Enkonduko

Mi trovis la citaĵojn subajn dum pluraj jaroj, sed ili estas la solaj, kiujn mi memoris registri. La ordo ne gravas.

Kopirajto sidas ĉe la aŭtoroj, kie rilatas.

Tradukita de mi el la angla.

Registaro

Registaro estas tre danĝera ludilo. Oni uzas ĝin militi, trudi ideologiojn, kaj riĉigi regantojn. Veras, nuntempe, niaj ĉefoj ne riĉigas sin, (almenaŭ ne je la skalo de la Suna Reĝo), sed ili riĉigas siajn klientojn: ili prezidas super vastaj kaj nesatigeblaj burokrataroj, kiuj kreskas per Leĝo Parkinson kaj nutrigas sin per veraj kreantoj de riĉaĵo, kiaj komercistoj kaj inventantoj.

Certe, eblas havi tro malgranda kvanto da registaro. Tamen, tio ne estis la problemo de la mondo dum miljaroj. Post la jarcento de Mao, Hitler kaj Stalin, ĉu iu ajn diras, ke la risko de tro malmulta registaro estas pli granda ol tro granda? La danĝeran ideon ni ĉiuj devas lerni, ke ju pli ni limigas la kreskadon de registaro, des pli bone ni fartas.

 – Matt Ridley, Registaro estas la problemo, ne la Solvo (Government is the Problem, not the Solution), Kio estas via Danĝera Ideo? (What is Your Dangerous Idea?), (red. John Brockman), Pocket Books, 2006 [ankaŭ ĉe https://www.edge.org/q2006/q06_11.html#ridley]

Politiko

Civila registaro, tiom, kiom ĝi estas ekstarinta por la sekureco de posedaĵoj, estas en realeco ekstarinta por la defendo de la riĉuloj kontraŭ la malriĉuloj, aŭ tiuj, kiuj havas iom da havaĵoj, kontraŭ tiuj, kiuj havas nenion ajn.

 – Adam Smith, Enketo pri la Karaketero kaj Kialoj de la Riĉeco de Nacioj (An Enquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations), Libro V, ĉapitro I, parto II, Glasgow, 1776

Povo

Honesteco sen scio estas malforta kaj senutila, kaj scio sen honesteco estas danĝera kaj timiga.

 – Samuel Johnson, Rasselas, Princo de Abisenujo (Rasselas, Prince of Abysinnia), (Ĉ. 41), 1759 [havebla ĉe https://www.gutenberg.org/ebooks/652]

Konstitucio

Dum tempo de vera milito, grandajn decidajn povojn daŭre ricevas la administrantoj. Daŭra atendo pri milito havas la saman emon fari la kapo tro granda por la korpo. Konstanta milita armeo, kun superkreskanta administrado, ne longe estos sekuraj akompanantoj al libereco. La rimedoj pri defendo kontraŭ fremda danĝero ĉiam estis iloj de tiraneco hejme. Inter la Romianoj oni daŭre diris, ke oni iniciatu militon kiam ajn oni atendus ribeladon. Tra tuta Eŭropo la armeoj, kiujn oni subtenis sub preteksto de defendo, sklavigis la popolon.

 – James Madison, Parolado, Kunveno pri Konstitucio, la 29-a Junio 1787

Parlamento

Via reprezentanto devas al vi, ne nur sian laboron, sed sian prudenton; kaj li perfidas, anstataŭ servas, vin, se li oferus ĝin al via opinio ... Parlamento ne estas kongreso de ambasadoroj de diversaj kaj malamikaj interesoj, kiujn ĉiu devas subteni, kiel peranto kaj advokato, kontraŭ aliaj perantoj kaj advokatoj; Sed parlamento estas konsila kunveno de unu nacio, kun unu intereso, tio de la tuto; kie ne lokaj celoj, ne lokaj antaŭjuĝoj, devus gvidi, sed la ĝenerala bono venanta el la ĝenerala rezono de la tuto. Vi elektas ja anon; sed kiam vi elektis lin, li estas ne ano de Bristolo, sed li estas ano de parlamento.

