Hazardaj pensoj en hajka maniero dum 2018


Permesilo Krea Komunaĵo
Hazardaj pensoj en hajka maniero, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andreo Peperdajno estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Rimarku ke kelkaj el la bildoj estas pri simila okazo kaj ne la vera, ĉar mi ne ĉiam portas mian foltilon.
Vi povas klaku sur bildo por vidi pli grandan version.


Mi promenis matene tra parko en nebuleto, kio instigis ĉi tion je 2018-01-12.
Rimarku ke mi deziras skribi "rostegitaj", sed tiu estas dusenca.
amentoj pendantaj de branĉeto
amento pendas
de roskovritaj tigoj
birdoj kantadas




En la botanika ĝardeno je 2018-01-18.
Kio estas Sarcoccca confusa esperante? Analoge al la angla, estus dolĉa bukso.
ruĝaj tigo de la kornuso blankaj floroj de la sarkokoko
kornusa ruĝo
sarkokoka aromo
ĝardeno vintre




Belegan vintran matenon je 2018-01-30
ombro de la branĉoj de arbo
sunlumo ĵetas
sub arbojn senfoliajn
ombrojn skeletajn




granda georga konstruaĵo
per nudaj branĉoj
makulas konstruaĵojn
la vintra lumo




Marŝante al la bazaro iun aĉan malhelan matenon je 2018-02-03

ĉie grizaĉas
etaj pluveroj trempas
elsuĉas varmon


Dum promeno al Widcombe trans Widcombe Down je 2018-02-11
minacanta ĉielo super urbo
urbo en valo
sub nigreca ĉielo
trafas la sunon




Iun tre malsekan matenon je 2018-02-13

la nuboj likas
gutoj dancas surtere
mevoj raŭkkriĉas


En valentina pluvo birdoj estas feliĉaj je 2018-02-14
ringoj de pluvo sur kanalsurfaco
ringoj sur akvo
ne ĝenas rubekolojn
daŭre kantantajn



Sed ankaŭ:


malplena parko
pro ringoj akvaj
for de malplena parko
ni malaperas




Fruaj signoj de printempo je 2018-02-20
krokusoj elkreskantaj tra greso
flave kaj blue
krokusoj kolerigas
la vintran greson




Pripensante la nuntempan etoson pri justo je 2018-02-20
statuo pri justo al supro de urbodomo ŝtona anĝelo grimpas ŝtupetaron
nuntempe ŝajnas
ke eĉ anĝelo devas
grimpi al justo




Ne kutima kovraĵo de neĝo je 2018-03-02
Ĝardeno kaj benko kovritaj de neĝo
blokitaj vojoj
sentrafika silento
ĉar blanko kovras




Tre frue matene je 2018-03-12

stratoj kvietas
pluvas milde printempe
strigo ululas


La printempa ekvinokto promesas kaj promesas, sed ĉu veras je 2018-03-21
Forte neĝas kontraŭ malhela fono
antaŭ tri tagoj
vintro regis per neĝo
nube sub nulo



Du narcisaj floroj inter folioj
hodiaŭ brilas
antaŭdiras printempon
pli ol dek gradoj



al ekvinokso
nek vintro nek printempo
mankas decido


Dum marŝado je 2018-03-23. Reĝo William la 3-a rompis sian klaviklon post kiam lia ĉevalo stumblis en talpotunelon, kaj poste mortis pro komplikaĵoj je 1702. Liaj katolikaj malamikoj tostis “la sinjoreton en nigra veluro”.
Kampo kun multaj talpomontetoj
el mola grundo
konstrui etajn montojn
okupis talpojn




Nun estas la sezono kiam ni ludas kun la horloĝoj je 2018-03-25

ĉu perdi horon
sopiratan someron
plibaldaŭigos?


Memoraĵoj de Northumberland (Nordumberlando? Nordumbrio?)
Ventan tagon en Alnmouth je 2018-03-31
Ekstera ŝakpecoj kaj flago en fortega vento
pro vento staras
ŝakpecoj pacience
kaj flago orte




Ĉe Dunstanburgh kastelo je 2018-03-31
Malproksimaj ruinoj de kastelo
kastelruinoj
fiere promontoron
ankoraŭ gardas




Sed sekvan tagon suno brilas (almenaŭ matene) je 2018-04-01
Suna tago, grupo marŝanta laǔ arbara vojeto
brilan matenon
ankoraũ ne printempe
arboj atendas




La rivero apud Anwick je 2018-04-02
Rivero preskaŭ preterfluanta siajn bordojn
multo da pluvo
rapidigas al maro
plenan riveron




