La Nordo de Anglio (de 2018-03-29 al 2018-04-07)


Permesilo Krea Komunaĵo
La Nordo de Anglio, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Mi pasigis kelkajn tagojn en la norda parto de Anglio dum tempo, kiu devus esti frua printempo, sed mi lasos al vi decidi ĉu printempo alvenis aŭ ne.

Estas longa vojo inter mia hejmo kaj mia celo, do mi interrompis la veturadon en la historia urbo de York, kie iom da maljunaj muroj ankoraŭ staras. Oni povas grimpi sur la muron ĉe pluraj lokoj, ekzemple ĉe la pordego Monk Bar, unu el la enirejoj al la mezepoka urbo. La pordego konstruiĝis dum la 14-a jarcento, kune kun la muroj kaj la piedvojeto laŭ la supraj partoj. Ĝi estis parto de la defendoj, kaj se vi rigardus zorge la pintojn de la turoj, vi vidus ŝtonajn statuetojn montrantajn soldatojn ĵetontajn ŝtonajn pilkegojn sur invadantan armeon. Fakte estas du tiel nomitaj “murdotruoj” tra kiujn la ŝtonoj falis. Ankaŭ ankoraŭ ekzistas du mezepokaj necesejoj, sed nun ne uzitaj, kompreneble. Pli da historia informo (angle) troviĝas je tabulo fiksita sur la muro. De la muroj oni havas bonan vidon pri la katedralo.

Maljuna pordego Mallarĝa piedvojo Mallarĝa piedvojo Ŝildo Ĝenerala vido pri la ekstero de katedralo


York estas riĉa en historio. La nomo devenas de la vikinga Jorvik, sed la urbo estas multe pli maljuna. La romiano komprenis la gravecon de la loko kaj en 71 pK. starigis tre fortajn fortikaĵojn sur la bordoj de rivero Ouse (Uz), per kiu oni facile vojaĝis de la maro. Ili nomis ĝin Eboracum, kaj ĝin baldaŭ iĝis la ĉefurbo de vasta areo de bona ŝafa tereno, kaj lano estis la ĉefa produkto de la loko dum multaj jarcentoj.

Mi ne vizitis la internon de la katedralo ĉar estis Pasko, kaj mi ne volis ĝeni la preĝantaron. Sed krom tio estas pli vindindaĵoj, inkluzive tre stranga nomo de unu el la stratoj. La origino de Whip-ma-whop-ma-gate estas nekonata, sed eble rilatas al la fakto ke ĝi estas tre mallonga (je nur 35m), sed ne estas placo, do ĝi estas nek unu nek la alia. La sufikso “gate” travivis ekde la vikinga tempo, kaj estas ofte vidata trans norda Anglio.

Alia strato estas Shambles (ŝamblz) kiu akiris sian nomon de antikva vorto “shammels” signifanta bretoj. Dum la mezepoka tempo ĉi tie estas la loko, kien oni iris por aĉeti viandon. Ekstere de la buĉejoj troviĝis bretoj por la viando kaj, laŭ la mezo de la strato defluo por lasi la buĉistoj forlavi la sangon.

La rivero provizis facilan aliron por varoj kaj homoj, do dum la plej parto de sia historio la urbo prosperis kiel centro por komerco. Tamen la pontoj konstruiĝis nur post la komenco de la industria revolucio. Ekzemple la Ponton Lendal oni konstruis ĉar la urbo staras sur la norda bordo de la rivero, sed la fervojo iris sude, kaj la trafiko al la stacio postulis ion pli bonan ol antaŭe. Estas ankaŭ agrabla vojeto laŭ la riverbordo por marŝado aŭ biciklado.

Fronta pordo de katedralo Stratnomŝildo Mallarĝa mesepoka strato Ponto trans rivero Ponto super malgranda vojo apude rivero


Kiel montrilo al la graveco de la urbo historie, apude la katedralo oni vidas ŝildon kaj statuon, kiuj memorigas pri la romiana Konstantino. Oni proklamis lin imperiestro ĉe York dum 306 p.K. kaj per sia konvertado al kristanismo li establis la socian direkton en Eŭropo eĉ ĝis nun.

