Semajno en Rejkjaviko (de 2013-07-28 al 2013-08-01)


Permesilo Krea Komunaĵo
Semajno en Rejkjaviko, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Rejkjaviko

Post kiam mi ĉeestis ĉe la kongreso, mi havis kelkajn tagojn liberajn, antaŭ ol mi estis renkontonta grupon de Ramblers por promenferio. Mi uzis la tempon por esplori la vidindaĵojn en la urbo Rejkjaviko.

La nomo Rejkjaviko signifas en la islanda lingvo la fuman golfon, pro la multo da vaporelmetantaj varmfontoj en la regiono. La tero de la urbo Rejkjaviko laŭ la duoninsulo al la flughaveno ĉe Kevlavik staras super 6 aktivaj seismaj regionoj. La Islandanoj scias tion kaj utilas la tervarmon en formo de varma akvo por hejti siajn domojn. Post tiu servo la akvo iras tra tuboj sub la stratoj kaj trotuaroj por teni ilin liberaj de glacio vintre, do ne multo da varmo malŝpariĝas. Fakte 95% el la domoj trans la tuta insulo plivarmiĝas ĉi tiel. Por la cetera 5% la registaro pagas la diferencon inter la tervarma kaj elektra hejtmetodoj.

Unu el hejtuzinoj kiu provizoras Rejkjaviko kuŝas je piedirebla distanco de la urbcentro, kaj nomiĝas Perla, aŭ la perlo, sidanta sur malalta monteto. De tie oni havas bonan vidon trans la tuta urbo. Dum oni promenas ĉirkaŭ ĝi, oni rimarkas ke estas kelkaj malaltaj ĉampinjonformaj aĵoj kun blankaj ĉapeloj. Piedirante preter ili, oni sentas la varman aeron elirantan el ili.

Apud la enirejo, troviĝas la deviga skulpturo, ĉi tiu nomita Danco kaj farita de Þorbjörg Pálsdöttir je 1970. Mi scias tion, nur ĉar ŝildo fiksiĝas en tero apude. Sur la tegmento oni trovas inter aliaj teleskopon por turistoj lokitan sur vaporelfluejo. Pli da atestaĵo pri tio, kio okazas subpiede, montras la gejsero en la ĝardeno.

La konstruaĵo, kiu ŝajnas superregi la urbo de sia loko sur la centra monteto, estas Hallgrimskyrkja, la preĝejo de Hallgrim. Ĝi estas la plej granda preĝejo en Islando, eĉ pli granda ol la katedralo. Kiam mi unue alproksimiĝis al ĝi, la turo preskaŭ malaperis en la nebulon. Por la griza vetero taŭgas la statuo pri Leifur Eriksson, kiu fondis la unuajn Islandajn komunumojn en Gronlando, kaj laŭ la islanda historio estis la unua eŭropano, kiu metis piedon sur Norda Ameriko antaŭ la jaro 1000. Poste en la sunbrilo li estis portanta tro da vestoj.

Ene la preĝejo la spaco grandas, kiel katedralo, sed ne kiel katedralo helas kaj sentas aera pro la blanka betona konstruado kaj klaraj vitraj fenestroj. Ĝi estis desegnata je 1945, sed tiam oni donas la taskon por konstruado al familifirmao patro kaj filo. Ili finis ĝin je 1986.

Super la enirejo staras la fiera grandega orgeno kun pli da 5000 tuboj kompletigita je 1992 kaj novaj klavaroj en la navo je 1997. Ĝi sonis bonege kiam mi ĉeestis koncerton iun tagon, aŭ facile plenigante la spaco per sono aŭ flustrante delikate kiam ĉiuj notoj povis esti aŭditaj.

De la tursupro oni vidas trans la urbo la kolorajn tegmentojn de la domoj. De ene la horloĝo en la turo, oni povas rigardi la vitrajn bildojn tra la horloĝvizaĵojn.

Antaŭ ol mi eliris la preĝejon, multe pliboniĝis la vetero donanta al mi vidaĵon pri la tuto.

Apud la haveno troviĝas monumento dediĉita al tiuj maristoj, kiuj perdis siajn vivojn ĉirkaŭ la marbordoj. Malantaŭ ĝi oni povas vidi tabulojn, kiuj montras listojn pri la tuto da konataj ŝipruinoj trans la jardekoj kune kun la nombroj da homoj, kiuj pereis. Tio estas forta memorigilo kiel grava estas la mara por ili. Iliaj fiŝkaptistoj valoras siajn fiŝojn tiom, ke Islando batalis en la tiel nomita “moruaj militoj” inter 1958 kaj 1976 por forpeli la britajn ŝipojn, kiuj estis provantaj fiŝkapti en la fiŝriĉaj maraj ĉirkaŭ la insulo.

Tiutempe, ili havis nur unu marbordgardŝipo, la Oðinn (pr: Odin), kies kutimaj taskoj estis serĉado kaj savado inter la foraj fjordoj kaj vilaĝoj, sed devis iĝi militŝipo kun brokanta armilo kaj municio. Nuntempe ili havis pli da ŝipoj por defendi sin, kaj la Oðinn flotas en la haveno estante parto de la Vikin marista muzeo, kie oni povas ĉirkaŭrigardi la interno de ĝi, inklusive la kuirejo.

