La 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko (de 2013-07-20 al 2013-07-27)


Permesilo Krea Komunaĵo
La 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Eble estis la 98-a UK, sed estis ankaŭ mia unua. Mi havis kompreneble antaŭideojn, sed okazis, ke kelkaj veris. La semajno pleniĝis per ekskursoj, amuzaĵoj, koncertoj, prelegoj, ktp. La organizado bonegis, kaj mi gratulis la lokajn esperantistojn je bonordigita kongreso. Kaj Rejkjaviko estis pli interesa ol tio, kion mi imagis.

La kongresejo estis la nova koncerthalo Harpa, kiu sidas ĉe la marbordo rigardanta la monteĝon Esja trans la golfo. Harpa malfermiĝis antaŭ du jaroj post seriozaj malfacilaĵoj pro la finanskolapso je 2008. La vitraj muroj estas du-nivelaj kun neregulaj formoj, kiuj donas al ĝi aperon de malfermeco, kaj ankaŭ subtenas la internon sufiĉe varma.

La ĉefhalo povas enteni 1800 homoj, kaj troviĝas pluraj aliaj pli malgrandaj ĉambroj. La UK uzis ĉiujn je iu fojo dum la semajno por okazigi prelegojn, koncertojn, teatraĵojn kaj ankaŭ la pli formalajn aŭ aferajn konvenojn.

La Esperanta flago flirtis fiere eksterne, kaj ornamis la internon. Ĉe la komenco, la ĉefhalo ne ŝajnis malplena, ĉar ĉeestis pli ol mil kongresanoj.

Inter la ĉefpunktoj por mi estis koncerto de Sara Su ludanta erojn de i.a. Glück, Mozart, kaj Pärt per violono farita por ŝi de loka Islandano, kiu ĉeestis inter la aŭskultantaro. Oni ne povis trovi eraron al la teatraĵo R.U.R de Karel Čapek enscenigita de ĉeka grupo pri imagita estonteco de robotoj kaj kial tio ne povus okazi.

La nacia vespero provizis al ni diversajn skeĉojn, muzikajn erojn, kaj montraĵojn pri ekzemple Islanda luktado. Kvankam la insulo subtenas nur tri cent mil enloĝantojn, ili klare havas multajn tre lertulojn inter si.

Je la lasta vespero sceniĝas la sennacia vespero, kiam esperantistoj de ĉiuj partoj de la mondo kantis, dancis, ktp. Inter ili troviĝas dek du aŭ dek tri jarojn aĝa knabo kiu ludis ĉe la piano bonege. Bedaŭrinde mi ne trafis la nomo. Fine kiam ĉiu la partoprenantoj estis sur la scenejo, li ludas tute sen preparado, kun violonisto, blusajn melodiojn.

Mi ankaŭ faris tri ekskursojn. La unua portis nin unue al Skálholt tre grava loko por la Islandanoj, kie la ĉefa preĝejo ĉe la episkopejo troviĝis dum 750 jaroj, antaŭ ol ĝi moviĝis al Rejkjaviko ĉirkaŭ 1800. Ankaŭ ĝi funkciis kiel politika centro kaj lernejo. La moderna preĝejo estas luma kaj kun interesaj pentraĵoj malantaŭ la altaro, kaj abstraktaj koloritaj fenestroj. Oni fosadas ĉe la loko por eltrovi pli pri tiel, kiel oni travivas dum pli fruaj tagoj.

La malpli granda konstruaĵo flanke kun gresa tegmento estas ekzemplo pri preĝejoj trans Islando. Vi rimarkas ke ĝi estas konstruita el ligno. Sed ne estas uzeblaj arbaroj en Islando pro historiaj kaŭzoj. Oni divenas ke, kiam la unuaj alvenintoj konstruis la unuajn domojn, ĉirkaŭ tridek elcentoj el la grundo kovriĝis de arbaro. Sed kiam ili komencis farmi, ili bezonis brulaĵoj por hejtado, sed pli grave, por fandi feron por fari iloj. Antaŭ ol cent jaroj pasis, la arbaroj estis ne plu. Dum la lastaj jaroj, la registaro estis subtenanta la kreadon de novaj arbaroj kie eblas.

