Hazardaj pensoj en hajka maniero dum 2019


Permesilo Krea Komunaĵo
Hazardaj pensoj en hajka maniero, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andreo Peperdajno estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Rimarku ke kelkaj el la bildoj estas pri simila okazo kaj ne la vera, ĉar mi ne ĉiam portas mian foltilon.
Vi povas klaku sur bildo por vidi pli grandan version.


Ankoraŭ sensuna tago je 2019-01-14
Flavaj floroj apud ŝtona muro Flavaj floroj apud ŝtona muro Flavaj floroj apud ŝtona muro


ne eĉ grizeco
povas malkuraĝigi
la vintrajn florojn




Vintro alvenis serioze je 2019-02-01
Dika neĝo kovras la ĝardenon Neĝeroj falas trans lumaj radioj el stratlampo


frue matene
neĝeroj trans la lumo
ĉio silentas




Iu suna februara tago je 2019-02-23
Narcisoj frontas al la mallata suno Kulturitaj sovaĝaj narcisoj en ĝardenbedo


printempo portas
en februara suno
flavajn trumpetojn




En la milda Londona pluvo je 2019-03-04
Laŭ vojeto apud la rivero Tamizo Videofotilo ligita al muro


modernan vivon
ĉie iu rigardas
mankas kaŝejo




Printempo inter pli malvarmaj tagoj je 2019-03-09
Floroj de Prunus spinosa Floroj de bulboj inter greso Novaj ruĝaj folioj


suno eltiras
bluajn kaj blankajn florojn
novajn foliojn




Frua printempo estis hodiaŭ matenon je 2019-03-12
Floroj de Prunus spinosa Floroj de bulboj inter greso Novaj ruĝaj folioj


oni demandas
ĉu pro aŭ malgraŭ pluvo
arboj burĝonas?




Ĉe la Brita Muzeo je 2019-03-25
Retaj ombroj sur ŝtona muro


el supra reto
varmeta vesperlumo
skizas la ombrojn




Iun belan brilan varman Aprilan tagon je 2019-04-20
Bluaj floroj de Pentaglottis sempervirens Flavaj floroj de Primula vulgaris


koloroj formoj
printempaj freŝaj puraj
folioj floroj



Blankaj floroj de Fritillaria meleagris Pendantaj omenoj de Betula pendula Novaj floroj kaj folioj de Fagus sylvatica ‘Cuprea’










Trista evento post mirinda montraĵo je 2019-04-24
Vojeto kovrita per ruĝeta folioj


petaloj falas
vojeton ruĝetigas
spektaklo velkas




Somero provas sekvi printempo sed la temperaturo nun ne kunlaboras je 2019-05-02
Hiacintoj inter greso Laburnaj pendantaj floroj Novaj ruĝaj folioj sur Kotino Solano pendant de super muroj


evoluanta
sezono de koloroj
nun nin ĝojigas




Agrable promenante en la botanika ĝardeno je 2019-05-14
Sunlumo brilas tra koloraj folioj


frusomersuno
brilante tra folioj
koloras ĉion





Malantaŭen al 2018.