Lisbono kaj la Algarvo (de 2018-07-23 al 2018-08-06)


Permesilo Krea Komunaĵo
Lisbono kaj la Algarvo, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


La kialo por mia vojaĝo al Portugalio estas ke la UK okazis en Lisbono, kaj mi elektis la antaŭkongresan ekskurson al la Algarvo ankaŭ.

Mi flugis malfrue iun lundon de la malgranda flughaveno London City, kiun mi ne rekomendus ĉar ĝi ne havas multon da la kutimaj ecoj de internaciaj flughavenoj. Ĝi situas apud la rivero Tamizo kun unu kurejo, kaj mi vidas la avantaĝon por afervojaĝoj ĉar ĝi estas tre facile alirebla de Londono. La flugo ekiris je 25 minutoj post sia ĝusta horo, sed alie ĝi pasis glate super la Biskaja Golfo, alvenante en Lisbono je ĉirkaŭ 23:00, kie mi trovis longan vicon por la bagaĝo kaj eĉ pli longan por taksio al la hotelo, kiun mi atingis je 1:30 la sekvan matenon.

Post matenmanĝo mardon la grupo de esperantistoj ariĝis, kaj ekiris per aŭtobuso trans la ponto super la estuaro de la rivero Taĵo, la plej longa en la Iberia duoninsulo. Dum nia unua paŭzo post du horoj, en la ĝardeno de la restoracio ni havis nian unuan proksiman vidaĵon de la specio de kverko, kies ŝelo provizas korkon. Ankaŭ troviĝis stranga statuo pri militisto, pri kiu neniu inter ni sciis ion.

Vidaĵo trans la flughaveno Korkokverko Moderna statuo kun lanco kaj ŝirmilo


Ni atingis la urbo Évora, kie staris la ruinoj de la Romia Templo de Diana. Dum la Mezepoko ĝi perdiĝis, kaj oni uzis ĝin kiel varejo, konstruinte muroj inter la kolonoj, do kaŝinte la formon. Fine oni remalkovris ĝin, kaj la suproj de la kolonoj ankoraŭ aperas freŝaj. Tamen ĝi troviĝas sur la pintoj de malgranda monteto kaj provizas bonan vidaĵon al la urbaj tegmentoj en la direktoj de la antikvaj fortikaĵoj. Baldaŭ poste mi ekrigardis unua foje ĉi jaron bugenvilo.

Kolonoj kaj linteloj Delikataj skulptitaj ornamaĵoj Ruĝaj tegmentoj Bugenvilaj floroj


La katedralo en Évora estas la plej granda en Portugalio, kaj la plej maljuna, konstruita dum la 13-a jarcento. Ambaŭ flanko de la pordo staris statuoj pri la disĉiploj. Tamen la enirejo ŝajnas tro nova al miaj okulo. La interno estas plena de oro kaj lumo. La 15-a jarcenta orgeno situas inter du kolonoj subtenita de fortaj lignaj traboj. Kaj la riĉa pentrita apsido estis ĝenerale impona.

Pordo de la katedralo Ses statuoj pri starantaj viroj Gotika arko super la pordo Vidaĵo al la altaro Rigardante supren al la orgeno Hela areo ĉirkaŭ la apsido


Vidinte la katedralon, ni vagis laŭ la mallarĝaj stratoj, preter ornamitaj fenestroj, survoje al la Franciska preĝejo, kaj ĝiaj simplaj koloritaj fenestroj, riĉe ortegitaj sanktejoj, kaj muroj kovritaj de kaheloj.

Tipa mallarĝa strateto Fenestro kun skulptita ŝtono Ankoraŭ unu preĝejo Simplaj koloroj en fenestro Ortegita sanktejo Bluaj kaheloj montrantaj bildon


Tuj apude troviĝas la Kapelo de Ostoj, kiu estas la loko kie la ostoj de la franciskanoj estis tenitaj. Fakte la muroj estas kovritaj de antikvaj ostoj. Tamen nuntempe oni ne uzas ĝin por tia celo, kaj la sola memorigilo estas moderna bildo el kaheloj. La informo (angle) pri ĝi klarigas la enskribaĵon kaj tradukas ĝin: Ni ĉi tieaj ostoj, ni atendas viajn.

