.

Post ni moviĝis al lago Myvatn, aŭ la Lago de Kuletoj, nomita tiel pro la abundo de kuletoj kaj muŝoj, kiuj troviĝas tie, kaj ankaŭ somere altiras multajn birdojn. Tie estas kelkaj formaĵoj kiuj aspektis kiel vulkanaj krateroj, sed fakte ne estas. Anstataŭe ili formiĝis per la eksplodado de vaporo tiam, kiam lafo de la profunda subtero leviĝis kaj atingis la akvo ĉe kaj apud la surfaco. La tero estis blovanta bobelojn, kiuj krevis.

De tie ne malproksimas al la lafokampo Dimmuborgir, populara turista altiraĵo kun kelkaj vojetoj kaj strange formataj rokoj, kiel ĉi tiu kvazaŭ homaj formoj, iuj eĉ kun truo tra ili. Unu estas nomita La Preĝejo, en kiu troviĝas eĉ trabo por subteni ĝin.

Ree sur la buso kaj plu laŭ la vojo ni pasis preter peco de tubo montranta, ke la insulo ankoraŭ plilarĝiĝas, kontraste al Britio kie la maro forfrotas la landon. Tiaj fendoj troviĝas en multaj lokoj; ankoraŭ unu ĉe Grjótagjá estas apud kelkaj kavernoj enhavantaj varmajn lagetojn, sed post lastatempa tertremo ili danĝeriĝis. La Islanda ideo pri “sano kaj sekureco” konsistas el starigi avizon, kiu diras: “Atentu! Rokoj lastatempe falis de la plafono de la kaverno, ne je la fina fojo!”.

Reen al la buso, reen sur la vojon, denove halto, reelbusiĝado, kaj kia odoraĉo! Námafjall estas regiono de tre varmaj temperaturoj, fumaroloj kaj kotolagetoj. (Pardonu min, mi ne lernis kiel bildigi odorojn fote, nur imagu la hidrogenan sulfidon de granda amaso da putrantaj ovoj.) La tero ĉirkaŭe varmas tiom, ke plantoj ne povas travivi, sed iam sulfuro miniĝis ĉi tie, kaj ĉe aliaj lokoj en Islando, por uzo en pulvo.

Bonis reveni al la freŝa aero ĉe tervarma uzino generanta elektron. La tuboj irantaj trans la bildo portas varma akvo al la uzino de bortruoj, ĉiu kovrita de ŝirmanta kupolo. Proksime troviĝas Víti ankoraŭ unu krevinta bobelo, sed multe pli granda ol antaŭe. La popolnomo por ĝi estas “La kratero de Infero” kaj ĝi fariĝis dum historia tempo en 1724; mi demandis min, ĉu ĝi surdigis iujn ŝafojn aŭ ĉevalojn.

La loka regiono nomiĝas Krafla, kie lafofluo aperis dum periodo inter 1975 kaj 1984, post kiam oni komencis konstrui la elektra uzino, kaj do la finado estis prokrastata. Bedaŭrinde la fluo kuris en la direkto al la konstruaĵoj; sed bonŝance ĝi ne tute atingis ilin.
Sur la montetoj apudaj oni povas klare vidi la flavan sulfuron elmetitan de la premo de la vaporo de subtere.

Mi pasigis ĵaŭdon vagante ĉirkaŭ Akureyri. Unu el la unuaj vidindaĵoj estis multo de la korformaj ruĝaj trafiklumoj. Mi aŭdis, ke la finanskolapso dum 2008 frapis la urbon tre forte tiel, ke ili deziris ion, kio povos ĝojigi ilin. Iu sugestis koron kiel simbolo, kaj ĝi aperis en multaj lokoj ankaŭ kaj la ruĝaj lumoj. Mi opinias, ke tio estas ĉarmanta ideo, kaj mi esperas, ke ĝi eble iĝos tradicio.

Pro la favora klimato la botanika ĝardeno enhavas multon kiu, oni eble imagus, ne povus kreksi tie. Apud la promenvojo malantaŭ la urbo oni kultivas kelkajn legomojn subĉiele, inter aliaj terpomoj, brasikoj, rabarbo, rapoj, kaj ruĝaj riboberoj.

La preĝejo staras fieri sur la monteto superrigardanta la urbon, sed la sonorilaro sonas senharmonie. Dum la dua mondmilito la katedralo ĉe Coventry, Britio, suferis tre grandan damaĝon pro bombado. Iuj el la koloraj vitraj fenestroj estis savitaj, kaj poste ili transportiĝis al la malantaŭo de la altaro en Akureyri. Islando nun certigas, ke ili ne perdiĝas. La firmao Wippel & Co de Exeter, Britio, desegnis kaj faris la aliajn plu junajn fenestrojn.

Inter la muzeoj, unu estis montranta skulptaĵojn de Aðalhieður Eysteinsdóttir, kiujn ŝi konstruis el pecoj da malŝpara ligno. El tiaj simplaj rimedoj ŝi donis al ili tre esprimplenajn vizaĝojn.

Vendredo donis al ni longan skuantan bruan ŝancelantan vojaĝon laŭ malglataj vojoj tra la centro de la insulo survoje reen al la sudokcidenta angulo de la mapo. Ni haltis ĉe Hveravellir (Varma Fonta Kampo) kiu estas unu el la plej grandaj varmaj regionoj kaj sidas je 650 metroj super marnivelo. Ĝi estis ĉiam haltejo por tiuj vojaĝantaj inter la norda parto kaj Þingvellir.

