Ferio en Peruo (de 2011-10-07 al 2011-10-24)


Permesilo Krea Komunaĵo
Ferio en Peruo, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.

Dum kelkaj jaroj mi havis neseriozan intereson pri la malnovaj civilizacioj en Peruo, kiam la hispanaj alvenis kaj detruis la strukturojn, helpita per interna milito, kiu ĵus ekkomencis. Ili havis neniun skribaĵon, neniun monon, neniujn utilajn bestojn, neniun radon; kaj tamen dum ĉirkaŭ 100 jaroj ekde 1430 al la alveno de Pizarro je 1531, ili streĉis ilian influon de norda de Quito en nuntempa Ekvadoro al suda de Santiago en tio, kio estas nun Ĉilio, etendo de pli ol 4,000 km. Ilia centro estis en la tielnomita Sankta Valo en estanta Peru en la altaj Andoj. La aŭtuno de 2011 donas al mi la okazon por vidi la terenon kaj lerni pri la inĝenierado farita, kaj kompreni ĝian etendon, inkluziva kompreneble vizito al Machu Picchu.

Fru-matena flugo de Heathrow implikis ke mi pasigus vendredan nokton en hotelo, kaj ĉe la flughaveno, 6 el la nia grupo trovis unu la alian antaŭ enaviadiliĝi por la mallonga flugo al Parizo, kie ni rapidis al la trans-Atlantika flugo, sed ni tiam atendis sur la aviadilo dum duono horo. La 12-hora flugo al Lima estis rutina, kaj la grupo renkontis nian gvidanton, Efreim. Du aliaj alvenis al la hotelo aparte, kaj la grupo da ok, plus gvidanto, kuniĝis kune por nia unua vespermanĝo. (Mi estas post la fotilo). Tiel vi povas vidi, estis sep virinoj, mi, kaj la gvidanto.

Je la sekvanta tago, dimanĉo, ni vidis partojn de la urbego de buson. Lima estas dividita en 24 sendependajn "urbetojn". Nia hotelo estas en Miraflores, kaj ni ankaŭ vidis partojn de San Isidro kaj Lima, vidante la hispanan kolonian restaĵon kaj preĝejojn kaj la katedralon (ekzemple). Ĉe la Nacia Muzeo, la lokala gvidanto (kies nomon mi ne rimarkis) donis al ni mallongan historion pri Peruo tiel multe kiel oni scias. La montraĵoj estas bone ordigitaj, kaj domaĝe ke mi jam suferis iomete de tempoŝanĝo kaj ne absorbis ĉio. Estas iuj ekzemploj de ŝtonskulptaĵoj, kaj priskribaĵo pri la Inka Imperio, Tawantinsuyu, kiel federacio da kvar regionoj, metita en kompara tempolinio.

La vorto Inka signifis la reganto de la tuta imperio, kaj la hispanoj aludis al la Inka Imperio. La popolo nomiĝis sin Keĉuoj, kaj parolis la keĉuan lingvon, dialektojn kaj derivaĵojn.

En unu el la placoj en Lima estas peco da popola arto, pliboniĝo super la grafito en la plejparto da lokoj.

Lima sidas sur la klifsupro ĉe la marbordo, kie estas unu el la bonkonataj parkoj, nomata la "Am-Parko". La ĉefskulptaĵo (El Beso = la kiso) sekvas la temon, kaj estis farata de la ĉefartisto en Peruo, Victor Delfin. De la parko oni povas vidi marponton, sur kiu estas manĝejo, servante tre freŝon marmanĝaĵon. Multon da kraboj ni vidis dum ni piediris tien por tagmezmanĝo.

Preskaŭ ĉio en Lima estas nun postkolonia, sed estas iuj pli fruaj restaĵoj, kiel la Huaca Pucllana, farita da kotbrikoj kaj eble de la Lima kulturo antaŭ 1500 jaroj.

Lundo trovis nin en aviadilo denove, je ĉi tiu fojo al Kusko frue matene, sed post mallonga vizito al la ĉefplaco, ni iris per buso al Urubamba, kiu estas pli malalta , por alkutimiĝi pli facile, kaj kie ni spertis nian unuan promenon en la Sankta Valo. La hotelo, Eco Andina, situas ĵus ekster la urbo.