 – Edmund Burke, Parolado al la Elektantoj de Bristolo, la 3-a de Novembro 1774.

La unua devo de parlamentano estas fari tiun, kiu laŭ lia fidela kaj senpartia juĝo pravas kaj necesas por la honoro kaj sekureco de Britio. Lia dua devo estas al siaj elektantoj, por kiuj li estas la reprezentanto sed ne delegito. La fama deklaracio de Burke estas bonkonata. Nur en la tria loko estas lia devo al partia organizaĵo aŭ programo. Ĉiujn tri lojalecojn oni devus rimarki, sed ne estas dubo pri la ordo, laŭ kiu ili staras sub iu ajn sana realigo de demokratio.

 – Sir Winston Churchill, Devoj de Parlamentano (Duties of a Member of Parliament), Parlamentaj Aferoj (Parliamentary Affairs), Volumo 8, (1954-55), p302

Videbla ĉe https://www.publications.parliament.uk/pa/cm200607/cmselect/cmmodern/337/33706.htm

Publika Aliro al Informo

Al la civitanoj, de kiuj ĝi petas subtenon, NASA havas devon esti sincera, honesta, kaj informplena, por ke tiuj civitanoj povu fari la plej prudentojn decidojn por la uzo de iliaj rimedoj. Por ke sukcesas teknologio, realeco devas veni super publikaj rilatoj, ĉar ne eblas trompi naturon.

 – Richard Feynman, Appendix F, Raporto de la Komisio Rogers (Report of the Rogers Commission), 1986 [ankaŭ ĉe http://science.ksc.nasa.gov/shuttle/missions/51-l/docs/rogers-commission/Appendix-F.txt]

Servoj por Novaĵoj

Se mi estus aũskultonta la opinion de iu alia, ĝi devos fariĝi en pozitiva maniero; mi havas sufiĉajn problemajn spekulativaĵojn en mia propra kapo.

 – Johann Wolfgang von Goethe, tradukita anglen de Elisabeth Stopp en Sketchy, Doubtful, Incomplete Jottings (p 47)

Libereco de Parolo

La pliboniganto de natura scio nepre rifuzas akcepti aŭtoritaton per si mem. Por li skeptikismo estas la plej alta devo; blinda fido la sola nepardonebla peko. Kaj ne eblas alimaniere, ĉar ĉiu granda paŝo antaŭen pri natura scio postulis la tutan malakcepton de aŭtoritato, la vartadon de la plej akra skeptikismo, la nuligadon de la spirito de blinda fido; kaj la plej arda fervorulo de scienco tenas siajn plej firmajn konvinkojn, ne ĉar la homoj, kiujn li plej admiras tenas ilin, ne ĉar ilian veron atestas aŭguroj kaj mirindaĵoj; sed ĉar lia sperto instruis lin, ke, kiufoje ajn li elektas loki tiujn konvinkojn en kontakton al ilia unua fonto, Naturo -- kiam ajn li deziras kontroli ilin per observado kaj eksperimento -- tiufoje Naturo konfirmos ilin. La sciencisto lernis kredi je la pravigo, ne per fido, sed per kontrolado.

 – Thomas Henry Huxley, Pri la Konsilindeco de plibonigado de Natura Scio, presita en lia libro “Prelegoj kaj Eseoj” havebla ĉe https://www.gutenberg.org/ebooks/6414. Li diris la vortojn dum Laika Prediko je la 7-a de Januaro 1866 en Halo de Sankta Martino (St Martin's Hall).