Amasoj el ostoj Stakoj el ostoj laŭ muroj Simpla desegnaĵo sur kaheloj Angla avizo


La sekvan tagon merkredon ni veturis plue al la urbo Beja, kie ni grimpis la Turon de Menagem ĉe la kastelo. De la supro oni povas vidi la ruĝajn tegmentojn kaj blankajn domojn, kiuj estas tipaj ĉirkaŭ suda Eŭropo. El la turo elstaras ornamaj elfluejoj. Ni reiris malsupren per la sama mallarĝa ŝtuparo per kiu ni supreniris. Poste ni vizitis parto de la regiona muzeo, kiu enhavas la restaĵoj de la plej maljuna preĝejo en Portugalio. La kolonojn eble oni povas dati de la 5-a jarcento. Tiam ni revenis al la centra parko, kie la agapantoj floris en la varmega vetero, kaj ni atendis nian buson.

Alta turo Vidaĵo trans la urbo Granda elfluejo Tre mallarĝa ŝtuparo Preĝejo kiel muzeo Bluaj kaj blankaj agapantoj


Enbusiĝinte ni ekveturis preter grandegaj kampoj de junaj korkokverkoj kaj heliantoj survoje al rimarkindaj Romaj restaĵoj ĉe Pisões, kie bonvenigis nin kaktofloro. Tie ni rigardis la “caldarium”, kie varma akvo el forno fluis sub la planko de la tiel nomita varmĉambro. La loko ankaŭ enhavas malvarmĉambron kaj aliajn ĉambrojn, kaj etendiĝas trans malalta deklivo. Akvo de apuda rivereto fluis laŭ kanaloj al akvujo por provizi la vilao. Oni ne certas, sed opinias ke ĝi estis distriĝocentro. Ŝajnas ke ĝi estis tro grandioza por esti privata vilao.

Vicoj kaj vicoj de malgrandaj arboj Grandega kampo plena de heliantoj Blanka kaktofloro Roma brikaĵo


Tamen la plej impona parto de la konstruaĵo troviĝis en la blankaj kaj negra mozaikoj sur plankoj de kelkaj haloj. La loko eĉ enhavas grandan naĝejon. La ĉefa enirejo estis pavimita per kolora mozaiko. Aliloke la arkeologoj trovis bazon de muelilo por elpremi oleo el olivoj.

Geometria desegno en mozaiko Longa ortangula ujo por naĝi Longa pavimita vojeto al la loko Geometria desegno en mozaiko Kaneloj en ŝtono


Tiam ni pluiris al la suda marbordo de Portugalio kaj la fericelo Faro kun ĝia okupita jaktejo kaj kelkaj strangaj skulptaĵoj. Kiel multo da konstruaĵoj en Portugalio la influo de la Maŭroj evidentiĝis. Kvankam mi ne vidis cikoniojn sur iliaj nestoj en Faro (kvar en la bildo — kalkulu ilim), poste dum la semajno, ni ja vidis iujn.

Jaktejo kun amaso da jaktoj Skulptaĵo pri virino kun konko por kapo Kaheloj ĉirkaŭ arko Nestoj sur konstruaĵo


Oni eniris la malnovan urbon tra brika arko kaj ni baldaŭ trovis nin rigardanta la oranĝarbojn en la placo apud la katedralo. Ĉi tiu konstruaĵo havas longan diversan historion, komencante je Roma templo. Tiam sekvis kristana preĝejo, islama moskeo, kaj fine katedralo, ĉiun fojon ŝanĝiĝis la formo kaj novaj partoj aldoniĝis. La tertremo de 1755 detruis ĝin, kune kun ĝia historio. Tamen ĉi tiu homo, episkopo Francisco Gomes, prenis al si la respondecon rekonstrui ĝin preskaŭ la sama kiel ĝi estadis, kaj tio estas kion oni nun vidas. Fine ni eliris de la malnova urbo tra mallarĝa arko nun ĉirkaŭita de pli modernaĵoj.