Je la sekvanta tago Efreim montras al ni sian urbeton, Yucay, kie li plenkreskis. La keĉua estas lia matrolingvo, kaj li devis lerni la hispana ĉe lernejo por instruiĝi pri aliaj temoj, ĉiujn da kiuj oni instruas hispane. La promeno enhavis vojeton inter tenantaj muroj. La nivelo de la kampoj estas ĉe la supro de la muro, kaj ĉi tiuj muroj ankoraŭ staras post centjaroj, ĉar la forfluaĝo estas tiel bona ke la akvo ne amasas post la muro. Iuokaze ni ĉesi por prelegeto pri kiel oni uzas iun planton, ekzemple kiel tinkturo, medicino, sapo, aŭ ŝampuo. La Inkoj sciis kiel efike utili ĉiujn kiuj kreskas tie.

Klare ili tre lertis pri kontroli akvon. Ĉi tie estas intenca kaskado por malpligrandigi la plaŭdado kaj erozio kiam akvo falas sur pli malaltan supraĵon. Ĉi tie estas sufiĉa spaco por permesi rekoneblajn kampojn da kultivaĵoj.

Poste ni veturis al Pisac (aŭ Pisaq). La keĉua lingvo neniam estis skribata antaŭ ol la hispanoj alvenis, kaj eĉ nun la literumo ne estas konsentata - la literoj c, k kaj q ofte verŝajnas interŝanĝeblaj, kvankam eble sekvas la lokan dialekton aŭ elparolado. Ni manĝis ekstere en malgranda placo kun propra civita ornamaĵo. Oni konsideras ke la formo maldekstre kun truo estas bona aŭguro kaj oni povas vidi ĝin en multo da aspektoj kaj lokoj. Kobajoj, lokala bongustaĵo, vivas loke, manĝante specon de herbo kultivatan speciale por ilin.

Post lunĉo promeno inter la terasoj de Pisac enkondukis nin al pli tipa vojetoj kaj topografio de la Sankta Valo. La ruinoj ekdonis al ni senton pri la grando kaj speco de konstruado. En unu loko estis pli gravaj konstruaĵoj, kiujn oni induktis per la zogo prenita kiam la murŝtonoj formiĝis, kiel ĉi tiu ekzemplo de angulo en kiu oni povas vidi ŝtonojn kiuj skulptiĝis por sekvi la angulo en L-formo. Ĉi tiu montras la alto de la terasoj.

Merkredon komencis vizito al bazaro en Urubamba, kie oni povus aĉeti ĉio ajn. Zomante al la ruĝaj ŝaloj sur la viroj malantaŭe, oni vidas ke ili havas striojn da desegnoj teksata en ili. Ĉiu familio registros sian historion en sekvo da memorigaj desegnoj, ĉar la lokalaj lingvoj ne havas skribitan formon. Tioj strioj estas registro. Ĉi tie ili estas en ŝaloj, aliaj grupoj uzas zonojn.

Tiam ni veturis alte al Ĉinĉero kaj preter al ĉirkaŭ 3,800 metroj super marnivelo, kie de Raqchi ni havas bonan vidaĵon en la valon malsupren. Ankaŭ de tie ni povis vidi la proponitan lokon por nova flughaveno por anstataŭi tion ĉe Kusko, kiun oni ne povas pligrandigi plu. Unu el la malfacilaĵoj en la estanta estas la alteco. Kiam turistoj alvenas tie, kaj restas en Kusko, povas esti tro alte por facila alkutimiĝo. La nova estas eĉ pli alta, sed estas multe pli proksima al Urubamba, kiu, estante ĉe ĉirkaŭ 2,800 metroj, estas normale multe pli facile por novaj alvenuloj. Ĝi estas pli proksima al la centro de la Sankta Valo, kien la plejparto de turistoj celas ĉiaokaze.

Ankaŭ en la foto oni povas vidi iujn eŭkaliptojn. Tiujn arbojn oni enkondikis al Peruo antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj. Ili kreskas rapide kaj rekte. Ili povas provizi bonan konstruadan lignon, ankaŭ lignon brulotan. La indiĝena qeuña (kajunja) arbo ne povas provizi brulaĵon en tia kvanto, nek ĝi taŭgas por kolonoj en konstruaĵoj. Do oni pripensis ke la eŭkaliptoj estas grandan benon, kaj la lokaj popoloj kompreneble utilas ilin multe, ĉar ili troviĝas en multo da lokoj. Tamen ili ankaŭ forigas tuton da akvo el la tero kaj povas malsatigi aliajn plantojn. Ankaŭ la oleaj folioj ne putras en la fremda lando. Tial la registaro nun malhelpas iun novan kultivadon, petante ke oni plantus qeuña anstataŭe. Nenecese dirota, tio estas ne populara leĝo, kvankam komprenata.