Aliloke en la urbo troviĝas ruinoj de domo de la 12-a jarcento konstruitaj en la stilo normanda. La apuda ŝildo klarigas ke ĝi estas farita el “freestone”, angla termino kiu signifas ke la ŝtono facile ĉizeblas en iu ajn direkto, ĝi ne havas vejnon aŭ tavolojn. Ornamaj detaloj kaj la ŝtonverko fiksis la daton al ĉirkaŭ 1180.

Ŝildo sur muro pri Konstantino Statuo pri Konstantino sidanta Ŝtonaj ruinoj apogataj de pli modernaĵo Ora skribaĵo sur nigra fono


Alia menciinda loko Coffee Yard (Kafokorto) staras laŭ tre mallarĝa pasejo ĉe la enirejo de kiu oni vidas tiel nomitan “Printers’ Devil” (Diablo de Presisto) — rigardu la brilan ruĝan figuron maldekstre de la pasejo. Ĉi tie oni presis la unuan ĵurnalon por la urbo, kaj la “diabloj” estis junuloj, kiu devis porti la varmegajn metalajn tiparojn. La kafejoj origine estis kluboj por babilado, kaj altiris kelkajn aŭtorojn kaj aliajn verkistojn, do la ĉeesto de presisto helpis ilin tie.

En la korto troviĝas tre maljuna priorejo, sed ĝi ĉesis esti tiel dum la regno de Henriko la 8-a, kaj nun ĝi iĝis muzeo pri la mezepoka kaj tudora tempoj (t.e. 16-a jarcento). Inter la ekspociziajo vidiĝas recepto por inko. Ĝi verkiĝis en maljuna angla lingvo kun ne kutima literumado, sed mi proksimume tradukos:

Kiel fari Tudoran Inkon.
Prenu kvar botelojn de bona vino — ruĝa aŭ blanka — kaj unu funto [ĉ. 454 g.] da kverkaj gajloj — iomete kontuzitaj, kiujn oni devas meti en la vinon kaj permesi stari dum 12 tagoj. KIRLU ĈIUN TAGON. Je tago 13, filtru tra linaĵo kaj varmigu. Aldonu 4 uncojn (ĉ. 4 x 30g) de araba gumo, klara kaj brila el bonaj arboj. Kirlu per bastono. Aldonu romianan vitriolon (sulfuro). Kirlu kunen kaj atendu kombini.

Plurajn maljunajn konstruaĵojn oni ankoraŭ uzas, ekzemple kiel butikoj, aŭ loĝejoj.

Enirejo al mallarĝa pasejo Pendanta papero kun skribaĵo Maljuna konstruaĵo kun videblaj nigraj lignaj traboj


Mia sekva haltejo estas ĉe Alnmouth en Northumberland (Nordumbria?), kie mi restis unu semajnon. Veturinte tien mi loĝis en la privata hotelo Nether Grange kiu konstruiĝis unue kiel grenejo. Tamen post fortega ŝtormo en 1806 la rivero prenis alian vojon al la maro kaj la haveno neuzebliĝis, do kio estis prospera komerca urbo tuj iĝis malgranda marborda vilaĝo. Loka komercisto aĉetis la grenejon kaj konvertis ĝin al loĝejo. Ekstere ni trovis ŝaktabulon, sed kiel vi povas vidi per la flago, la vento blovis forte, kaj oni devis demandi al si, ĉu 1806 ŝtormo ankoraŭ okazas. Tamen ne pluvis la unuan tagon, kiam ni ekiris piede laŭ la marbordo norden en malvarma forta vento de la oriento el la maro, kiu daŭre brue pistis la rokojn, kie iufoje oni rimarkis ke ĝi kreis rokan arkon. Plue ni preterpasis izolitan domon konstruitan je ĉirkaŭ 1880 por la lokanoj de la apudaj vilaĝoj por ŝanĝi vestojn antaŭ ol bani en la maro. Nun ĝi estas privata loĝejo. Eĉ poste la fantomaj ruinoj de kastelo Dunstanburgh ekaperis el la nebuleto. La blanka en la bildo ne estas neĝo sed ŝaŭmo el la ventvipita maro. Almenaŭ mi ne opiniis ke Neptuno estis lavanta siajn vestojn.