Arko farita el brikoj Oranĝarbo Katedralo Statuo de Gomes Arko en ŝtona muro


Ĵaŭdon ni ekskursis tutan tagon de la haveno Faro al la fino de la tero ĉe Cabo São Vicente (Kabo Sankta Viĉento), la plej sud-uesta punkto de Portugalio. Nia unua halto okazis ĉe la malgranda urbo Silves, kie, pro la neceso trovi necesejon, ni vizitis la bazaron. Kvankam la urbo ne situas apud la marbordo, ĝi staras sufiĉe proksime por ke la bazaro enhavas bonegan fiŝvendotablon. Aliloke ni vidis la kutimajn portugalajn kahelojn sur la muroj, kaj ankaŭ nestoj de cikonioj, ĉi foje kun enloĝantoj.

Fruktoj kaj legomoj aĉeteblas Fiŝoj sur tablo Brile koloritaj kaheloj Cikonio sur nesto sur fumtubo


La plej inda vidaĵo en Silves estas la kastelo, kiu nun konsistas el ruinoj kaj muro enhavanta iujn fortikaĵojn, kelkaj el ili kun mallarĝaj paffenestroj. Laŭ la muro troviĝis piedvojeto sen ia ajn barilo por malhelpi onin fali. Klare la portugaloj kredas ke oni havas respondecon por sia propra sekureco. En la ĝardeno ene en la kastelo staras kelkaj artaĵoj, ekzemple ĉi tiu botelmalfermanto fare de la romana Popescu.

Ĉe Silves ni pensis ke ni perdis iun. Vidinte la kastelon, ni konsentis renkonti ĉe loko apud la ruinoj de kie la elirejo videblis. Unu el nia grupo vizitis la necesejon en la kafejo, kaj post kiam li eliris, li iris direkte al la elirejo, sed nia grupo movis sian babilantan amason proksimume 30 metroj for, kaj for de la vido el la elireja pordo. Ni atentis lin, kaj atentis. Post 30 minutoj ni fine decidis vagi reen al la buso, kaj dum la irado ni aŭdis ke la perdulo atentis nin tie.

Ŝtonaj ruinoj Alta mallarĝa truo en muro Senbarila piedvojeto Blanka ŝtona sidanta figuro


Sekve ni veturis al Monchique, vilaĝo ĉe la fino de la montĉeno kiu disigis la sudan regionon Algarvo de la norda Alentejo. Pro nia perdinta tempo, ni ne haltis en la vilaĝo; anstataŭe ni pluiris al la supro de la monto Foia, la plej alta en la montaro tie, de kie suden la Atlantiko videblis, spite de la humideco kaj varmego. La moderna mondo trudis la sovaĝecon per radiantenoj.

Mallarĝa ebeno antaŭ la maro Antenoj


Nia sekva celo estis la haveno Lagos, kie al ni montriĝis la loko de la sklavbazaro. (Se la homoj kolektiĝantaj kune tie estus ekzempleroj pri la varoj vendotaj, do mi ne certas ke mi frekventus ĝin.) Unu el la plej gravaj figuroj en la historio de Portugalio estas Henriko la Navigisto, kaj Lagos estis la ekpunkto por multo da vojaĝoj de esplorado, kiujn li instigis. Ĉi tiu statuo ekstariĝis je 1960 je la 500-a datreveno de lia morto. Tiamaj maristoj velis proksime al la marbordo, ĉar ili ne havas bonajn rimedojn por trovi vojon trans la vasta maro. Pro tio la Kabo Bojador en nord-okcidenta Afriko defiis la Eŭropanoj por multo da jaroj. Apud tie la ventoj subite ŝanĝiĝis kaj blovas forte de la nord-oriento, kaj pereigis la ŝipojn sur la rokoj. Fine Gil Eannes en 1434 eltrovis ke oni povas eviti tian eventon per veli for de la vido de la marbordo, kaj post tiam la erao de eltrovado komenciĝis, permesante Kolumbo veli trans la Atlantiko, kaj Vasco da Gama veli ĉirkaŭ Afriko al la Oriento.

Blanka domo Statuo pri sidanta homo Statuo pri staranta homo


Pluirinte okcidenten ĵus antaŭ ni falus en la oceanon ni atingis la Cabo São Vicente, kiu provizis vidaĵojn al la nord-okcidento kaj sudo de la klifoj. Ankaŭ tie troviĝis artaĵojn faritajn el kaj pri maraĵoj. Survoje reen al Sagres la naviglernejo, kiun Henriko fondis, staras sole sur la venta dezerto. Bedaŭrinde ni alvenis tro malfrue por viziti ĝin.