Dum ni piediris malsupren cele al Urubamba denove, ni faris deturnon por aŭdi pri naturaj tinktoroj uzataj por kolori fadenon. La ĉefa estas koĉenilo, kaj miksinte kun aliaj aĵoj (ekz. citronsuko) diversajn nuancojn de ruĝo oni povas fari. Oni asertas 20 diversajn nuancojn. Aliaj koloroj, bluoj, flavoj, kaj verdoj estas faritaj da diversaj plantoj en la regiono. Nekolorita, la lano de alpako troviĝas en blanka, nigra, kaj ĉiuj brunaj inter.

Poste estis ankoraŭ unu ekzemplo de bona Inka inĝenieraĵo. Estas multo ĉirkaŭe, kaj ankoraŭ staras eĉ post tertremoj, kiuj okazas ofte en al regiono. La vojoj estas bontenataj, kaj ofte riparataj post peza uzo. Se vi dubus pri la seisma agado, pripensu pri tioj vertikalaj roktavoloj. Ne tuto da akvofluejoj estas maljunaj, junaj estas da konkreto, kaj memoriganta de la levadoj sur la insulo Madeira.

La veninta tago trovis nin ĉe Ollantaytambo. Unu el la plej imponaj trajtoj estas la maljuna manĝaĵkonservejo, La muroj havas multon da malfermataj truoj, sed oni kredas ke tio estas primitiva malvarmiĝmetodo. Okazas ke estas preskaŭ ĉiam vento de okcidento blovante malvarme de super la Pacifiko ĉe tiu loko kaj la kirliĝantaj aerfluoj tenus la enhavaĵojn sekajn kaj malvarmetajn. Ankoraŭ ekzemplo de la Inkoj ke ili sciis tion, kion ili faris.

Ŝtonskulpti estis ilia specialaĵo. Ili eĉ skulptis alkovojn el de la vera roko de la montoj. Aŭ angulajn pecojn, eble por anguloj de konstruaĵoj. Sed kiel ili faris tion estas ĝis nun mistero. La nuraj metaloj, kiujn ili havis, estis oro, arĝento, kupro kaj stano, kaj tioj ne estas sufiĉe duraj por elĉizi la malmolan granito, 7 en la Moh-a skalo laŭ nia gvidanto. Klare ankaŭ osto kaj ligno ne sufiĉe dura. Se vi havus iujn ajn ideojn, ne diru al mi - paroli al la arkeologoj.

Je la posttagmezo, du el ni komencis la promenon laŭ la Inka vojo kun nia gvidanto Jaime. La Perua registaro plistriktigis la regularon, kiu kontrolas tiun, kiu povas uzi la vojo, kaj kiel. Ĉiun gaston devus kunesti ne malpli ol du portistoj. Ĉiu portisto estas permesata porti ne pli ol 20kg plus 5kg da siaj propraĵoj. Ĉe la komenco kaj iuloke apud la vojo, estas kontrolstacioj por certigi ke la pezlimoj ne estis rompata.

Baldaŭ ni povis vidi la monto nomata Veronique, aŭ Sanktaj Larmoj. La fabelo estas ke la fina Inko, kiam li retiris de la hispanoj, supreniris al supro de la 5,800 metroj alta pinto por rigardi Kusko je unu fina fojo. Tio estas probable malvera, ĉar, mi poste malkovris, la pinton oni ne povas vidi de Kusko. Nur la vere plej altaj pintoj havas neĝo tiel proksime al la ekvatoro, kaj la altaj pintoj estas en montĉeno, kiun oni ne povas vidi de la plejparto da la Sankta Valo.

La Inkoj studis la noktĉielon serioze. Laŭ la amplekso de la Lakta Vojo, pli videbla en la suda duonsfero ol la norda, estas kelkaj nigraj makuloj, kiuj, ni nun scias, kaŭziĝas per kovranta polvo. Sed al la Inkoj ili gravis, kaj ili donis al ili nomojn de bestoj, ekz kondoro, pumo, serpento. Ili ĵetis tiojn sur la amplekson de la Sankta Valo, kaj inventis urbojn apud la rivero rilatata al tiuj bestoj en la sama ordo kiel laŭ la Lakta Vojo. Ili eĉ kreis ilin en similaj formoj. Ĉi tie estas unu el ili, la serpento, kiun oni povas vidi en la malalta parto de la bildo.

