Hazardaj pensoj en hajka maniero


Permesilo Krea Komunaĵo
Hazardaj pensoj en hajka maniero, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andreo Peperdajno estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Rimarku ke kelkaj el la bildoj estas pri simila okazo kaj ne la vera, ĉar mi ne ĉiam portas mian foltilon.
Vi povas klaku sur bildo por vidi pli grandan version.


Inter miaj fruaj provoj je 2012-06-14
Abelo sur kardo
odoroj pendas
en trankvila aero
imagon vekas




Dum 2012 la Olimpaj ludoj okazis en Londono, do post kiam releaco revenis je 2012-08-13

kurantoj kuris
bruaj festoj finiĝis
reen laboron


Sentante malpezkore post longa malvarma periodo je 2013-04-15
Saliko apud la rivero
foliontaĵoj
ŝvelas sur ĉiuj arboj
printempo venas




Piedirante laŭ la vojeto apud la kanalo je 2013-04-20
Vido al kanalo
la trogloditoj
tra matena nebulo
kantas ĝojege

tempo ja movas
ĉiun hajkon falintan
en pasintecon



Dum promeneto mi ekpensis (ne diru al mi; mi scias ke tio estas ĉiam danĝera okupaĵo), kaj post kiam ajn mi ekhavas ideon, ĝi iĝas defio.

ĉiuj kvin sensoj
menciitaj subtile
en unu hajko

Dum mi sentis tro memfide post promeneto tra arbaro plena de hiacintoj je 2013-05-04
Hiacintoj en arbaro
dolĉan vesperon
bluaj sonoriletoj
parfumas vente




La temperaturo grimpis kaj grimpis je 2013-07-15
Monta lago de super
senventaj tagoj
ŝvit-saturitaj vestoj
pene pensado




Mi pasigis tempon dum la somero ĉe UK kongreso en Islando, do post alvenoal Rejkjaviko je 2013-07-21
Kongresejo en Rejkjaviko
apud la maro
aŭdaca kongresejo
paŭtas malhele




Norda mateno en Islando donis al mi penso je 2013-07-23
Islanda stratsceno
suno malaltas
ĵetante longajn ombrojn
klare kaj akre




La novaĵoj havis solan unu eron post la nasko de nova princo al dukino Kembriĝo je 2013-07-23

sola novaĵo
ĉie kie serĉite
ĉu li nomiĝis?


Post kaj dum la jarfinaj ŝtormoj kaj inundoj la veteraĉo estis tiel neplaĉa je 2014-01-07

sidante hejme
ignorante la ŝtormon
verkante hajkojn

Sed mi skribis nur unu el ili tiam, do post kritiko kaj un pikita konscienco je 2014-01-12

mi pardonpetas
per poetpermesilo
estis la sola


Ni vizitis la novan centron ĉe Ŝtonhenĝo antaŭ ol oni devos aĉeti bileton por ĝusta horo je 2014-01-12
Islanda stratsceno
larĝa ĉielo
bluoj, flavoj, ruĝetoj
post sunsubiro



Kaj post perfekta tago por rigardi la monumenton je 2014-01-12
Islanda stratsceno
klare malvarme
senvente kaj silente
longe noktiĝas




Senventan matenon inter ŝtormoj en mallumo antaŭ sunleviĝo je 2014-02-03

antaŭ la suno [frue mallume]
rubekolo mallaŭte
rompas silenton


Londonan vintran tagon en pluvo marŝante al mia sekvonta kunveno je 2014-02-05

homoj sur strato
atendas semaforon
ĉiu mem sola

apudpiede
ĉiam plilarĝiĝante
cirkloj sur akvo


Dum promeno matene je malfrua februaro je 2014-02-26
Galantoj kj krokusoj sub arbo
blankaj galantoj
sub senfoliaj arboj
en pala suno




Veturante hejmen Post kunveno en Kardifo kun aliaj esperantuloj trans la ponto trans la rivero Severn je 2014-04-15

fantomaj arboj
kontraŭ nigreca fono
sub cirkla luno


Post refreŝiganta peza pluvo je 2014-05-24
gutoj de pluvo sur petaloj de blanka rozo
pendigas kapon
petaloj surgutitaj
ĉe blanka rozo