Debato

Ĉe Kembriĝa Universitato oni instruis al mi laŭdindan metodon argumenti: vi neniam personigu, sed vi havu nepre neniun estimon por ies opinioj. Vi neniam estu malĝentila al la persono, sed vi povu esti sovaĝe malĝentila pri tio, kion la persono opinias. Ŝajnas laŭ mi esti gravega distingo: vi ne povas ĉirkaŭbariligi iliajn ideojn. Je la momento, ke vi diras, ke iu idesistemo sanktu, ĉu tiu estas religia kredsistemo aŭ laika ideologio, je la momento vi deklarus, ke idearo estu imuna kontraŭ kritiko, satiro, mokado, aŭ malestimo, libereco de penso neebliĝus.

 – Salman Rushdie, Defendu la Rajton Esti Ofendita (Defend the right to be offended), datita "7-02-2005" ĉe  https://www.opendemocracy.net/faith-europe_islam/article_2331.jsp

Intelekta Honesto dum Debato

  1. Ne troigu la povon de via argumento
  2. Montru volon publike agnoski, ke ekzistas senchavaj aliaj vidpunktoj
  3. Estu volonta publike agnoski kaj dubi viajn proprajn postulojn kaj antaŭjuĝojn
  4. Estu volonta publike agnoski lokojn, kie via argumento malfortas
  5. Estu volonta publike agnoski fojon, kiam vi eraras
  6. Montru koherecon
  7. Altraktu la argumenton anstataŭ la faranto de la argumento
  8. Altraktante argumenton, ne misreprezentu ĝin
  9. Montru devon al kritika pensado
  10. Estu volonta publike agnoski tiujn fojon, kiam bonas punkto aŭ kritiko

 – Mike Gene https://designmatrix.wordpress.com/2009/05/20/10-signs-of-intellectual-honesty-2/ 20-a de Majo 2009. Detaloj pri ĉiu troviĝas ĉe la citaĵo, sed jen nur la titoloj.

Tvitero (Twitter)

Oni devas memori ke estas vere multo de homoj, kiuj ŝatus diri ion signifantan sed ne produkteme, kaj do la plej strangaj aĵoj eliras en la lumon.

 – Johann Wolfgang von Goethe, tradukita anglen de Elisabeth Stopp en Sketchy, Doubtful, Incomplete Jottings (p 46)

Hipotezo

Okazas ... neniu vera progreso pri scienca kompreno per la metodo de Roĝero Bakono amasigi faktojn, sen hipotezoj aŭ anticipado de Naturo. Sen iu gvidanta ideo ni ne scias kiujn faktojn kolektotajn ... ni ne povas decidi tion, kio rilatas, kaj kio ne.

 – Morris Cohen, Antaŭparolo al Logiko (p 148)

Esploro

Esploro estas la procezo iri laŭ stratetoj por ke vidi ĉu ili estas blindaj.

 – Marston Bates, citita en Jefferson Hane Weaver, La Mondo de Fiziko (The World of Physics), vol II (p.63)

Precizeco

Kvankam ŝajnas paradokse; ĉiun ekzaktan sciencon regas la ideo de proksimumado.

 – Bertrand Russell, citita en Jefferson Hane Weaver, La Mondo de Fiziko (The World of Physics), vol II (p. 22)

Argumentoj

Kiu kontraŭ sia volo cedas,
proprajn ideojn ankoraŭ posedas.

 – Samuel Butler, Hudibras, Parto iii. Kanto iii. Linio 547

Memfido

Ofte kaj memfide oni asertis, ke la origino de homaro neniam scieblos:  sed nescio pli ofte naskas memfidon ol faras scio: tiuj, kiuj scias malmulte, kaj ne tiuj, kiuj scias multe, tiel tute certe asertas, ke tio aŭ ĉi tio neniam estos solvita de scienco.