La unua tendejo estis ĉe Llactopata. Ni (aŭ pli bone la portistoj) starigis tendojn por ke ĉiu dormus, por ke ni manĝus, por ke la kuiristo farus bongustantojn supojn kaj manĝojn, kaj eĉ necesejo.

Vendredo signifis alsupro de ĉirkaŭ 2,800 al 3,800 metroj alte, konstante sed ne krute. Okaze estas bildo montrante la altecan profilon de la vojo, kaj ni irus hodiaŭ de ĉirkaŭ la 5km signo al ĵus antaŭ la plej alta loko. Pli malfrue ni povis vidi ĝin, la Pasejo de la Morta Virino (Warmiwañusca). La piedirado estis laŭ bonsubtenata vojetoj, ĝis ni starigis la tendojn ĉe Llulluchupampa.

Je la sekvanta mateno, ni havis pli bonan vidaĵon de kial la pasejo havas sian strangan nomon. Estas ne pro iu malfeliĉa sorto, kiun virino suferis, sed simple pro ĝia aspekto kun la kapo maldekstre kaj la brusto dekstre. Ni prenis nur mallongan paŭzon ĉe la supro je 4,200 metroj (rigardante malantaŭen la vojon laŭ kiu ni venis) antaŭ daŭri en la sekvantan valon kaj supreniri denove al malalta pasejo je ĉirkaŭ 3,900 metroj. La etoso estis de valo iomete pli malseka kun akvofalo donante al ĝi akvo. Pli nebuletis kaj nubis. Kiam ni alproksimis la pasejo, ni trovis maljunan Inkan gardistostacio havante bonan vidaĵon de la vojeto sube.

En la sekvantan valon kaj la vegetaĵaro iĝis pli verda. Sed la vojeto ondis, tra natura truo en la roko, ĝis ni renkontis la kutimajn lamojn ĉe la fina tendejo ĉe Phuyupatamarca.

Tagiĝo je dimanĉo permesis nin vidi la nubojn kuŝante en la valo kien ni iros, sed mi devis rapide preni la okazojn por fotoj dum la nebuloj kirliĝis ĉirkaŭ ni. Ni faris mallonga ceremonio por danki la portistojn kaj provizi ilin kun aldonaĵoj per loterio kiun nia gvidanto aranĝis. Eĉ tiam unu el ili forportis sian ŝarĝon suevoje al la hotelo kie ni restos je venonta nokto en Aguas Calientes.

Dum ni malsupreniris en la ĝangalon, iĝis rimarkinde pli malseke kaj pli varme. Papilioj abundis, iuj tre grandaj (ĝis 20cm larĝe laŭ la libroj) de speco nomiĝis Morpho. Estas multo en tiu genro, kaj tiu, kiun ni vidis, estis granda kun iriza diafana blua kaj flava koloro - tre impona kaj altiranta, sed fluganta tro rapide por fotiĝi. Ni manĝis frue ĉe Wiñay Wayna. Tiu ruino ne estis malkovrata ĝis 1956 per arkeologo, kiu ĉasis dungito, kiu, li kredis, pigris, kiam li stumblis je ĝi en la ĝangalo. Nun oni klarigis ĝin, sed vi povas vidi en la malantaŭo la arbojn, kiuj povis facile kovri tion aŭ aliajn ruinojn. Ĝi konsistis el la kutima alta kvalito de ŝtonaĵo kaj havis domina vido de la valo.

Ni ne scias la nomo, kiun la Inkoj donus al tiu loko. La estanta nomo signifas "ĉiam juna", pro la orkideoj kun tio nomo kiuj kreskas en la distrikto. La fabelo estas ke estis paro simila al Romeo kaj Juliet de kontraŭbatalantaj triboj, kiuj forkuris kaj dronis en rivero kiam ili troviĝis de la ĉasantaj armeoj. Kie ilia korpoj kuŝis, tiu orkideo, kune kun alia kiu kreskas en asocio kun ĝi, troviĝis abunde. La nomo doniĝis por memori la amantojn.

Finfine ni ekhavis nian unuan vidaĵo de la ruinoj konata per la nomo Machu Picchu (kiu signifas "maljuna monto"). La vojo, kiun vi povas vidi serpentante supren la deklivo, estas la vojo laŭ kiu la turistoj veturas per buso inter Machu Picchu kaj Aguas Calientes dum la tuto tago. La foto estis farata de Inti Punku (la Suno Pordego). Ni ankaŭ rigardis bone la krutecon de la flankoj de la valo, tra kiu la rivero fluas. Je la vespero ni renkontis denove la reston de nia grupo, kaj manĝis bonegan vespermanĝon ĉe la Indio Feliz, unu el la du plej bonaj dum la tuto ferio.