Post malstreĉanta semajnfino la aũtunaj folioj ekfalas, sed ja ne pro la semajnfino, je 2014-10-27

verdo flaviĝas
tavole grundon kovras
malseke flaras


Marŝante hejmen post prelego ĉe la universitato pri Rembrandt mi renkontas la unuan nebulan nokton de la venonta vintro je 2014-10-29

stratlampo ĵetas
nebuletan konuson
tra nigra nokto


Vespere je 2015-02-09
suno brilas sur konstruaĵon ĉe fino de longa strato
malalta suno
sur helajn ŝtonajn murojn
en vintra urbo




Malvarman Junian matenon survoje piede al la urbo je 2015-06-01

sub pala suno
polverojn en okulojn
ĵetas ekblovoj


Post mateno dum kiu ne ĉesis pluvi je 2015-08-24

milde karesa
daŭre falanta pluvo
trempanta ĉion


Dum fortega venta ŝtormo je 2016-03-09

ĉapoj perditaj
ombreloj detruitaj
vojoj blokitaj

arbbranĉoj fajfas
tegmentardezoj klakas
anguloj hurlas


Tri tagoj dum promando inter la Ŝropŝira montetoj je 2016-06-11/13
arbusto kaj deklivo pretere
verda deklivo
varman ŝvitan matenon
alaŭdoj kantas




greso kaj floroj
florriĉaj paŝtoj
kaŝite inter kverkoj
silvioj kantas




kampoj
freŝpluvodoro
gutoj sur trifolioj
dum merloj kantas




Vizito al Londono iun grizan Oktobran tagon antaŭ la premioj pri homaj rajtoj de Liberty je 2016-10-26

en polva vento
serĉas mape turistoj
gratantaj kapojn

laŭ griza stratoj
kirliĝantaj folioj
mallaŭte grincas


La angla somero je 2017-06-04

grandaj pluveroj
batas sur la kapuĉon
akvan tamburon


Belegan someran matenon je 2017-08-13

brilbluan fonon
postflugaj kondensaĵoj
interkrucigas


La hipokaŝtanoj nun falas de la arbo kaj resaltas sur la trotuaron je 2017-09-04

falinta ingo
krevas montras brunaĵon
kvazaŭ lakitan


Normalan aŭtunan tagon je 2017-09-24

polvaj ventetoj
laŭtere blovas flustre
sekajn foliojn


Antaŭ la teatro je 2017-09-28

kontraŭ ĉielo
krepuska duonluna
arb-siluetoj


Sur la kanalo je 2017-10-05
amentoj pendantaj de branĉeto
anaso naĝas
prua ondo kurbigas
akvan spegulon




Rigardinte la diligentulojn en la ĝardeno je 2017-10-17

travivi vintron
enteriginte nuksojn
sciuroj pretas


Tuj post sunleviĝo matene je 2017-10-17

suno briligas
orajn kverkajn foliojn
froste malvarme


Post senstela nokto, kiam pluvo batis la fenestron brue je 2017-11-27

post ŝtorma nokto
paruoj pepetadas
puraj enspiroj


Dum fruvespera lumo farbas ĉion ora en la kanjonecaj urbaj vojoj ĉe frostiga punkto je 2017-12-11

amare blovas
sunon spegulas glacoj
en urbaj stratoj


Mi promenis matene tra parko en nebuleto, kio instigis ĉi tion je 2018-01-12.
Rimarku ke mi deziras skribi "rostegitaj", sed tiu estas dusenca.
amentoj pendantaj de branĉeto
amento pendas
de roskovritaj tigoj
birdoj kantadas




En la botanika ĝardeno je 2018-01-18.
Kio estas Sarcoccca confusa esperante? Analoge al la angla, estus dolĉa bukso.
ruĝaj tigo de la kornuso blankaj floroj de la sarkokoko
kornusa ruĝo
sarkokoka aromo
ĝardeno vintre