Granda griza ŝtona konstruaĵo Granda ŝaktabulo kaj pecoj Bolanta maro sub roka arko Malproksima sola domo vidata tra nebuleto Neklara vidaĵo pri kastelo


La sekvan tagon ni malrapide grimpis apude rivereto Carey Burn al la bordo de neĝo inter la montetaro Cheviots ĉe la landlimo kun Skotlando. Kvankam la vetero komenciĝis iom bone, ĝi baldaŭ trompis nin (eble ĉar estis la unua de aprilo?) dum ni iris el la arbaro al malfermita erikejo, kie oni zorgas ĉasbirdojn, ekzemple perdriko kaj lagopo. Ĉar torfo kovras la tutan terenon, homo devas provizi gruzon por iliaj maĉostomakoj. Onidire estis bonaj vidaĵoj de la promeno, sed domaĝe la daŭre malpliboniĝanta vetero malhelpis nin vidi ilin.

Rivereto Neĝkovrita montetpinto Rigardante en valon Skatolo por gruzo


Lundon ni ekiris kaj baldaŭ venis al la rivero Aln, kiun ni sekvis ĝis ni vidis la kastelon Alnwick. Ni transiris la riveron per ponto kun pompa ornama leono sed ne eniris la kastelon pro manko de tempo. Domaĝe ĉar ĝi nun estas fama pro ke ĝi reprezentis Hogwarts en la filmoj pri Harry Potter.

Post tiam la vetero iĝis eĉ pli malbona kaj la fotilo restis en la sekeco de mia poŝo, dum la pluvo daŭris senĉese dum tuta posttagmezo kaj la temperaturo malaltiĝis. Promeno tra parko Hulne, kiu ŝajne enhavas kelkajn cervojn, sed ni vidis neniun el ili. Eble ili sciis pli bone ol pasigi tempon sub sorbiganta pluvo kaj trovis ŝirmon ie.

Rivero Silueto de kastelo Ŝtona leono


Antaŭ la sekva mateno ĉesis pluvi, kaj bonŝance la vetero plimildiĝis por nia libertago, kiam ni ne promenis en grupoj, sed povis fari kion ni ŝatis. Mi decidis viziti tri diversajn lokojn, pri kiuj mi sciis nenion, kaj ĉar mi estis membro de la Nacia Fondaĵo, mi povis eniri ilin senpage. La unua Cherryburn estis la humila domo de fama naturesploranto Thomas Bewick (1753 - 1828), kiu donis sian nomon al la cigno de Bewick Cygnus columbiana bewickii. Ankaŭ li pioniris la zorgeman ĉizadon de lignaj blokoj per kiu li presis tre detalajn bildojn pri bestoj, iujn el ili li vidis nur en remburita formo sendita el tre malproksimaj partoj de la mondo, ekzemple la ornitorinko el Aŭstralio. Sed lia fama pleje devenis de liaj libroj pri la birdoj de Britio kun bonegaj ilustraĵoj. Bedaŭrinde en la domo ne estis sufiĉa lumo por fotado. Ekstere la ĝardeno (malgranda laŭ la tiamaj normoj) ankoraŭ estis en vintro. Apude tra pordeto kun amuza skribaĵo la meloj povas aliri malgrandan naturrezervejon.

Malgranda biendomo Ligna pordo


Poste mi veturis al Wallington granda biendomo staranta en 40 hektaroj de ĝardenoj kaj ĉirkaŭita de pli ol 5000 hektaroj de arbaroj. Ĝi estas unu el la plej grandaj bienoj en la lando, kiun la Nacia Fondaĵo estras. La salono montris la lukson, en kiu la posedantoj iam loĝis. Kiam la nuna domo konstruiĝis, la domo ĉirkaŭis malgrandan korton. Sed poste oni kovris la korton kaj konvertis ĝin al tre luma atrio, sur la muroj de kiu troviĝas kelkaj pentraĵoj montrantaj scenojn de la loka historio ekde la romianoj regis la lokon, eĉ kvankam ĝi kuŝas norde al la muro de Hadrian, kiu ofte homoj imagas esti la limo de la imperio. Fakte ĉe sia pinto la romianoj regis ĝis la skotlandaj malaltaj landoj. Ekstere la ĝardeno inkluzivas parton ĉirkaŭitan de muroj, kie ŝajnas ke la narcisoj antaŭiris tiujn ekster la bieno je tri semajnoj.