 – Charles Darwin, La Deveno de Homaro (The Descent of Man), Enkonduko, alineo 4, 1871

Kopirajto

La ĉefa celo de kopirajto estas ne rekompenci aŭtorojn por ilia laboro, sed progresigi Sciencon kaj la Utilajn Artojn. ...  Al tiu celo, kopirajto certigas al aŭtoroj la rajton al ilia origina esprimo, sed kuraĝigas aliajn konstrui libere sur la ideoj kaj informoj portitaj de la verko. Tiu rezulto estas nek maljusta nek malbonŝanca. Tio estas la maniero per kiu kopirajto antaŭenigi progreson de scienco kaj arto.

 – Usona Plej Supera Kortuma Juĝisto Sandra Day O'Connor, (Feist Publications, Inc. v. Rural Telephone Service Co., 499 US 340, 349(1991))

Patentoj

Se naturo kreis unu aĵon malpli tuŝeblan ol ĉiuj aliaj de ekskluziva posedaĵo, tio estas la ago de la penspovo nomita ideo, kiun individuo povas ekskluzive posedi tiel longe kiel li tenas ĝin al si mem; sed tuj post li malkaŝos ĝin, ĝi trudos sin en la posedon de ĉiuj, kaj la ricevanto ne povos malposedi ĝin de si. Ĝia siaspeca trajto, ankaŭ, estas, ke neniu posedas malpli, ĉar ĉiuj aliaj posedas la tuton de ĝi. Tiu, kiu ricevos ideon de mi, ricevos instruon al si, dum ne malpligrandigas mian; kiel tiu, kiu eklumigas sian kandeleton de mia, ricevas lumon, dum li ne malheligas min. Ke ideoj libere disvastiĝi de unu al alia tra la mondo, por la morala kaj reciproka instruo de homaro, kaj la plibonigo de lia stato, ŝajne naturo speciale kaj bonkore dezajnis, kiam ŝi kreis ilin, kiel fajro, etendebla trans tuta spaco, dum ilia denseco ne malpliiĝas ĉe iu ajn punkto, kaj kiel aero en kiu ni spiras, moviĝas, kaj havas nian fizikan esto, neeblas enfermi ilin aŭ ekskluzive proprigi.

 – Thomas Jefferson, en letero al Isaac McPherson, la 13-a de aŭgusto, 1813. Havebla ĉe http://press-pubs.uchicago.edu/founders/documents/a1_8_8s12.html [citita de Pamela Jones ĉe http://www.groklaw.net/articlebasic.php?story=3]

Progreso

Por ke ideo sukcesu, oni devas fordoni ĝin, oni devas volonte permesi aliajn imagi, ke ĝi estis ilia! Oni devas ne esti posedema, oni devas ne ĵaluzi!

 – Gregory Chaitin, Meta Maths, the Quest for Omega, ĉ. 4, p. 90, Atlantic Books, London, 2005, ISBN 978-1-84354-525-5

Pri la antikveco de limigado de lernado

pustakasthā tu ya vidyā parahastagatam dhanam

[Tradukaĵo de la Sanskrita: Scio en libro – mono en mano de iu alia.]

 – G.H. Ojha, Bhāratāya Prācāna Lipī Mālā, (unue publikigita 1894), 14 no. 6, atribuita al Cānakya-nīti (ĉ 200 a.K.) citita en Nicholas Ostler, Imperioj de la Vorto (Empires of the Word), p 183, HarperCollins, 2005, ISBN 0-00-711871-6

Intelekta Posedaĵo (IP)

Korporaciajn opiniojn pri leĝo pri IP oni eble priskribus, laŭ mi, simili al 2-jarula ideo pri tiu, kiu ludos kun ĉiuj ludiloj en la ludejo, senkonsidere pri tiu, kiu alportis ilin. Rezultas konflikto inter libera parolado de la plejparto kaj leĝoj, kiuj limigas ĝin nome korporaciaj posedaĵaj rajtoj de la malmulto:

“La blinda aplikado de patentoj al programaraj algoritmoj kaj aliaj ĉifraj kaj kopirajtaj leĝoj, kiel la Cifereca Miljara Kopirajta Leĝo (Digital Millennium Copyright Act (DMCA)), interpretiĝas kiel minacoj al la libera kapablo de programistoj verki fontkodon, kiun kodumuloj kaj programistoj nur lastatempe ekkonsideris kiel formo de komunikado inda je plej vastaj ŝirmoj provizitaj de leĝo rilate al la Unua Amendo.” --  Gabriella Coleman, Antropologia Trimonata Ĵurnalo (Anthropological Quarterly), Somero 2004

 – Pamela Jones, Groklaw ( http://www.groklaw.net/articlebasic.php?story=2004092600552182 )

Konkurado

Kreskis en la animoj de iuj grupoj en ĉi tiu lando la ideo, ke, ĉar homo aŭ korporacio gajnis profiton el la publiko dum pluraj jaroj, la registaro kaj la kortumoj havas devon garanti tian profiton estonte, eĉ fronte al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj kaj kontraŭa publika intereso. Ĉi tiun strangan kredon subtenas nek statuto nek komuna leĝo. Nek individuaj nek korporacioj havas iun ajn rajton veni en kortumon kaj peti ke la horloĝon de historio oni ĉesigu, aŭ retroturnu, por sia privata gajno.

 – Robert Heinlein, Viv-Linio (Life-Line) (1939) [citita de D. Wheeler ĉe http://www.dwheeler.com/oss_fs_why.html]

Komerca Sukceso

Neniu registaro estus povinta plani ĉi tiujn [interretajn] sukcesojn, kaj ne nur ĉar neverŝajnas, ke registaroj havu la talenton de la geniuloj ĉe Google aŭ eBay aŭ similaj. Anstataŭe registaroj ne estus povintaj plani tiujn sukcesojn, ĉar registaroj, almenaŭ kiel ni usonanoj konas ilin, estas esence koruptitaj - ne per subaĉetado, ne per avareco, sed per la realeco pri kampanja financado, kiu permesas ilin kompreni la vidpunktojn de nur la lasta granda sukceso, kaj neniam la vidpunktojn de la sekvonta granda sukceso (al kiu ĝis tiam, mankas la mono influi la registaron).

 – Lawrence Lessig, Remiksado: prosperigi arton kaj komercon en la hibrida ekonomio (Remix: making art and commerce thrive in the hybrid economy) Bloomsbury, 2008, ISBN 9-781-4081-1347-9, p 142

Teorio de Ekonomiko

Tradicia ekonomiko temas pri kreado de matematikaj modeloj, kiuj estas bone difinitaj, trakteblaj, kaj neniel ajn rilatas al realeco.

 – Janós Kertész, citita ĉe Adrian Cho, Ekonofiziko: Ankoraŭ Diskutiga post tiom da Jaroj (Econophysics: Still Controversial After All These Years),  Science vol 325, la 24-a de Julio 2009, p 408

Pri la Okcidenta Ekonomia Sistemo

[La ekonomia sistemo persvadis nin] elspezi monon, kiun ni ne havas, je aĵoj, kiujn ni ne bezonas, por fari imponojn, kiuj ne daŭros, al homoj, pri kiuj ni ne zorgas.

 – Tim Jackson, parolanta ĉe TED UK je Julio 2010. Prelego troviĝas ĉe https://www.ted.com/talks/tim_jackson_s_economic_reality_check.html

Pri Diskonigo

Oni ĝuste rekomendas diskonigon kiel kuracilon por sociaj kaj industriaj malsanoj. Onidire sunlumo estas la plej bona malinfektaĵo; elektra lumo la plej efika policano.

 – Justice Louis Brandeis, Aliula Mono, kaj kiel Bankistoj uzas ĝin (Other People’s Money, and How the Bankers Use It) (1914)

Lernado

Homaranoj, kiuj preskaŭ unike havas kapablon lerni de la sperto de aliaj, estas ankaŭ rimarkindaj por ilia ŝajna malinklino fari tiel.