Rokaj kaboj Altaj klifoj Fantasta vizaĝo Blanka muro kun pordo centre


Ni pasigis vendredon veturi al Lisbono kaj niaj hoteloj por la universala kongreso.

Je matenmanĝo la sekvan matenon surprize mi renkontis amikinon, Inge, kiun mi lastfoje vidis en Koreio je la UK tie. Tio okazis hazarde, ne planite, sed donis al mi senton ke aferoj estis en ordo, kaj ke mi ĝuos la semajnon. Inter la hotelo kaj la kongresejo estis nur mallonga piediro laŭ trankvila strato antaŭ ol oni alproksimiĝis la loko de la universitato. La unua konstruaĵo, kiun mi vidis, la Rektorejo, staras fiere preter ebena gazono, trans kiu mi rimarkis la nekutimajn skulptaĵojn, kiuj memorigis min pri Meksikio. Mi suspektas, ke ili kaŝis iun teĥnikaĵon, ĉar ili ŝajnis nekonvenaj. Sed baldaŭ la ĉefa kongresejo aperis. Tiu konstruaĵo enhavas la fakultaton pri juro, do ĉe la enirejo la muroj montris la historion pri la temo.

Dum la unua tago ĉe la kongresejo, ni registris kaj kolektis la biletojn kaj librojn pri la ekskursoj kaj kongreso. La restoracio lokiĝis ĉe la etaĝo sub la eniretaĝo kaj la manĝaĵo estis tre malmultekosta kaj sufiĉa bona.

Verda strato Granda helenstila konstruaĵo Kuba ŝtona vizaĝo Ankoraŭ unu konstruaĵo Murbildo Murbildo


Dimanĉo kunportis la unuan veran tagon pri la evento, kiu komenciĝis kun la malfermo en modere plena halo, sed laŭ mi ĝi daŭris tro longe kiel kutime, kvazaŭ oni senpripense sekvis formulon.

Vico de estraro Aŭskultantaro en halo


Poste mi kuniĝis al la piedekskurso en la centron de la urbego. Ni grimpis ŝtuparon kaj vagis tra mallarĝaj stratoj; vidis la modernigitan butikstraton ĉe Divisão Dolado Oriental, evitis la flavajn tramojn, kaj paŭzis kelkfoje por malgranda trinkaĵo kaj manĝaĵo.

Vidaĵo malsupren inter maljunaj konstruaĵoj Mallarĝa strato kun flagoj Butikoj en piedstrato Flava tramo Trinkaĵo sur ligno


La tago ne finiĝis ĝis post kiam ni vagis preter la fama Elevador de Santa Justa konstruita de la franco Raoul Mesnier du Ponsard, metilernanto de Gustav Eiffel, por doni al la Lisbonanoj vidaĵon trans la urbo. Interne troviĝas lifto al la platformo super la ĉirkaŭitaj tegmentoj. Onidire ke la vidaĵo de la supro sur la urbo estas tre bona, sed bedaŭrinde mi ne havis tempon eltrovi por mi mem. Ankaũ ni vizitis la malnovan kazinon, kie oni vetludadis. Ni staris sur unu el la plej interesaĵoj, ĉar la kaheloj en la planko montris multon da desegnaĵoj. Malgraŭ la provo ŝajni maŭra, porko troviĝis inter la bildoj.

Kaj poste al vespermanĝo.

Malbela kvadrata turo Ŝajnaraba arkitekturo Ruĝe kahela planko Desegnaĵo pri porko Vespermanĝtablo


Lundo komenciĝis por mi ĉe iom teda prelego pri la historio de Portugalio, kaj post tro da nomoj kaj datoj mi perdis la fadenon. Inge tiam anoncis al mi ke ŝi kolektis ŝian transportan karton por la metroo, kiun ŝi mendis per la aliĝilo. Mi kontrolis mian, kaj mi forgesis ke mi ankaŭ mendis la saman, do mi kolektis mian ankaŭ. La sekvan prelegon Humphrey Tonkin prezentis pri publike parolado, kaj estis tre amuza. Komence li petis helpon por teĥnikaj aferoj rilate al la mikrofono, kaj la komputilo. Do li povis deklari ke li havis la simpation de la aŭskultantaro, kaj tio ĉiam estis bonaĵo.