Granda biendomo Luksa salono Luma atrio Eksmoda pentraĵo Gazono lageto en vintro Narcisoj kaj vojeto


Mi ŝatus pasigi pli da tempo tie, kaj devos reiri iam, sed tiam mi preferis viziti pli interesan domon Cragside, impresa de la antaŭo, kaj okulfrapa de la malantaŭo. La bone konata inĝeniero kaj komercisto Lord William Armstrong (1810 - 1900) konstruigis ĝin el nenio sur tereno, kiun li aĉetis je ĉirkaŭ 1863 kiam li feriis ĉe la apuda urbo Rothbury. Li loĝis ne malproksime apud Newcastle kaj origine intencis fari ĝin feridomo, sed malrapide li movis pli da sia vivo al Cragside dum la fervojoj faciligis aliron al Newcastle de Londono. Nun ĝi estas muzeo dediĉita al Armstrong kaj liaj ideoj. Sur la muro en la kuirejo staras severa averto: “Ĉiuj ne okupataj per devo en la kuirejoj, ne rajtas amasiĝi en ili je manĝotempo, aŭ je iu ajn horo, ne necese, aŭ konversacii ne necese en ili je iu ajn horo.”

Li ankaŭ evoluigis siajn inventaĵojn ĉe si, kaj uzis ilin kiel modeloj por montri al aĉetontoj. Ekzemple li konstruis lifton en la domo por ke la servantoj povis porti karbojn kaj akvon al la pli altaj etaĝoj. La hidraŭlika mekanismo ankoraŭ ekzistas kaj funkcias per akvo portita al la domo laŭ tuboj de la lago.

Granda biendomo Granda biendomo Eksmoda kuirejo Flaveca papera avizo Horizonta mekanismo


Li sekvis la modon por vitraloj kiel ornamaĵoj kaj komencis kolekti diversajn artaĵojn. Ĉi tiun bronzan statuon pri sklavino faris la skulptisto John Bell kiel diraĵo kontraŭ la sklavkomerco, kaj Armstrong aĉetis ĝin kaj metis ĝin apud la ĉefŝtuparo, kie laŭscie ĝi restis ekde tiam. Ĉe la supro de la domo li konstruis galerion, kiu origine estis intencita kiel salono en 1873. Ĉi tiu ĉambro estas la unua ĉambro en la unua domo, kiun oni uzis elektron por lumo je 1878. Nur post kiam li konstruigis aldonaĵon al la domo iĝis ĝi galerio. Aliloke li eksperimentis en sia studejo, kiu nun enhavas kolekton pri sia studo pri elektro. Inter la objektoj pendas ekzemplero de lia provo trovi la vojojn, kiujn elektro uzas tra diversaj substancoj. En la plej granda ĉambro en la domo troviĝas ne tre praktika kaj malbela kameno, skulptita tuj antaŭ la vizito je 1884 de la princo kaj princino de Kimrio, kiuj restis tie tri tagojn.

Koloritaj fenestroj pri virinoj Bronza nigra statuo pri knabino Galerio kun artaĵoj Vitrino enhavanta sciencajn objektojn Blanka filikeca desegno Blanka skulptita marmora kameno


De la domo, oni povas vidi la ponton trans malgranda rivereto, ankoraŭ unu aĵon Armstrong konstruis kiel modela ekzemplo. Tamen la ĝardeno estis ankaŭ konstruiĝis el sovaĝa deklivo de kaj Armstrong kaj lia edzino. Li havas avantaĝon dungi bonegan ĉefĝardeniston Henry Hudson, kiu helpis lin trovi plantojn taŭgajn al la kondiĉoj. Mi ne havis multon da tempo, sed dum mia mallonga vizito, mi hazarde venis al stranga skulptita falinta trunko. Ene en la limoj de la bieno troviĝas ankaŭ lageto, kiu nun provizis akvon por la domo. Apud la superfluo oni povas vidi la Arkimedan ŝraŭbon. La nuna estas nova ekipaĵo, kiu, oni esperas, ŝparos monon por la bieno. Armstrong estis majstro pri la inĝenierado de akvo. Li uzis ĝin turni turbinon por sia elektro por lumo kaj eksperimentoj. En malgranda muzeo tie oni trovas priskribon pri lia “hidraŭlika gruo” kaj ĝia lerta ŝoforo. Li konstruis gruon movitan per akvo, kaj “Jack”, fakte Jack Thorburn, ŝatis fanfaroni pri sia ebleco.