Je lundo la du el ni kiu piediris la Inkan vojon, iris frue al Machu Picchu por gvidata rondpromeno antaŭ la turisthordoj alvenis. La loko estas pli granda ol tiu, kiun mi antaŭimagis, kaj ĝi estas interesplena preskaŭ ĉie. La Inkoj skulptis la monton mem, kaj enkorpigis ĝin en siajn konstruĵojn. Iliaj muroj diversis de simplaj malsekaj ŝtonaj konstruadoj al precizaj skulptitaj fortaj muroj en gravaj lokoj. Kie la tegmentoj de la dormĉambroj devis esti fiksata al la gabloj, ili faris ŝtonringoj. Ili formigis la rokon por enfluegi la akvon. Eĉ iuj el la ŝtuparoj estis farata enloke.

Iuj aĵoj estas ornamaj, kiel ĉi tiu ŝtono formita por imiti la ĉiellinio malantaŭ ĝi.

Oni provis rekonstrui la dometojn por montri tiel, kiel ili eble aperis kun tegmentoj da greso subtenita per mallongaj lignaj stangoj.

Vojeto kondukas onin for la ĉefloko al la "Inka Ponto". La inĝenierado de la vojeto estas miriganta en ambaŭ la alteco de la ŝtonaĵo subtenanta ĝin, ankaŭ la malfacilo de kiel oni povis meti la fundamenton sur tiel kruta klifo. Preter la ponto la vojeto pasas laŭ la verda linio trans la krutaĵflanko. La ponto mem etendas trans malfacila parto de la vojeto kaj la meza sekcio havas lignajn ŝtipojn trans la breĉo. La publikon ne permesas iri sur la ponton, nek la vojeton preter ĝi!

La urbo Aguas Calientes estas malgranda turistkaptilo. Onidire ĝi estas la plej multekosta loko loĝi en Peruo, ĉar la sola maniero eniri kaj eliri estas per trajno. Ne estas iu vojo, kaj la rivero ne estas navigebla. Ĉar la vojo al la stacidomo estas tra la bazaro, mi pensas ke la urbo estas kiel muzeo kun "Eliru tra la donacobutiko" por ĝia moto. Sed la manĝejoj estas unurange. Ĝi havas agrabla malgranda placo meze. La busoj, kiuj portas la turistojn supren kaj reen al Machu Picchu, faras daŭrantan transportbendo. Unu el la akvornamaĵoj estas plena da fiŝoj. Poste ni eliris per trajno kaj buseto al Kusko.

Je la sekvanta mateno ni vizitis Saqsaywaman, kiu aperas kiel terasaro por sidigi grandulojn dum ili rigardas ludojn en la spaco inter du malgrandaj montetoj, unu el kiuj enhavis ŝtonminejo por konstrui la alian. La skalo estas monumenta. Unu takso atingas 200 tunoj je iuj ŝtonoj. Eĉ tiel, oni faris la angulojn eksterordinare zorgeme. Survoje ree al Kusko, la grandeco de la urbo da 500,000 loĝantoj iĝis klare, kiel ĝi etendiĝas trans la natura pelvo kaj supren sur la montetojn.

Posttagmeze ni lernis kiel distingi la diversajn specojn de alpaka kaj akrila fadeno ĉe fabriko specialiĝante pri teksi alpakan lanon. Kaj poste fore denove por mallonga promeno preter la Luntemplo, nun restarigota aŭ konservigota. La Inkoj tenis sian imperion kune per utili kvar ĉefajn vojon, ĉi tiu estas la plej malgranda, irante orienten en la amazonan ĝangalon.

Dum vespermanĝo ni spektis muzikan kaj dancan spektakleto kun brilaj kostumoj.

Merkredo vidis nin je longa plaĉanta promeno. Ni manĝis en ĉarma arbareto da eŭkaliptoj. Poste ni pasis bakujojn kie la hispanoj bakis siajn tegelojn, kaj ĉie ĉirkaŭe estas spuroj da terasoj postlasitaj de la Inkoj.