La sekvanta halto okazis ĉe la bonkonata akvofalo Gullfoss, kiu falas malsupren trans du ŝtupoj je tridek metroj tute. Neniu nun scias certe kial ĝi estas nomita la ora (aŭ flava) akvofalo. Laŭ unu fabelo riĉa farmisto Gýgur ne deziris ke aliaj posedus lian oron, do li metis ĝin en keston kaj ĵetis ĝin en la akvofalon. Sed pli probable la nomo devenas de la ora koloro, kiun oni ofte trovas vespere dum la suno subiras.

Turistoj komencis veni al la falo ĉirkaŭ 1875, kaj la vojo estis tre malfacila kun riveraj transiroj kaj roka tereno. Apude, en Brattholt, knabino naskiĝis je 1871, kaj baldaŭ ŝi kaj ŝiaj fratinoj ofte gvidadis vizitantojn al la faloj. Ili konstruis la unuan vojeton malsupren al la faloj, kaj nun estas monumento al Sigríður Tómasdóttir.

La falo portas meze 109 kubajn metrojn da akvo ĉiun sekundon en la fendegon. Je kelkaj okazoj dum printempaj ekinundoj la fluo de akvo atingis pli ol 2,000 kubaj metroj ĉiun sekundon, kaj kelkfoje la rivero superfluis la fendegon.

Kvankam ĉi tiu falo ne produktas elektro, veras ke 98% de la elektro en la insulo devenas de akvofalaj instalaĵoj.

Tiam ni iris al la regiono Geyser, al la gejseroj. La granda gejsero ne plu funkcias, ne post kiam la seisma aktiviteco trankviliĝis. Oni atendas pli da tertremoj ktp. Anstataŭe oni spektas ĝian malgrandan fraton Strokkur, kiu ne estas tiel fidinda. La tereno estas plenigita per varmaj lagetoj de bolanta akvo, iganta la aeron malseka kaj varma.

Preskaŭ ĉie en Islando troviĝas publikaj statuoj kaj artaj verkoj. Ĉi tiu estas ĉe Geyser kaj montras la sporto Islanda luktado.

Nia fina halto je la ekskurso estis ĉe Þingvellir, la loko kie okazis la Islanda parlamento. Ĝi kuŝas sur ebenaĵo larĝa je sep kilometroj inter la du kontinentaj terplatoj. Ĉe la orienta flanko la Eŭropa plato komenciĝas dekstre en la bildo de la longega fendo. Inter ĉiuj aliaj fendoj ĝi ne aspektas rimarkinda. Sed la Amerika plato havas klifon (maldekstre en la bildo). La flagstango fore indikas la leĝrokon, la roko kie leĝojn oni diskutadis kaj decidadis. La nomo Þingvellir signifas la kampo de parlamento (þing, ting, thing).

Historie la parlamento en Islando komencis ĉ. 930, kiam grupo de ĉefoj decidis, ke la lando ne havus reĝon, sed la popolo mem definus la leĝojn. Ekde tiam ili konvenis ĉe Þingvellir ĝis 1800 kiam la parlamento translokiĝis al Rejkjaviko. Rimarkinde neniu policano videblas; fakte mi aŭdis, ke iu ajn Islandano eble eniri en la parlamentan debatadan ĉambron ajn iam. De tempo al tempo la insulo reĝiĝis de Danio aŭ Norvegio, sed la parlamento daŭris.

Ankoraŭ unu ekskurso, la tiel nomata Fajroringo, portis nin al lokoj, kie la tervarmo gravas aŭ estas uzata. Unue ni elbusiĝis inter kelkaj aliaj grupoj ĉe la tervarmuzino Hellisheiði, kiu provizas ambaŭ varman akvon kaj elektron al Rejkjaviko. Tio staras sur la flanko de la vulkano Hengill, kiu erupciis lastan fojon antaŭ 2000 jaroj. En la konstruaĵo estas montraĵo pri la aktuala seisma movo inter aliaj interesaĵoj. Ni vidis mallonga filmo pri uzino, la magmoĉambro sub ĝi, kiel la Islandanoj elprenas la energion, kaj kie alie en la mondo oni eble utilas similajn teknikojn. Klaris ke en Islando vivi super vulkano estas tolerebla risko, kiam onidire por apartamento je 100 kvadratmetroj freŝa akvo, hejtado per tervarmakvo, elektro kaj kloako kostas meze po € 65 ĉiu monato. Ankaŭ post kiam la akvo varmigis domojn, ĝi portiĝas en tuboj sub la stratoj kaj piedvojetoj por subteni ilin liberaj de glacio vintre. La unua fojo kiam oni uzis varmakvo por domhejtado estis antaŭ ĉirkaŭ 80 jaroj, kaj ĝis nun disvastiĝis al 95 elcentoj el tutaj domoj. La resto uzas elektron por hejtado kaj la registaro pagas la diferencon en la kosto.

