Semajno en norda Anglio (2013-05-11/18)


Permesilo Krea Komunaĵo
Semajno en norda Anglio, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.



Sedbergh (prononcata Sedber) estas urbeto en la graflando de Kumbrio (Cumbria). Malgraŭ tio ĝi ankaŭ estas en la Nacia Parko de Jorkŝiro, kaj ĉirkaŭ ĝi kuŝas montetaroj altaj je ĝis 700 metroj. La urbo troviĝas ĉe la kunfluo de tri riveroj (la Rawthey, Clough, kaj Dee) apud kie ili alligas la rivero Lune dum ĝi fluas sude el la mallarĝa valo Lune Gorge. Tia loko gravegigis ĝin al vojaĝantoj kaj armeoj irantaj norde dum jarmiloj.

Nia bazo dum unu semajno estis la maljuna domo Thorns Hall, konstruita je ĉirkaŭ 1535; dankinde oni ĝisdatigis ĝin. Ĉe la malantaŭo la ĉevalejoj kaj grenejoj nun estas domĉambroj, manĝoĉambro kaj kuirejo. Krediĝas ke George Fox de kvakera famo restis tie, kiam li estis predikanta en la regiono.

Je sabato la 11a Majo mi ekiris trajne de mi hejmo en Bath al Sedbergh kun ŝanĝoj de trajnoj ĉe Bristol kaj Birmingham. Ĉio funkciis laŭ la hortablo, kaj kvin horoj poste mi estis trinkanta teon kun aliaj ferifarantoj. Mallonga promenado baldaŭ montris al ni la pozicion de la vilaĝo en la tereno, ankaŭ la veteron kaj staton de la tero, tio estis malseka.

Post bona matenmanĝo je dimanĉo aŭtobuso portis nin al la farmo ĉe Bowderdale de kie ni devis piediri reen Sedbergh. La veterprognozo promesis al ni malvarmon kaj pluvon post la dua posttagmeze, sed la ĉielo grizis, do ni preparis nin kontraŭ la plej malbona per varmigantaj niveloj kaj akvimunaj kovriloj. Survoje supren West Fell ni povis vidi sub la nuboj en la valo Bowderdale de kie ni estis venintaj. Ĉe la unua supro ni haltis por paroli kaj kunpremi kontraŭ la forta malvarma vento. Dum la mateno ni ricevis bonajn vidaĵojn trans la valoj, ekz. laŭ la valo Langdale, sed pro la prognozo ni decidis manĝi lunĉon frue, kion ni faris rigardante trans la valo Bowderdale. Printempo estis tre malfrue ol kutime. La greso sur la senŝafa montoj ankoraŭ brunas post vintro sub neĝo.

Post lunĉo kruta supreniro kondukis nin al la supro Hazelgill Knott, kaj en la nubojn. Onidire oni povas vidi 50 kilometrojn al la maro de la supro, sed ni povis vidi malpli ol 50 metrojn. Kaj komencas pluvi, kaj pluvi, kaj pluvi senĉese. Kune kun la vento, ni nur metis unu piedon post la alia. Mi formetis la fotilo, ĉar grizaj bildoj ne interesas. La plej alta punkto dum la vojo estis The Calf (La Bovido). Neniu sciis, kial ĝi nomiĝas tiel. Ni ne restis longe antaŭ ol rekomenci la barakton en la venton kaj pluvon.

Finfine ni malaltiĝis sufiĉe por vidi la valon, laŭ kiu Settlebeck Gill fluas gvidante nin al Sedbergh tra la nebulo.

Estis bona provo por niaj ekipaĵoj, sed ĉiuj el ni venis ree seke sub la plej eksteraj vestoj. La domo havas bonegan sekigantan ĉambron, do je la sekvanta mateno ni pretis denove surmetinte la samajn akvimunajn vestojn. La prognozo estis pli bona, nur vento kaj malvarmo, ne pluvo, eble iomete hajlo.

Nia aŭtobuso portis nin al la farmo Shaw Paddock en la valo Mallerstang, de kie ni havis facilan vojeton al Hell Gill profunda mallarĝa fendo en la rokoj. Post mallonga paŭzo ni ekiris laŭ milda suprado al Gregory Chapel, kiu estas fakte ŝtonamaso; estis neniam konstruaĵo tie. La ĉielo provizoris al ni la promesitan hajlon. La bonaĵo de hajlo estas ke ĝi ne malsekigas, ĝi nur resaltas fore. La malbonaĵo estas ke ĝi dolorigas kiam la vento blovas ĝin forte en la vizaĝon. Plejparte ne iris for de la direkto de la hajlo, sed la bruo sur niaj kapuĉoj estas io memori.