 – Douglas Adams, Lasta Ŝanco Vidi (Last Chance to See) (Heinemann, 1990)

Spiriteco

Tio, kion mi nomas spiriteco, estas homa eco devenanta de la animo, homa konscio, penso, spertoj kaj sentoj. Ĉiuj dependas de materia ekzisto kaj funkcianta cerbo. Tiuj aĵoj de ni, kiujn ni eble imagas kiel spiritaj, ekzemple la manieroj en kiuj ni sentas, kiam ni spertas tian ‘pintan sperton’, estas esence parto de la maniero, en kiu ni evoluis. Do la spiriteco, pri kiu mi parolas, devenas de la vera homa kapablo krei signifon. Ĝi kuŝas en nia kapablo ami kaj en niaj rilatoj kun aliaj. Ĝi vidiĝas en la ĉasado por vero kaj justeco. Ĝi troviĝas kiam ni antaŭeniri politike, morale kaj socie. Ĝi tuŝas nin, movas nin, kaj inspiras nin per nia arto, nia skribado, kaj nia muziko. Ni sentas ĝin, kiam ni haltas por valorigi la mondon en kiu ni vivas kaj kiel ni estas parto de ĝi. Ĝi montriĝas en la historio de homaro kaj nia propra loko en ĝi.

 – Lifelinking atn http://www.thinkhumanism.com/phpBB3/viewtopic.php?f=8&t=121 dated 2008-01-27

Fanatikismo

Kiam ajn nia etnaj aŭ naciaj antaŭjuĝoj ekbruliĝas, dum tempoj de malabundo, dum defioj al natura memestimo aŭ kuraĝo, kiam ni torturiĝas pro nia malpligrandigita kosma loko kaj celo, aŭ kiam fanatikismo ekŝaŭmas ĉirkaŭ ni – tiam, kutimoj de pensado bone konitaj de eraoj estintaj streĉiĝas al la stiriloj.

La kandelflamo sputetas. Ĝia eta lageto de lumo tremas. Mallumo kune kuniĝas. La demonoj ekmoviĝas.

 – Carl Sagan, La Mondo Hantita de Demonoj (The Demon Haunted World), ĉ. 2, (New York, 1995)

Socia Kunteniĝo

... homaranoj estas sankta specio. Ni konsideras sanktajn lokojn, sanktajn objektojn, kaj sanktajn vivojn kiel preter komerca valoro. La valoro metita sur ĉiun dependas de tiu, kiu faras la decidon, sed ĉiu sankta aĵo povus senmetafore esti ‘senpreza’. La alternativo estus akcepti ke ĉiuj havas sian prezon.

La problemo kun tia merkatpelita metodo por decidfarado estas ke ĝi subfosas la kunteniĝon de la grupo, kiu estas kunligita per komunaj sanktaj valoroj. Se ni imagus, ke oni povu aĉeti ĉiun kaj ĉion, do tiu kunteniĝo diseriĝus dum sanktaj eroj perdus sian apartan ne-monan valoron. Tial devas ekzisti iuj sanktaj valoroj, kiujn oni ne povas mezuri per racia analizo. Ĉiu socio bezonas aĵojn, kiuj estas tabuaj, kaj kiujn oni ne povas redukti al negocoj kaj komparoj. Homoj ne subskribas eksplicite al ĉi tiuj reguloj, sed ni komprenas, ke oni atendas nin kiel anoj de socia grupo partopreni en la samaj komunaj valoroj.

 – Bruce Hood, Supersenco (Supersense) (Constable 2009)

Altruismo kaj Kunlaborado

Dankon al la povo de reputacio, ni helpas aliajn sen atendado de tuj regajno. ... Nin ofte ĝenas la penso pri tio, kion aliaj konsideras pri niaj faroj. Tiel niaj agoj havas sekvojn, kiuj iras plu preter iu sola ago de almozo, aŭ ja iu ago de kruelanima malico. Nian konduton tuŝas eblo, ke iu alia eble gvatas nin. Ni ĉiuj kondutas malsame, kiam ni konscias, ke ni vivas sub la ombro de la estonteco.