Belegan vintran matenon je 2018-01-30
ombro de la branĉoj de arbo
sunlumo ĵetas
sub arbojn senfoliajn
ombrojn skeletajn




granda georga konstruaĵo
per nudaj branĉoj
makulas konstruaĵojn
la vintra lumo




Marŝante al la bazaro iun aĉan malhelan matenon je 2018-02-03

ĉie grizaĉas
etaj pluveroj trempas
elsuĉas varmon


Dum promeno al Widcombe trans Widcombe Down je 2018-02-11
minacanta ĉielo super urbo
urbo en valo
sub nigreca ĉielo
trafas la sunon




Iun tre malsekan matenon je 2018-02-13

la nuboj likas
gutoj dancas surtere
mevoj raŭkkriĉas


En valentina pluvo birdoj estas feliĉaj je 2018-02-14
ringoj de pluvo sur kanalsurfaco
ringoj sur akvo
ne ĝenas rubekolojn
daŭre kantantajn



Sed ankaŭ:


malplena parko
pro ringoj akvaj
for de malplena parko
ni malaperas




Fruaj signoj de printempo je 2018-02-20
krokusoj elkreskantaj tra greso
flave kaj blue
krokusoj kolerigas
la vintran greson




Pripensante la nuntempan etoson pri justo je 2018-02-20
statuo pri justo al supro de urbodomo ŝtona anĝelo grimpas ŝtupetaron
nuntempe ŝajnas
ke eĉ anĝelo devas
grimpi al justo




Ne kutima kovraĵo de neĝo je 2018-03-02
Ĝardeno kaj benko kovritaj de neĝo
blokitaj vojoj
sentrafika silento
ĉar blanko kovras




Tre frue matene je 2018-03-12

stratoj kvietas
pluvas milde printempe
strigo ululas


La printempa ekvinokto promesas kaj promesas, sed ĉu veras je 2018-03-21
Forte neĝas kontraŭ malhela fono
antaŭ tri tagoj
vintro regis per neĝo
nube sub nulo



Du narcisaj floroj inter folioj
hodiaŭ brilas
antaŭdiras printempon
pli ol dek gradoj



al ekvinokso
nek vintro nek printempo
mankas decido


Dum marŝado je 2018-03-23. Reĝo William la 3-a rompis sian klaviklon post kiam lia ĉevalo stumblis en talpotunelon, kaj poste mortis pro komplikaĵoj je 1702. Liaj katolikaj malamikoj tostis “la sinjoreton en nigra veluro”.
Kampo kun multaj talpomontetoj
el mola grundo
konstrui etajn montojn
okupis talpojn




Nun estas la sezono kiam ni ludas kun la horloĝoj je 2018-03-25

ĉu perdi horon
sopiratan someron
plibaldaŭigos?


Memoraĵoj de Northumberland (Nordumberlando? Nordumbrio?)
Ventan tagon en Alnmouth je 2018-03-31
Ekstera ŝakpecoj kaj flago en fortega vento
pro vento staras
ŝakpecoj pacience
kaj flago orte




Ĉe Dunstanburgh kastelo je 2018-03-31
Malproksimaj ruinoj de kastelo
kastelruinoj
fiere promontoron
ankoraŭ gardas




Sed sekvan tagon suno brilas (almenaŭ matene) je 2018-04-01
Suna tago, grupo marŝanta laǔ arbara vojeto
brilan matenon
ankoraũ ne printempe
arboj atendas




La rivero apud Anwick je 2018-04-02
Rivero preskaŭ preterfluanta siajn bordojn
multo da pluvo
rapidigas al maro
plenan riveron




Amuza averto al la lokaj bestoj je 2018-04-03
Pordo kaj malgranda pordeto kun skribaĵo: Melo nur pordeto kun skribaĵo: Melo nur
nur meloj rajtas!
tieaj sovaĝbestoj
povas ja legi




La vetero malpliboniĝas je 2018-04-04
Pajzaĝo preskaŭ kaŝita malantaŭ dika nebulo de pluvo
ĉion trempinte
neĝpluveroj pejzaĝon
nevidebligas




En la direkto de Bamburgh laŭ la plaĝo je 2018-04-05
Larĝa plaĝo kun tri homoj marŝantaj norden
maro foriĝis
kaj ni promenis vigle
sur firma sablo