El multaj muzeoj en la urbo eble unu el la plej grava estas tiu, kiuj priskribas tiel, kiel la unuaj loĝantaj alvenis kaj vivtenis dum tiuj fruaj tagoj. Eksterne ĝi aspektis tute normala, sed la montraĵoj sidas subtere en la mallumo sub forte enfokusigitaj lampoj, kio malfaciligas fotadon. Tie oni povas lerni ke la unuaj Islandanoj alvenis je 871, ĉirkaŭ samtempe kun la erupcio de Hekla, kiu ni povas dati de polvo trovita en la Gronlanda glacio.

Alia domo, pri kiu ili fieras, estas Höfði (pr: Hofdi) kie la prezidentoj de Usono kaj la Soveta Unio (Reagan kaj Gorbaĉov) kunvenis je 1986. La domo estis konstruita por la franca ambasadoro je 1909 el partoj faritaj en Norvegio kaj portitaj al Islando por kunmeti. Nun ĝi apartenas al la urbregistaro, kiu uzas ĝin por eventoj.

Antaŭ ĝi staras unu el la multaj publikaj skulptaĵoj, kiun oni malkovras en la urbo; ili troviĝas ĉie, aldonante al la etoso de la loko, ekz. ŝipopoeto kiu estas ripozanta, knabo kaj knabino (nomita Piltur og Stúlka, je la unua Islanda romano fare de Jón Thoroddsen), donaco de Usonano por memori 50 jarojn de amikeco inter la du landoj, arkaĵo, abstraktaĵoj, ĉevaloj, la unua urbestro Skúli Magnusson. Ne ĉiuj estas en tiaj lokoj, kelkaj troviĝas en la artmuzeoj kaj iliaj ĝardenoj, ekz. heroo kaj geamantoj. Malalta konstruaĵo ĉe ĉirkaŭ du kilometroj orienten laŭ la marbordo tenas tiujn de Sigurjón Ólafsson, kie apud la pordo sidis ŝtona besto memoriganta min pri tiuj de la Aztekoj en Meksiko.

La nacia muzeo lokiĝas en tri domoj, unu ĉe Kjarvalsstaðir en unuetaĝa konstruaĵo, kie oni servas bonan lunĉon, alia la Ásmundarsafn ĉe artista studejo desegnita de la skulptisto mem, kaj la tria apud la haveno en ŝanĝita tenejo la Hafnarhuis, apud la maljuna dogandomo kiu havas kolorplenan mozaikon sur muro.

Apud Hallgrimskyrkja troviĝas muzeo dediĉita al la verkoj de Einar Jonsson. En ĝia ĝardeno staras kelkaj artaĵoj, por kiuj la desegnoj kaj modeloj el gipso aŭ bronzo oni povas vidi interne la iome stranga iomete antaǔsentiganta domo.

En la spaco inter Rejkjaviko kaj la antaŭurbo de Kópavogur oni eltrovas mondvaste popularan knabon kun delfeno. Mi vidis ĝin dum somero, do mi ne scias ĉu ĝi ankoraŭ ŝprucas akvon dum vintro. En Kópavogur oni metis skulptaĵojn sur trafikcirklojn, kaj konstruis interesa preĝejo kun memstaranta sonorilturo.

Eble la plej surprizanta estas la “Nigra Konuso”, malgranda konuso uzata por krei fendon tra granda roko, kiu troviĝas antaŭ la parlamentodomo trans la parko “Austurvöllur” (tr: la orienta kampo). Je Januaro 2012 la artisto Santiago Sierra rompis la rokon ĵus antaŭ la parlamentodomo kaj nomita sian verkon Monumento al Civila Malobeeco, rekonanta ke la popolo de Islando estis manifestacianta kontraŭ la registaro post la finanskolapso kaj devigis al ili ŝanĝi direkton.

La skribaĵo sur ĝi estis elprenita el klaŭzo 35 de la franca Deklaracio de la Rajtoj de Homo kaj Civitano de 1793. Oni eble povas traduki kiel:

“Kiam la registaro malobservas la rajtojn de la popolo, ribelo estas, por la popolo kaj por ĉiu parto de la popolo, la plej sankta rajto kaj la plej nemalhavebla devo. ”

Estas laŭdinde ke la roko ankoraŭ staras tiel proksime al la loko de povo.

Diri pri tiu memorigis min ke la parlamento en Islando, Alþingi (pr: Altingi), estas unu el la plej aĝa en la mondo, kaj unue ĝi kunvenis ĉe kampo Þingvellir (pr: Tingvelir) en la regiono inter la du terplatoj de Ameriko kaj Eŭropo, antaŭ ol ĝi transloĝiĝis en Rejkjavikon, kie ĝia daŭra hejmo estis konstruata je 1880.

Proksime al ĝi staras la urbodomo, staranta en la akvo de la centra lago, Tjörnin, kaj kie akvo provizas la temon ĉie.

Ankaŭ en la lago oni povas rigardi la arktajn ŝternojn (Sterna paradisaea) flugantajn ĉirkaŭ la fontano. La birdoj nestas dum la norda somero en la Arkto, kaj tipe pli ol 50 paroj faras tiel sur la insuloj en la lago.

La sekvintan semajnon mi vidis pli da lando, kiun mi priskribis kiel eble plej baldaŭ.


Andy Pepperdine

2013-11-20

Permesilo Krea Komunaĵo
Semajno en Rejkjaviko, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.