Survoje al High Seat ni piediris laŭ la rando de kruto super la valo Mallerstang. Estis ĉi tie kie ni vidis la unuajn florajn de la printempo ĉe la alta gresejo. Printempa karekso (Carex caryophyllea) floras unue antaŭ io ajn alia, antaŭ ol la herboj verdiĝas, ĝiaj floroj malalte ŝirmate de la pasinta jara kreskaĵo.

Post lunĉo en la ŝirmo de la muroj de malnovaj ŝtonminejaj konstruaĵoj, ni transiris senvoja erikejo malsupre al la vilageto Nateby, kie ni trovis la riveron Eden. Ni proksimume sekvis la rivero, kaj la loko, kie ni transiris ĝin ponte, estas nomata La Sinapa Muelilo de la Diablo. Kaj do en la urbeto Kirkby Stephen, en kiu troviĝas bazarplaceto. Avizo tie diras ke la permesilo por bazaro doniĝis unue en 1302, sed la avizo ne povas esti tiel maljuna; de la enhavo ĝi probable rilatas al la 1880-oj. Ni trinkis teon dum ne atendis la aŭtobuson por transporti nin reen al la domo.

Je la mardo la vento malfortiĝis iome, kaj la nuboj leviĝis iome. Estis eĉ promeso pri suno. El la tri eblaj promenadoj mi elektis la akvofalojn. Denove je la naŭa kaj tridek ni enaŭtobusiĝis, ĉifoje al West Burton. Nia unua akvofalo apudas. Do ni marŝis supren Penhill mallongan krutan grimpadon, de kie ni havis bonan vidaĵon en la valon Waldendale kaj poste trans la valo Wensleydale al la kastelo Bolton. Ni eniris la vojon uzitan dum jarcentoj por porti frajtaĵon ĉevale inter la orientaj kaj okcidentaj partoj de la lando. Nuntempe nur frenezaj promenadantoj aperas tie.

Tiam ni malsupreniris de la monteto en la valon Wensleydale kaj al la akvofaleto Redmire Force por paŭzo. Estas io trankviliganta pri akvo, dum ĝi falas trans la rokojn. Pli varmas kaj la vento estis malaperinta. La vojeto kondukis nin malrapide supren apud la rivero Ure pasante tri malaltaj akvofaloj. La unua estis Lower Force (la malsupra), sekvata de Middle Force (la meza), proksime al kiu ni ne povis atingi. Do en la urbeto Aysgarth estis Higher Force (la supra). Ni ne havis longan tempon antaŭ la aŭtobuson venis por ni.

Merkredo estis tago, kiam mi povis fari ion alian. Tamen estis pluvanta kaj mi estis senaŭta, do mi decidis pri nerapida promenadeto ĉirkaŭ la urbeto Sedbergh ĉar mi ankoraŭ ne vidis ĝin bone. La moderna vivo estis lasinta ĝin for de la bonkonataj vojoj. Dum jarcentoj ĝi havis prosperantan bazaron por farmproduktoj ambaŭ vegetaj kaj bestaj. Nun merkredo estas bazartago, sed ĝi estis malgranda kun nur necesaĵoj. La urbo estas luktanta por trovi lokon en la mondo. Antaŭ kelkaj jaroj oni volis fari tie la nordan librourbon, similan al Hay. Multaj butikoj malfermis, sed nun nur unu aŭ du restas, malgraŭ unu el ili estas mirinda kaverno enhavanta milojn da polvaj maljunaj volumoj pri ĉiu temo pri kiuj vi povas imagi.

Piedirante apud la rivero Rawthey for de la urbo, oni alvenas al Farfield Mill kie troviĝas nun multaj studioj kiuj vendas keramikojn, juvelaĵojn, lignaĵojn, teksitaĵojn kaj trikitaĵojn. La muelilo staras apud la rivero Clough kaj dum kelkaj centoj da jaroj oni ŝpinis kaj teksis lanon de la abundaj ŝafoj en la ĉirkaŭantaj montetoj. La apuda vilaĝo Dent estis bonkonata por la trikitajn lanajn vestojn por maristoj, ministoj kaj aliaj laboristoj. Ilia historio estas konservata en muzeo en la konstruaĵo.