Tri el ni estis irontaj al Lago Titikaka, kaj ni havis liberan tagon por esplori en Kusko. Ekpluvis iomete, sed ne serioze. La urbo havas kelkajn civitajn artverkojn, kiel tiu akva skultpaĵo, kaj fontano en la parko. Laŭ la Avenida del Sol apud la Palaco de Justeco, gardistoj malhelpas homoj transiri la vojon. Plu laŭ la vojo staras grandega tutmura bildo en aŭdacaj desegnoj kaj koloroj montrante la historion de la regiono. Kelkajn muzeoj troviĝas en la urbo, sed ne tiom pri la indiĝena kultura, kiom mi atendis.

Je vendredo ni entrajniĝis en la "Orienta Ekspreso" suden al Puno. La vojaĝo daŭras 10 horojn kovrante ĉirkaŭ 350km. Ni foriris el Kusko sur larĝa ebenaĵo sed baldaŭ envenis en pli montan terenon dum la fervojo supreniris al la plej alta loko el la ferio ĉe 4,300 metroj ĉe la montpasejo de La Raya, kie ni haltis ĉar troviĝas tie bazaro, kaj preĝejeto. Rekomencante ni falis je 400 metroj sur la Altiplanon kiu estas seka kaj ne taŭgas multo da kultivaĵojn. La sama vidaĵo ripetis plue kaj plue, ebene kaj samaspekte sub sennuba ĉielo, ĝis ni atingis Juliaca. Juliaca estas limurbo konata por senleĝeco. Estante proksima al Bolivio, malmultekostajn importaĵojn da ĉioj, de maŝinpartoj al DVD-oj, de teksataĵoj al poŝtelefonoj, povas oni aĉeti en la bazaro, tra la mezo de kiu la trajno malrapide faris sian vojon. Ĉi tiun bildon mi faris tra la fenestro dum la trajno stringis sin inter la vendejetoj kun nur coloj space. Fine al Puno kie ni renkontis nian gvidanto Cesar, aymaran lingvon parolanto kiu konis la keĉua ankaŭ.

Se estis sabato, estis Titikaka tago. Ni komencis vojaĝi preter la kanbedoj al la flosantaj insuloj de Uros, kie la lokalhomoj subtenas la vivmanieron per doni parton de sia tempo al ludi al la turistoj. Turismo estas la sola eksportaĵo el la regiono. Por altiri la monpagantajn vizitantojn, ili daŭras konstrui kanajn ŝipetojn, sed nuntempe ili meti du kune kunigitaj per ligna kadro por ili povas porti pli homojn. Ili ankaŭ diris ke ili plenumas la ŝipetojn kun malplenaj plastaj boteloj por helpi floseco.

Ni aŭskultis prelegon pri kiel oni konstruas flosantan insulon. Oni komencas kun kvadratoj da tranĉitaj blokoj da radikoj de la kanoj, kiuj kreskas en akvo malalta je 2 aŭ 3 metroj. La radikoj estas tiel malpezaj, ke ili flosas kiel korko. Kunigante ilin per ŝnuretoj, oni povas krei la fundamenton de insulo, al kiu oni aldonas kanojn kuŝantaj laŭ kaj trans ĝi ĝis la tuta profundeco estas ĉirkaŭ 1.5 metroj. Super tio oni konstruas simplajn dometojn. Kie ni staris, la insulo flosis super 18 metroj da akvo.

La sekvanta halto estis natura insulo, Taquile, kie kun la tagmezmanĝo kunestis danco montranta la ritojn asociata kun semado. Taquile havas keĉuan parolantan popolon. Tuto da la manĝejoj servas la saman menuon je la sama kosto; ili ne volas konkurson. Estas urboplaco apud la supro de la monteto, sed alie estas iome nerimarkinda.

Ni reiris al Puno, kiu enhavas du malgrandajn placojn, unu el kiu montras kelkajn simplajn ornamaĵojn. Mi sentis ke ĝi estas malgranda urbo batalanta por altiri la vizitantojn, de kiuj ĝi dependas.

La fina tago komenciĝis per flugo al Lima de Juliaca, sekvata per rondo ĉirkaŭ Lima kun nova gvidanto Erica, dum kiu ni vidis kelkajn lokojn, kiujn ni ne vidis je la unua tago en Peruo, ekzemple Barranco. Kaj iu, kiujn ni vidis antaŭe, ekzemple la olivarbaretoj en San Isidro.

Poste sur la flugon longan reen al Heathrow tra Amsterdamo, kaj hejmen.

Andy Pepperdine

2011-11-13


Permesilo Krea Komunaĵo
Ferio en Peruo, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.