Vespere ni ĉeestis la bankedon en la kultura centro ĉe Belem apud la akvobordo, kie troviĝis longa vico de pladoj el ĉiaj manĝaĵoj. Poste ni vagis tra la malferma fenestro al la balo.

Multaj homoj ĉe tabloj Dancantaj homoj


Dum mardo mi ekskursis tutan tagon, komencante apud domo kun tipaj kaheloj sur la muroj. Kaj baldaŭ ni preterpasis bildo pentrita apud la vojo. La unua punkto de intereso estis specio de arbo, kiun la portugaloj nomis Bela-Sombra (bela ombro). Fakte ĝi ne estas vera arbo, sed tre granda herbo Phytolacca dioica, kaj pro tio la ligno estas treege mola. Tamen ĝi sternis siajn branĉojn larĝe kaj la dikaj malhelaj folioj ĵetas bonan ombro. La bildo montras nur la torditaj radikoj ĉar ĝi kreskas en limigita loko kaj preskaŭ neeblas akiri bonan foton. Aliaj bildoj el nia vagado montras bugenvilo kaj eĉ pli da kaheloj kiuj fariĝis tiel kutimaj, ke oni ĉesis rimarki ilin.

Regula abstrakta desegno Pentraĵo sur muro Masivaj radikoj Granda sternado de la grimpanta planto Pli da kaheloj


Laŭ mi la kastelo ne fotindas, sed la vidaĵo el ĝi trans la urbo kaj rivero estas spektaklo. Sur la suda bordo de la rivero staris statuo pri Kristo kopiita de tio en Rio sed pli malgranda. Ankaŭ de la kastelo oni rigardis malsupren sur la Elevador de Santa Justa.

Multaj da ruĝaj tegmentoj Kristo staranta sur podio Nigra turo inter blankaj muroj


Poste ni ĉirkaŭvagadis preter pli ornamitaj domoj, murbildoj, laŭ mallarĝaj piedstratoj kaj eĉ pli mallarĝaj piedvojeto al la Muzeo pri “Azulejo”. Ekstere en la malgranda ĝardeno apud la enirejo oni kulturis specion de Protea.

Ankoraŭ unu ornamita domo Moderna grafito Mallarĝa strato Tre mallarĝa pasaĵo Grandaj flavaj trumpetformaj floroj


La vorto Azulejo signifas kahelo, kaj devenas de la araba vorto signifanta “malgranda polurita ŝtono”, kaj rilatas al peco de keramikaĵo, kutime kvadrata, kun unu flanko glazurita, alivorte kahelo. La ekspozicio enhavas kelkajn ekzemplerojn, inter aliaj, malgrandaj grupoj, diversaj bildoj pri diversaj temoj, ekzemple, religiaj, amuzaj, ĉiutagaj, hejmaj, kaj modernaj, ĉi tiu de 1988 fare de Júlio Pomar.

Kaheloj en grupoj sur muro Naskiĝo Hundo kun skribilo Dancantoj Ĉe klavaro Klaŭno


Daŭrante plue ni vizitis la muzeo pri kaleŝoj, kie troviĝis multo da ili, la plej maljuna estis tiu, kiu apartenis Reĝo Filipo la dua de Portugalio iam dum la unua parto de la 17-a jarcento. Aliaj ankoraŭ montris pentritajn detalojn aŭ eksterordinaran ornamitan ortegitan lignan skulptaĵon.

Vizitantoj inter kaleŝoj Maljuna kaleŝo Pentrita flanko de kaleŝo Oraj figuroj


Poste ni iris al la monaĥejo Geronimos, kaj ĝia granda preĝejo, kie elefantoj subtenas la sanktejojn kaj tombojn. Tiuj aperis dum la periodo kiam Portugalio deziris priskribi sin tiel povriĉa kiel aliaj, pro siaj aziaj kolonioj.