Malantaŭ la urbo estas la monteto Castlehaw, sur la ebena supro de kiu sidas malgranda fortreso konsistanta el teramaso kaj palisaro. Oni facile komprenas kial ĝi lokiĝas tie, de kie oni havas bonan vidon laŭ la kvar valoj; ĝi estas forta pozicio.

Dumnokte ambaŭ la temperaturo kaj pluvo falis.

La sekvantan tagon la suno montras sin iufoje – por certigi nin ke ĝi ankoraŭ ekzistas. Ni komencis de la vilageto Newbiggin-on-Lune kun modera suprenirado sur Great Ewe Fell. La tereno tie, kiel ĉie sur Crosby Garrett Fell, estis tre simila al tiu, kiun ni spertis pli frue, apenaŭ iuj vojoj krom ŝafvojetoj trans la malseka tero. En la bildo la blanka supro ĉe la horizonto estas freŝa neĝo sur la monto Cross Fell, la plej alta en la montaro Pennines. Dum ni malsupreniris al la vilaĝo Crosby Garrett, ni trovis atestaĵon pri maljuna golfejo en formo de la drajvloko por la sepa truo, kaŝita inter la amplekso de la erikejo.

De Crosby Garrett ni sekvis la vojeton al la valo Smardale, pasinte kalkobakujojn. Oni metadis braĝon aŭ karbon en la bakujo nivele kun kalkŝtono de la supraj rokoj. Post kiam la fajro brulis dum tri tagoj, oni povis rasti la kalkon el la truo sube. Loka fonto de kalko gravis al ĉiuj kiel malmultekosta grasumo.

Dum ni alproksimiĝas la ponton en Smardale ni komencis renkonti kelkajn aliajn homojn, ĉar ni estis nun sur la ĉefpiedvojo inter la du marbordoj de Anglio. Je pli fruaj tagoj ni vidis preskaŭ neniun. Do ek al la aŭtobuso kaj la domo.

Vendredo estis la fina tago de la ferio, kaj ni ekiris por grimpi sur la supron Ingleborough, unu el la plej altaj en Jorkŝiro. Post veturado je 40 minutoj ni troviĝis apud la alta viadukto ĉe Ribblehead. Ni ne havis tempo por vidi ĝin pli proksime. La ponto portas plejparte frajton laŭ fervojo por malpliigi la premon sur la ĉeffervojo trans la valo Lune. La konstruado daŭris kvar jarojn de 1870 al 1874.

Nia unua tasko estis grimpi Park Fell. En la bildo vi povas vidi la ebena supro de Ingleborough en la distanco. Blovis iomete, sed plivarmis ol antaŭe kaj sekis. Vidodistanco estis bonega. Dum la grimpado, ni povis malantaŭrigardi kun pli bona vido de la viadukto. De la supro de Park Fell estis facila malrapida grimpado supre kaj malsupre al Ingleborough. Sube ni povis vidi la blankan kalkŝtonan “pavimon”, kiu estas trajto de la tereno tie.

Ĉe la ebena supro troviĝis arkeologaj artfaraĵoj, sed oni ne scias tion, kio signifas. Avizo priskribas iun pri la afero. Probable ĝi estis uzata kiel ceremonia loko – ĝi estas tro alta esti fortreso. Ni manĝis lunĉon en unu el la anguloj de kruco konstruita el nur ŝtonoj, kiel ĉiuj la muroj inter kampoj.

Iuj estis konstruinta en la montflanko bonan ŝtonan ŝtuparon kaj vojeton, kiu kondukis nin al la urbeton Ingleton, kie ni trafis la aŭtobuson denove. Bonis ke ni finis kun la plej bona tago vetere.

Mi vekiĝis tre frue je la sabato por trafi la 6:21 trajno de Oxenholme al Londono, alvenante al Euston je 9:15. Mi volis ĉeesti la jaran ĝeneran renkontigon de homrajta organizaĵo Liberty ĉe Senate House antaŭ ol mi finfine venis hejmen je ĉirkaŭ 22:15.

Unu bona ferio kaj vivpaŭzo.



Andy Pepperdine

2013-05-27

Permesilo Krea Komunaĵo
Semajno en norda Anglio, kaj la kuniĝitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.