Por produkti elektron ili boris truojn malsupren je ĉirkaŭ 3000 metroj preskaŭ ili atingis la magmon, ĝis tie, kie la temperaturo estas inter 350 kaj 400 C-gradoj. Do ili pumpas malvarman akvon tra la bortruoj por fari vaporon por la turbinoj. La supervarmigita akvo ankaŭ estas uzata por varmigi pli da malvarma akvo kiu sendiĝas al Rejkjaviko je pli malvarma 83 gradoj. La malvarma akvo en la regiono ne taŭgas trinki, ĉar ĝi enhavas tro da sulfuro, do ĝi donas la Rejkjavika varma akvo apartan parfumon.

Tiam ek al Hveragerði por rigardi la varmfontojn kaj manĝi lunĉon. Unu el la fontoj havas la nomon Mannsdrápshver (Mortiganta fonto), ĉar je 1906 vojaĝanto en dika nebulo enfalis. Kvankam liaj kunvojaĝantoj eltiris lin, li poste mortiĝis. La akvo en ĝi estas je 88 C-gradoj. La varma akvo estas uzata por hejtado de vitridomoj por kultivi tomatojn kaj aliajn fruktojn, eĉ bananojn. La Islandanoj fieras, ke la insulo produktas pli da bananoj ol iu ajn alia lando en Eŭropo.

La organizantoj ankaŭ aranĝis ekskurson al Gronlando je merkredo. Mi tro malfrue provis rezervi lokon ĉe la merkreda, sed anstataŭe je ĵaŭdo mi kaj tri aliaj de la kongreso kuniĝis anglan parolantan grupon flugante al Kulusuk. Sentis kiel movi malantaŭen tra tempo.

Post unu kaj duono horoj ni povis vidi de la aviadilo la marglacion dum ni alproksimiĝis la marbordon. La flughaveno konsistas el nur sola konstruaĵo kaj sola gruza kurejo. La Usonanoj konstruis ĝin dum la malvarma milito por starigi radaran instalaĵon. Ne estis transporto krom niaj piedoj, do ni ekiris al la vilaĝo laŭ la 3 kilometrojn longa vojo. Vegetaĵo raras, sed kelkaj floroj luktis por travivi, kiel ĉi tiuj arktikaj leporsonoriloj (Campanula uniflora). Baldaŭ ni vidis la vilaĝon fore.

Ni preterpasis tombejon, kie oni rimarkas, ke ne estas nomoj sur la kruĉoj. Historie antaŭ ol la misiistoj alvenis, la Inuitoj enterigis la korpojn sen signoj, aŭ metis ilin en la maron. Dum siaj vivoj ili akiris kelkajn nomojn, ĉio por malsama rezono. Ekzemple, ili eble iĝis bona ĉasisto aŭ kantisto, ktp. Sed la plej grava nomo estas la animnomo. Ili imagis, ke la animnomo pasus post morto al novnaskita infano. Sekve ili ne volis meti nomon sur kruĉo, ĉar tio eble fuŝi la transmeton al la nova animo.

Ili plejparte manĝas fokojn kaj aliajn marbestojn. En la centro de ĉi tiu bildo oni povas vidi kelkajn korpojn de fokoj en aŭ proksima al la maro. Tio subtenas ilin malvarmajn kaj konservas ilin. Sed ili ja manĝas aliajn nutraĵojn aĉetitajn de la sola butiko de kie oni povas akiri ĉion de lakto al vestoj al pafilo kaj municio. Pafiloj ne estas registritaj, kaj iu ajn pli ol dekdu jarojn aĝa rajtas aĉeti ilin, ĉar oni devas protekti sin de blankaj ursoj.

Ankaŭ en la vilaĝo troviĝas eta muzeo kie oni povas trovi kolekton de aĵoj uzataj de la Inuitoj por varmiĝi sin, ĉasi, ktp. Ĝi komenciĝis de unu el la enloĝantoj persone de siaj familiaj maljunaj vestoj, krudiloj, peltoj, ornamaĵoj, ktp. Ili uzas kaj reuzas ĉiojn, do nenio estas pli maljuna ol 100 jaroj aĝa.