 – Martin Nowak (kun Roger Highfield), Supera Kunlaborantoj (Super Cooperators) (Cannongate 2011)

Spionado kaj Kontrolado

Mia ago de konscienco komencis kun diraĵo: “Mi ne volas vivi en mondo, kie ĉion, kion mi dirus, ĉion, kion mi farus, ĉion, kion mi alparolus, ĉiujn esprimojn de kreemo aŭ amo aŭ amikeco, oni registras. Tio ne estas io, kion mi volas subteni, tio ne estas io, kion mi volis konstrui, kaj tio ne estas io, sub kio mi volas loĝi.”

Post iom da tagoj oni diris al mi, ke mia registaro senŝtatigis min, kaj deziras enkarcerigi min. La prezo por mia parolo estis mia pasporto, sed mi ĝin repagus: Mi ne estos iu, kiu ignoros krimecon por politika konveno. Mi preferus esti sen ŝtato ol sen voĉo.

 – Edward Snowden, malferma letero al Brazilo, la 17-a de Decembro 2013, kopio ĉe https://www.techdirt.com/articles/20131217/10080925588/ed-snowden-sends-open-letter-to-brazil-which-press-blatantly-misrepresents.shtml

Malkaŝado de Minacoj

Datumominadaj sistemoj ne identigas kaj elprenas teroristajn grupojn; homoj faras.

 – Keith Devlin, La Nacia Sekureca Agentejo : Perfido de Fido (The NSA : A Betrayal of Trust), Avizoj el la Usona Matematika Asocio (Notices of the AMS), volumo 61, no. 6, Junio/Julio 2014, havebla ĉe https://www.ams.org/notices/201406/rnoti-p623.pdf

Kutimo

[...] ŝajnas esti rekonata formo de homa progreso, ke kutimoj, kiujn oni daŭre sekvas dum periodo, emas, speciale se verŝajne ili posedas iun socian funkcion aŭ utilecon, krei normojn. Tio estas, ke la kutima ‘faritaĵo’ poste iĝas tio, kion oni devus fari, kaj eble fine tio, kion oni devas fari.

 – Dennis Lloyd (poste Lord Lloyd), La Ideo de Leĝo (The Idea of Law) Ĉ 10 Leĝo kaj Kutimo (Penguin, 1964), p 230, 1991 eldono.

Leĝo pri la Ĉirkaŭaĵo

Kie ni ne bazas niajn decidojn sur iu esenca valoro, tie ni konstruos nian decidfaradon sur rapide diseriĝantaj sabloj, kio povos fari malmulton por certigi, ke ni kreos pli bonan mondon. Klimataj negocoj montris mankon de intereso pri zorgdevo, anstataŭe la fokuso estis posedeco. Merkatoj por aĉetado kaj komercado atutis iun ajn dialogon pri zorgdevo por certigi, ke la klimato restaŭriĝos. La fakto, ke ni havas ‘negocon’ pri tutmonda afero, kvazaŭ ĝi estis merkata komercejo kie ĉiu havas sian propran prezaranĝon, implicas vere kiel malproksime ni foriĝis. Nia klimato ne taŭgas por negocado kiel varo; nia devo estas krei sistemon, kiu garantias sian kaj nian sanon kaj bonfarton.

 – Polly Higgins, Tero estas nia Komerco (Earth is our Business), Ĉ. 1 La Leĝo de Medimortigo (The Law of Ecocide) (Shepheard-Walwyn, 2012), pp 10-11.