“Lia ‘festa akto’ konsistis el levi kartonon da sukero al la pinto de la brako je granda rapido, kaj poste lasi ĝin fali egale rapide. Kiam ĝi alproksimiĝis al la grundo, li iompostiome malplirapidigis kaj haltigis ĝin zorgeme antaŭ ol ĝi tuŝis la kajon. Li ankaŭ svingis ĝin laŭ larĝa arko, daŭrante levi kaj mallevi ĝin je granda rapideco dum li faris tiel.”

Pro manko de tempo mi ne povis vidi multon de la ampleksa bieno kun ĝiaj lagoj kaj arbaroj. Duontago ne sufiĉas por ĉi tiu fascina vidindaĵo, eĉ tuta tago eble ne estas. Mi sentas ke mi devos reiri iam.

Piedponto en la ĝardeno Vizaĝo skulptita en falinta trunko Falanta akvo kaj ŝraŭbo apude Aviso priskribanta Jack Lago inter arboj


Eĉ se ni pensis ke la vetero estis malbona lundon, klariĝis baldaŭ ke estis multe malbona merkredon. Eĉ tiel ni ekiris esperante ke pliboniĝus. Vane. La promeso pri bonaj vidoj trans la montetoj estis ne plenumita. La tuta tago aspektis ĉi tiel. Dum ni marŝis malsupren trans kampo al la urbeto Rothbury ni restis sur piede malfacile en fortega flankvento. Kafo en kafejo neniam sentis pli bone.

Nebula pluva neĝa vido


Sed kia kontrasto ĵaŭdon! Perfekta promenadvetero. Malforta venteto kaj brila suno en sennuba ĉielo bonvenigis nin dum ni elbusiĝis ĉe malgranda vilaĝo High Newton antaŭ nia promeno norden laŭ la marbordo. Ni preterpasis kelkajn malgrandajn grupojn de domoj antaŭ ol ni piediris sur firma sablo al la vilaĝo de Beadnell (Bidnel). Ĉi tie estadis kalkobakujoj, ĉar kaj karbo kaj kalko troveblis apude, por produktado de kaŭstika kalko, kiun oni transportis al ĉiuj partoj de Britio. Nun la lokaj fiŝkaptistoj uzas ilin por teni iliajn omarkaptilojn. Tamen ni ne prokrastis. En la malgranda preĝejo dediĉita al Sankta Ebba, troviĝas vitralo pri ŝi (dekstre) kaj Sankta Oswald.

Larĝa rivero enfluante maron Domoj apud sablo Firma sabla larĝa plaĝo Interno de preĝejo Du vitraloj


Ĉe la sekva urbeto Seahouses ni haltis por tre afable lunĉo sur benko rigardante trans la haveno la molanasojn. Post lunĉo ni piediris pli proksime al la birdoj. La virbirdoj estas blankaj kaj nigraj, sed la inaj estas brunaj kaj pli aŭdacaj. Tuj eksterborde troviĝas insuloj Farne, kie loĝas daŭra kolonio de ili.

Malproksima vido de molanasoj Molanasoj en haveno Molanasoj en haveno Lumturo sur malproksima insulo


Tiam ni marŝis plue al nia celurbo Bamburgh, populara turisturbo. Ekster de la hotelo tie flirtas la loka Nordumbria ruĝa kaj flava flago, je kiu ili tre fieras. Sed la ĉefa logaĵo devas esti la kastelo kiu ne estas kutima angla kastelo. Kvankam parto de ĝi ruiniĝis, en alia parto kelkaj privataj personoj loĝas en apartamentoj, kaj kune posedas la tutan. Tial ne eblas viziti la internon. Fakte ni alvenis tro malfrue vidi eĉ tuj preter la pordego, kie dum iuj horoj ili permesas vizitantojn.