Fumarolon, eble ĉi tiu, nomis du sciencistoj en 1752 Óskurhóll (Skrianta Amaso) pro la bruo, kiu ĝi elmetis, sed nun ĝi silentas. Neniu loĝis ĉi tie krom dum 20 jaroj  ĉ. 1760 kiam proskribito Eyvindar kaj lia edzino evitis la leĝon per loĝado en malgranda kaverno kaj natura fortikaĵo. Ankaŭ nuntempe ĉi tie troviĝas bonaj turistaj rimedoj, varma bano, tendarlokejo, ktp.

Vizitinte rapide Gullfoss ni daŭris al la plej grava loko en Islanda historio.

Komence la lokalaj ĉefoj regis siajn lokalajn popolojn sole. Sed en 930 ili konstatis, ke ili bezonis ian konvenon, ie kie ili povis respondi demandojn pri leĝo norme trans la tuta lando. Ili ekstarigis la parlamenton Alþing, post kiam ili decidis ke ili neniam havus reĝon. Ili elektis ebenaĵon, al kiu ĉiuj povas atingi iome facile, kaj tio iĝis Þingvellir aŭ la kampoj de la parlamento. Malgraŭ kompreneble ili ne sciis tiutempe, ĝi sidas inter du terplatoj, kie Eŭropo kaj Ameriko moviĝas unu for de la alia. La fendo inter la platoj tie estas larĝa je sep kilometroj, kaj enhavas la plej grandan lagon en Islando.

Sub la Amerika klifo kuŝas la Leĝroko, kie gravaj aferoj estis pridiskutataj. Nun flagstango montras la lokon.

Ĉar komence ili ne skribis ion, tipa skandinava oficisto, la Leĝparolanto, havis la taskon memori la leĝojn, kaj elparoli ilin, kiam oni diskutis pri ilin. Ĝi estis la plej grava posteno, kaj ĉiu servis dum tri jaroj kutime. Poste, post kiam komencis skribi la leĝojn, li iĝis la homo, kiu interpretis la leĝon, diris tion, al kio ĝi celas.

Dum la centjaroj diversaj preĝejoj estis konstruitaj ĉe Þingvellir, kaj unu el la interesaj funkcioj de ĝi rilatis al komerco. Necesis ke ili konsentis pri kiom longa estis unuo de longeco. Sur la muro de la preĝejo staris la ĉefmezurstango longa je dudek “ulnoj”. Unu ulno komenciĝas kiel la distanco inter la kuboto kaj la fingropintoj, kiu malsamas inter homoj. Do ili normigis ĝin per la stango ĉe Þingvellir-a preĝejo.

Malgraŭ ke la tero daŭre ŝanĝiĝis iuj aĵoj ne ŝanĝiĝis. La lingvo estas preskaŭ la sama kiel kiam Ari skribis ĝin. La ĉevaloj, ŝafoj, bovoj estas direktaj praidoj de la unuaj sur la insulo, kiujn la unuaj enloĝantoj manĝis por vivteni sin. Post kiam ili forhakis la arbarojn, la tero tre taŭgis por kultivado komence. Sed malrapide ĝi malpliboniĝis pro erozio kaj eluzado, ĝis nun kiam pli da arbaroj plantiĝas.

Dum la mezepokoj, ili komercis lanon, rosmarinajn dentegojn, ĝis 1700 kiam novaj ideoj devis esti trovataj, post kiam la Eŭropanoj eltrovis malpli multekostan eburon de elefantoj. Do ili komencis produkti ledon, teksaĵojn, kaj utili pli bonaj farmadaj metodoj.
Estante sur insulo, ili ĉiam kaptis fiŝojn, kaj malgraŭ ili komercis fiŝojn ekde 1300, ne ĝis 1600 fiŝkaptado iĝis ĝusta laboro, kaj fiŝisto povis vivteni sin per fiŝado.

Estis oftaj malsategoj en tia severa klimato, sed ili ĉiam tenis bonajn registrojn. Ili faris la unuan popolkontadon en la mondo je 1703 trovante 50.000 homojn sur la tuta lando, sed post 100 jaroj nur 47,000 troviĝis pro tri gravaj periodoj de nutraĵmanko, kiu okazis dum tiu jarcento.

Vesperon ni alvenis al la hotelo en Hveragerði, la centro de vitrodoma kultivado, kiu sidis super aktiva seisma regiono de varmaj lagetoj. Eĉ pli alte en la valoj ekzistas pli da varmaj fontoj.

Sabato kunportis kun si pli nebulon kaj pluveton saturantan la kutimajn subĉielajn artaĵojn. Ĉe alia loko estis artaj seĝoj. En la loka butikaro oni povas piediri trans terfendo kovrita de dika nigreta vitro, trans kiu oni rajtas rigardi en la profundan truon. La preĝejo desegnita de Jónindur Pálsson estas ankoraŭ unu peco de impona arkitekturo; la Islandanoj ĉie estas farinta siajn ĉirkaŭaĵojn aspekti bonajn aŭ interesajn.

Ni pasigis dimanĉon en Rejkjaviko, kiun mi estis vidinta antaŭe, kaj mi flugis for de la fascinanta loko je lundo kun bonaj memoroj pri lando de fortaj lertaj individuoj.


Andy Pepperdine

2013-12-03

Permesilo Krea Komunaĵo
Del tagoj en Islando, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.