Socia Evoluo

Ni aranĝis tutmondan civilizacion en kiu la plej gravaj partoj — transportado, komunikado, kaj ĉiuj aliaj industrioj; agrikulturo, medicino, edukado, amuzado, protektado de la medio; kaj eĉ la esenca demokratia institucio de voĉdonado, profunde dependas de scienco kaj teknologio. Ankaŭ ni aranĝis, ke preskaŭ neniu komprenas sciencon kaj teknologion. Ĉi tiu estas recepto por katastrofo. Eble ni travivos kun ĝi dum periodo, sed baldaŭ aŭ poste ĉi tiu bruligebla miksaĵo de nescio kaj povo eksplodos en niajn vizaĝojn.

 – Carl Sagan, La Mondo Hantita de Demonoj (The Demon Haunted World), ĉ. 2, (New York, 1995)

Ŝanĝo kaj Adaptiĝado

Se vi ne ŝatus ŝanĝon, vi ne ŝatus senrilatecon eĉ malpli.

 – Gen. Eric Shinseki, Usona Armea Ĉefo de Stabo, 1999 – 2003, raportita en transskribo de intervjuo je 2002-06-18 inter Vicsekretario de Defendo Paul Wolfowitz kaj la New Yorker ĵurnalo ĉe http://www.defense.gov/Transcripts/Transcript.aspx?TranscriptID=3527

Microsoft kaj Reputacioj de Inĝenieroj

Dum 25 jaroj kiel programisto, mi neniam verkis Vindozan *ion ajn* por kliento, kaj neniam verkos. Ĉar kiam la fiprogramo kraŝos (kaj ĝi faros), ĉu la kliento kulpigos microsoft? Ne, li kulpigos MIN - kaj ĝi tuŝos MIAN reputacion.

Kiam mi verkas por Unix/Linux/QNX/VRTX/Io ajn alia, mi povas esti iom certa, ke, se io fuŝos, mi JA estos erarinta - kaj mi devus preni la kulpon, kaj se tio respegulos sur mi, mi meritos ĝin.

 – Gorshkov (932507)  ĉe Slashdot Ĵaŭdon Junio 01, 2006 https://it.slashdot.org/comments.pl?sid=187164&cid=15442055

Microsoft kaj Fido

Mi mem, mi ne malamas Microsoft-on. Mi malfidas ilin, kaj mi malfidas ilian programaron, kaj mi rifuzus trakti kun ili, se mi havus elekton. Ne pro iu filozofia malamo kontraŭ ili, sed simple pro ilia kontrolita antaŭpruvo. Vi nur bezonas rigardi iliajn patentajn minacojn. Ili ne prenos la honestan vojon diri tiujn, kiuj estas la patentoj, kaj kiuj malobeas ilin, por ke oni povu ĝustigi ĝin, ili preferas fari vualitajn minacojn, kiujn oni ne povas kontraŭdiri, ĉar ili ne vere klarigas tiun, kiun laŭ ili oni faras malĝuste. Kiam la uloj alvenas dirantaj "Belan butikon vi havas, domaĝe se io okazus al ĝi.", la kvalito de iliaj kostumoj ne ŝanĝas tiujn, kiuj ili estas. Kaj kiam tiuj samaj uloj alvenas oferti al mi ion, vi povas veti, ke mi estos singarda pri ŝnuretoj ligitaj al ĝi, ĉar mi konas tiujn, kiuj ofertas ĝin, kaj ke ili neniam antaŭe ofertis donacojn pro bonkoreco dum ili ne atendas ricevi ion por si, kaj neverŝajne ili komencas nun.

Kiam oni invitas iun al ĉe oni, kaj okazas, ke li ŝtelas onies aĵojn kiam oni ne gvatas, post ĉirkaŭ la tria aŭ kvara fojo, oni nur ĉesi inviti lin. Ĉiuj eble diras, ke li estas bonulo, sed liaj antaŭpruvoj parolas por si mem. Kaj tiu de Microsoft parolas ankaŭ por si mem. Mi ne bezonas malami ilin por rigardi tian pruvon kaj senti, ke simple la riskon ne indas.

 – tknarr ĉe Groklaw Vendredo 24 Julio 2009 (citilo al komento)