Fine ni provis esplori la Turo de Belem, sed tro malfruis kaj ni vidis nur la eksteron. Oni konstruis la turon kiel rivergardejo kaj doganejo, kaj komence la turo estis en la mezo de la rivero, sed post la tertremo je 1755 cunamo rearanĝis la teron ĉirkaŭ Lisbono, do nun la turo estis preskaŭ sur la riverbordo.

Koloriĉa preĝejo Ŝtonaj elefantoj sutenantaj tomboj Ŝtona turo Malproksima vidaĵo de turo


Merkredo estis libertempo, do mi vizitis la muzeo Gulbenkian, kie troviĝas la kolekto de la naftomagnato. Li sentis sin dankema al Portugalio, ĉar la neŭtrala lando akceptis lin dum la lasta mondmilito, kaj li faris ĝin sian hejmon. La kolekto ne estas granda sed ĉiu ero havas tre altan kvaliton. Ekzemple troveblas tie skulptita kapo de la faraono Senusret la tria de antikva Egiptio, keramikaĵoj de Irano, stelformaj kaheloj de la mez-oriento, vitraĵoj kaj religiaj eburaĵoj de Eŭropo.

Nigra ŝtona kapo Kolorita bovlo Stelforma kolora kahelo Vitra vazo Ĉarnirita diptiko


Dum la semajno en Lisbono la temperaturo grimpis pli kaj pli alten, do la ĝardeno ĉirkaŭ la muzeo donis agrablan ŝancon vagi en la ombro inter la artaĵoj (ĉi tiun fare de Reuben Nakian), apud la lagetoj, kaj vidi iujn sovaĝbestojn ĝuantajn la sunon.

Vojeto inter arboj Moderna skulptaĵo Virina statuo Du akvotestudoj


Krom la kongresejo kelkaj el la eventoj, la pli grandaj, okazis en la rektorejo kies enirhalo enhavas mozaikojn sur la muroj, kiuj prezentis la fakulatojn en la universitato. Ĉi tie estas Filozofio, Fiziko kaj Kemio, Geografio, kaj Antropologio.

Mozaiko Mozaiko Mozaiko Mozaiko


Inter mia hotelo kaj la universtitato laũ la publika vojo troviĝis busto de la fondanto de Domingo (ĉu iu ajn scias kial?), la Nacia Biblioteko (kiun mi ne vizitis), la flugvojo (sub kiu ni piediris ĉiu tage survoje al la kongreso) kaj planto (kiu, mi kredas, estis speco de oleandro).

Vespere mi ĉeestis ian “koncerton” ludatan per kariljono muntita sur kamiono kaj reklamata esti la plej peza movebla kariljono en la mondo. Vi povas aŭdi ĝin ĉi tie (AVI, 6.6MB).

Bronza busto Konstruaĵo malantaŭ arbustoj Aviadilo sur blua fono Rozkolora floro sur ĉiamverda arbusto Sonoriloj sur kamiono Bildo pri ludanto


La sekvan tagon okazis la solena fermo kiu konsistis el la kutimaj prelegoj, esperoj, ktp. kaj finis post kiam la flago transdoniĝis al la teamo por UK in Finlando dum 2019.

Homoj sidanta ĉe tablo Grupo tenanta flagon


Ĉar mi flugis tre malfrue je la dimanĉo post la fermo de la kongreso, mi uzis la tagon por viziti ankoraŭ unu lokon. Tamen, ĉar la varmego iĝis multe malpli tolerebla, vagado rigardante vidindaĵojn ekstere estis ne praktika. Anstataŭe mi trovis specon de fiŝĝardeno, aŭ Oceanario kiel la portugaloj nomis ĝin, kie estis multe pli malvarmete, pro la akvo ĉirkaŭe. Apude staris alloga kolora fontano. Interne troviĝis fiŝoj kaj ĉiaj marbestoj, ekzemple rajoj, marsteloj, koloraj tropikaj fiŝoj, kaj meduzoj.

Konstruaĵo staranta en la maro Konusa fontano Rajoj naĝantaj Diverskoloraj marstelo Bluaj fiŝoj Blua meduzo


Poste mi trafis mian flugon al Luton.

Andy Pepperdine

2018-10-16

Permesilo Krea Komunaĵo
Lisbono kaj la Algarvo, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.