Du flagoj ekster hotelo Granda kastelo Granda kastelo


Tamen vendredon estis la fino de la ferio en Northumberland, sed survoje hejmen mi rompis la vojaĝon ĉe la Yorkshire Sculpture Park (Jorkŝira Skulptaĵa Parko). Ĝi lokiĝis apud la urbo Wakefield, kaj konsistas el vasta areo kun gazonoj kaj lagoj estantaj parto de la bieno Bretton. Preter la eniro oni baldaŭ vidas la ornaman ĝardenon antaŭ ol la unuaj objektoj venas en vidon. Ĉi tiujn skulptis la kataluna artisto Joan Miró. Aliloke mi trovis pli regulan blokon el ŝtono formitan de la anglo Peter Randall-Page. Kiam mi ĉeestis, cirklo de bronzaj figuroj de la Ĉino Ai Weiwei pri la dek du signoj de la zodiako elstaris meze de unu el la gazonoj. Kiel vi eble rimarkas sur la etikedo, necesas memorigi homojn ne grimpi sur la statuojn, sed nur se ili komprenas la anglan. Tamen dua etikedo donis pli da informo pri la artisto. Bedaŭrinde ne ĉiuj artaĵoj havas tiajn.

Greso arboj lageto Du nigraj kurbaj ŝtonegoj Sola kurba ŝtonego Cirklo de bronzaj eroj Etikedo en al angla Informo pri Ai Weiwei


Promeninte plue en la ĉirkaŭanta arbaro, mi vidis aliajn erojn, kiel ekzemple ĉi tiu de Phyllida Barlow. Eble ŝajnas ke ili fariĝis el ŝtono, sed fakte ŝi faris ĉiujn el siaj artaĵoj el facile akiritaj materialoj. Poste mi trovis ĉi tiun strangan boaton de la imago de JocJonJosch kiu estas kunlaborantaĵo inter anglo, sviso kaj slovako. Rigardu zorge, la boato havas tri remilojn, kaj aspektas pli kiel korboboato ol kutima boato. La tegmento ŝirmas la boaton de pluvo, sed kontribuas al la strangeco de la artaĵo meze de la arbaro for de riveroj kaj lagoj.

Staras apud la vojeto bronza statuo pri moderna vivo de Thomas Price nomita Network (Reto) rilate al la poŝtelefono en ĝia mano. Apud ĝi la vojeto transiris la mallarĝan finon de lago, kie kelkaj birdoj naĝis, nestis, kaj alie faris tion, kion birdoj faras. Ĉar la parko situas en Jorkŝiro devas esti io de Henry Moore. Jorkŝiranoj tre fieras pri ilia fama kungraflandano. Tio estas nur unu el kelkaj en la parko, kaj nomiĝas “Kuŝanta figuro: Arka Kruro”, se tio signifus ion al vi.

Du ŝajn-ŝtonegoj Boato kun tri remiloj Statuo pri viro tenanta poŝtelefono Lago kaj kanoj bstraktaj bronzaj formoj


La bieno estas sufiĉa granda ke mi povis marŝi dum 30 minutoj al alia malgranda galerio ĉe la suda limo. Survoje mi preterpasis malnovan puton, kiu iam provizis akvon al la tuta bieno, ankaŭ kaj la lokanoj. Je 1675 la posedanto de la bieno Sir Thomas Wentworth mortis, kaj lia vidvino reedziniĝis je 1679. Ŝi modifis la puton al tio, kion ni vidas nun, kaj donacis ĝin al la senpaga uzo de la lokanoj. La kavo situas en deklivo de ŝtonminejo, el kiu la ŝtonoj por la biendomo Bretton Hall miniĝis. Estis agrabla promeno tra la arbaro al la galerio Longside, kiu laŭ mi estas tro malgranda kaj ne interesa. Ĝi okupas nur unu finon de industria konstruaĵo. Mi pasigis malpli da tempo reiri al la enirejo, ĉar mi prenis pli direktan vojeton.

Pordego kun akvo fluanta sube Malproksima vido al biendomo Arboj ktp Industria konstruaĵo


Mi tranoktis en Wakefield, kaj la sekvan tagon, la vetero ne taŭgis pli da vizitadoj, do mi veturis rekte hejmen.

Andy Pepperdine

2018-06-06

Permesilo Krea Komunaĵo
La Nordo de Anglio, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.