Kompreneble ĉie estas ĉiam preĝejo. Ĉi tiu datas de 1920-oj. Apud la enirejo neĝemberizo (Plectrophenax nivalis) ĝojas manĝante la rizon disvastiĝintan post lastatempa edziĝa ceremonio.

La vilaĝanoj estis ne vidintaj ne-Inuitajn homojn ĝis 1886, kiam la unuaj misiistoj alvenis kaj trudis kristanecon sur ilin. La avo de la loka amuziganto kaj fabelrakontanto estis inter la unuaj, kiu renkontis la venintajn Danojn. Li kantis al ni du mallongajn kantojn ludante ia tambureton faritan el ursa intesto streĉita trans ligno enportita per la marfluoj. Oni frapas la instrumenton nur sur la rando, ĉar la centro estas tro delikata, streĉita tiel strikte.

Ĉar neniu arbo povas kreski sur Gronlando, ĉiu el la ligno, kiun la Inuito utilis, venis de la maro, plej ofte de Kanado trans la Arktiko kaj suden laŭ la marbordo. Li ankaŭ estas ia ĉefo al la Inuitoj. Pri lia patrino temas la sola skulpturo. Tiaj artefaritaĵoj kutime priskribi homojn, kiuj mortiĝis antaŭlonge; sed ne ĉi tie, ilia historio estas tro mallonga.

La fama Inuita kajako estas anstataŭiĝanta per la moderna motorboato, sed unu ekzemplo restas. Ĝi estas mirindaĵo de la ŝtonepoko. Oni ligis per tre longa leda fadeno al la kajako la derompeblan pinton de ligna harpuno. Oni ĵetis ĝi per ĵetbastono, kaj se oni maltrafus la celon, oni ne perdus la pinton. La harpuno mem flotas. Se oni bonŝance trafus la beston, la pinto rompis de la harpuno kaj restus en la besto, kiu tirus la kajakon, ĝis ĝi laciĝus sufiĉe por ke la ĉasisto akirus ĝin.

La nomo Kulusuk signifas la brustosto de birdo. La monto malantaŭe havas supran eĝon en la forno de tia osto. Kiam la ĉasistoj vojaĝas for de ilia hejma vilaĝo, ili stiras per la apero de bonkonataj montsuproj. Ili ne povas fidi al io alia, ĉar la neĝo kaj glacio ĉiam ŝanĝas; tiu, kiu estas maro hodiaŭ, eble estos glacio morgaŭ, la marbordo malaperos.

Malgraŭ la distanco inter Islando kaj Gronlando estas mallonga, ili sentas kiel du tute malsamaj mondoj. Pli frue dum la semajno, mi aŭskultis prelegon pri la Islanda provo ekstarigi kolonion sur Gronlando, sed post kelkaj cent jaroj nenio restis de ĝi. Ili lokiĝis en la sudokcidento kaj okcidento de la granda insulo. Multo tro malfacilis ĉe la oriento pro la tre malvarma maro kaj manko de pluvo dum la somero. Ili estis ŝafistoj kaj farmistoj.

Eirik la Ruĝa eltrovis la lando je 985 aŭ 986, kaj baldaŭ kelkaj cent homoj iris de Islando por ekloĝi tie. Maksimume eble inter 4,000 kaj 5,000 Islandodevintaj homoj, sed ili ĉiam dependas forte de Eŭropo por provizaĵoj kaj ligno. Ili komercis ĉefe eburon el rosmarojn, sed kiam pli malmultekostan eburon el Afrikaj elefantoj iĝis havebla, ili ne povis konkuri. Kontakto haltis je ĉirkaŭ 1400, kaj ĝis 1500 ĉiuj estis mortintaj. Ne klaras kial. Ĉu malamika kontakto kontraŭ la Inuitoj, ĉu malsano, ĉu tro multe da malbonaj rikoltoj pro malvarmo, neniu scias. La Inuitoj travivis pro la kajako; la Islandanoj provis la Eŭropan farmadan metodojn kaj ne sukcesis.

Unu bona ferio kaj vivpaŭzo.

Andy Pepperdine

2013-09-16

Permesilo Krea Komunaĵo
La 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.