Amuza averto al la lokaj bestoj je 2018-04-03
Pordo kaj malgranda pordeto kun skribaĵo: Melo nur pordeto kun skribaĵo: Melo nur
nur meloj rajtas!
tieaj sovaĝbestoj
povas ja legi




La vetero malpliboniĝas je 2018-04-04
Pajzaĝo preskaŭ kaŝita malantaŭ dika nebulo de pluvo
ĉion trempinte
neĝpluveroj pejzaĝon
nevidebligas




En la direkto de Bamburgh laŭ la plaĝo je 2018-04-05
Larĝa plaĝo kun tri homoj marŝantaj norden
maro foriĝis
kaj ni promenis vigle
sur firma sablo




Grimpinte la klifon dum la Brita Kongreso en Aberystwyth je 2018-04-15
Vido de la klifo al Aberystwyth
frue dimanĉon
maro sonas de sube
urbo silentas




Post longa vintro je 2018-04-20
Betulo en strato Detaloj pri betulaj amentoj
fine aperas
freŝaj verdaj burĝonoj
ĉe la betuloj




Printempo ĉe Stourhead je 2018-05-13
Suno malantaŭ brilaj ruĝaj aceraj folioj Bluaj hiacintoj inter la greso Vidaĵo trans trankvila lago
ruĝaj folioj
super blua tapiŝo
trankvila akvo




Humida tago en majo je 2018-05-29
Filadelfaj floroj Flavaj rozoj
parfumoj floraj
freŝ-tondita gazono
eku somero




Belega tago taŭgas agrablan promenon tra arbaroj je 2018-06-13
Filadelfaj floroj Okonnotoj
inter la arboj
voĉplenaj trogloditoj
rompas silenton




Agrabla tago kiam la solstico alproksimiĝas je 2018-06-17
Cotinus coggygria


arbusto fumas
sensunan somertagon
ankaŭ senventan




Varma tago apud la golfejo je 2018-06-22. En ĝardeno konvolvulo estas pesto, sed ĉe vojflanko...
Konvolvula floro kun abelo


abelamika
mezsomeraj trumpetoj
grimpas barilon




Post bela sunsubiro je 2018-08-13.
Luna arko inter arbaj siluetoj


arko de lumo
pendanta en krepusko
preter la arboj




Mi vekiĝis al milda sono ne aŭdita ekde kelkaj monatoj je 2018-08-16.
Akvaj gutoj sur malhelverdaj folioj
somero velkas
seka grundo englutas
malpezan pluvon




La unuan malvarmetan matenon en malfrua aŭgusto je 2018-08-24
Sambukaj nigraj fruktaj Simforikarpaj blankaj fruktaj
sambuko nigras
simforikarpo blankas
baldaŭ aŭtunos




Kia vetero! Kvankam gravito tiremas akvon malsupren, aliaj fortoj ankaŭ funkcias ĉe urbaj stratoj je 2018-08-26

pluvas kaj pluvas
radoj plaŭdas tra flakoj
plenigas ŝuojn


La suno rapidas en la direkto al la ekvatoro por transiri ĝin je la ekvinokso, kaj ĉe mi en la norda duonsfero je 2018-09-12

la nokto ŝtelas
preskaŭ kvar minutojn pli
da lumo tage


Post la unua malvarma nokto de la aŭtuno je 2018-08-13
Suno levas vaporo de la tegmento
el nokta roso
la suno sur tegmenton
vaporon levas


Rozberoj
el somerrozo
ruĝaĵoj evoluos
al posteuloj




Iun brilan matenon je 2018-10-01
Duonluno kontraŭ blua ĉielo apud arbo
sur blua lito
sunlumita duono
ĝuas la tagon




Vintro alproksimiĝas je 2018-10-07
Kvar brunaj cignidoj sur akvo
ne jam blankiĝas
ne sciantaj pri vintro
ĉi jaraj cignoj


Acero


pretaj por vintro
folioj perdis verdon
forlasis ruĝon




Fantaziaĵo je 2018-10-07
Ŝtona leono ken ora globo
ĉu vi aŭdacas
forpreni mian oran
globon for de mi?




Post la lasta ŝtormo je 2018-10-13
Rozpetaloj sur grundo Rozpetaloj sur grundo
vento kaj pluvo
petalojn kaj foliojn
disĵetas ĉien




Kie estis Midaso je 2018-10-21?
Arboj apud rivero kun oraj folioj
iom post iom
trankvile malrapide
arboj oriĝas





Malantaŭen al 2017.

Antaŭen al 2019.