Grimpinte la klifon dum la Brita Kongreso en Aberystwyth je 2018-04-15
Vido de la klifo al Aberystwyth
frue dimanĉon
maro sonas de sube
urbo silentas




Post longa vintro je 2018-04-20
Betulo en strato Detaloj pri betulaj amentoj
fine aperas
freŝaj verdaj burĝonoj
ĉe la betuloj




Printempo ĉe Stourhead je 2018-05-13
Suno malantaŭ brilaj ruĝaj aceraj folioj Bluaj hiacintoj inter la greso Vidaĵo trans trankvila lago
ruĝaj folioj
super blua tapiŝo
trankvila akvo




Humida tago en majo je 2018-05-29
Filadelfaj floroj Flavaj rozoj
parfumoj floraj
freŝ-tondita gazono
eku somero




Belega tago taŭgas agrablan promenon tra arbaroj je 2018-06-13
Filadelfaj floroj Okonnotoj
inter la arboj
voĉplenaj trogloditoj
rompas silenton




Agrabla tago kiam la solstico alproksimiĝas je 2018-06-17
Cotinus coggygria


arbusto fumas
sensunan somertagon
ankaŭ senventan




Varma tago apud la golfejo je 2018-06-22. En ĝardeno konvolvulo estas pesto, sed ĉe vojflanko...
Konvolvula floro kun abelo


abelamika
mezsomeraj trumpetoj
grimpas barilon




Post bela sunsubiro je 2018-08-13.
Luna arko inter arbaj siluetoj


arko de lumo
pendanta en krepusko
preter la arboj




Mi vekiĝis al milda sono ne aŭdita ekde kelkaj monatoj je 2018-08-16.
Akvaj gutoj sur malhelverdaj folioj
somero velkas
seka grundo englutas
malpezan pluvon




La unuan malvarmetan matenon en malfrua aŭgusto je 2018-08-24
Sambukaj nigraj fruktaj Simforikarpaj blankaj fruktaj
sambuko nigras
simforikarpo blankas
baldaŭ aŭtunos




Kia vetero! Kvankam gravito tiremas akvon malsupren, aliaj fortoj ankaŭ funkcias ĉe urbaj stratoj je 2018-08-26

pluvas kaj pluvas
radoj plaŭdas tra flakoj
plenigas ŝuojn


La suno rapidas en la direkto al la ekvatoro por transiri ĝin je la ekvinokso, kaj ĉe mi en la norda duonsfero je 2018-09-12

la nokto ŝtelas
preskaŭ kvar minutojn pli
da lumo tage


Post la unua malvarma nokto de la aŭtuno je 2018-08-13
Suno levas vaporo de la tegmento
el nokta roso
la suno sur tegmenton
vaporon levas


Rozberoj
el somerrozo
ruĝaĵoj evoluos
al posteuloj




Iun brilan matenon je 2018-10-01
Duonluno kontraŭ blua ĉielo apud arbo
sur blua lito
sunlumita duono
ĝuas la tagon




Vintro alproksimiĝas je 2018-10-07
Kvar brunaj cignidoj sur akvo
ne jam blankiĝas
ne sciantaj pri vintro
ĉi jaraj cignoj


Acero


pretaj por vintro
folioj perdis verdon
forlasis ruĝon




Fantaziaĵo je 2018-10-07
Ŝtona leono ken ora globo
ĉu vi aŭdacas
forpreni mian oran
globon for de mi?




Post la lasta ŝtormo je 2018-10-13
Rozpetaloj sur grundo Rozpetaloj sur grundo
vento kaj pluvo
petalojn kaj foliojn
disĵetas ĉien




Kie estis Midaso je 2018-10-21?
Arboj apud rivero kun oraj folioj
iom post iom
trankvile malrapide
arboj oriĝas




Ankoraŭ sensuna tago je 2019-01-14
Flavaj floroj apud ŝtona muro Flavaj floroj apud ŝtona muro Flavaj floroj apud ŝtona muro
ne eĉ grizeco
povas malkuraĝigi
la vintrajn florojn




Vintro alvenis serioze je 2019-02-01
Dika neĝo kovras la ĝardenon Neĝeroj falas trans lumaj radioj el stratlampo
frue matene
neĝeroj trans la lumo
ĉio silentas