Vizito al Sud-Koreio (de 2017-07-17 al 2017-08-04)


Permesilo Krea Komunaĵo
Vizito al Sud-Koreio, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.


Mi vojaĝis al Sud-Koreio por ĉeesti la Universala Kongreso kaj sperti la antaŭkongresa ekskurso, kaj unu el la postkongresaj. Ĝi estis loko, kiun mi neniam vizitis ĝis tiam, kaj ne sciis tion, kion mi eble vidos. Antaŭ mi ekiris, mi pasigis iom da tempo alkutimiĝi al la fascina alfabeto, sed bedaŭrinde fakte mi ne legis sufiĉe pri la historio. Tamen do mi ricevis iom da surprizojn.

Mia unua vido de Seulo estis la vojo ekstere de la hotelo, kutima vojo, kiun oni eble vidus preskaŭ ie ajn nuntempe. Ekzemple la arkitekturo ŝajnas tiel moderna kiel en aliaj urboj.

La sekvan tagon ni ekiris aŭtobuse suden el Seulo. La vido tra la fenestro montris la apartamentejojn en kiu la plejparto de la popolo loĝas. Ĉi tiuj altaj maldikaj konstruaĵoj troviĝas ĉirkaŭ la randoj de ĉiu urbo. Poste ni vidis la specon de kamparo kiun oni povas trovi preskaŭ ĉie inter la krutaj malaltaj montetoj dense kovritaj de arbaroj kaj rampantaj kaj grimpantaj plantoj. Tial ne estas multo de kampoj por manĝaĵo, kaj la Koreoj importas multon.

Mallarĝa flankvojo Moderna arkitekturo Tra la aŭtobusa fenestro Malaltaj verdaj montetoj


Nia unua halto okazis ĉe Jinju, urbo apud la suda marbordo, kiu havas fortan historion de defendo kontraŭ atakantaj japanaj armeoj. La plej fama evento okazis je 1592, kiam Generalo Kim Si-min kun malgranda grupo de soldatoj sukcesis venki pli grandan japanan armeon defendante la urbo. Bedaŭrinde li mortiĝis per kuglo al la kapo dum la batalo, kaj la japanoj prenis la fortikaĵon la sekvan jaron. Sed la rakonto ne finiĝis tie pro aŭdaca "gisaeng" (simila al japana gejŝo) nomita Nongae. Ŝi invitis la japanajn komandantojn al festo sur roko apud la rivero. Dum ŝi dancis kun la ĉefa, ŝi tenis lin strikte kaj saltis en la riveron dronigante ilin ambaŭ. Nun oni povas vidi sanktejo al ŝi.

La pavilono Chokseongnu (enireja pordego) staras apud la loko, kaj donis al ni nian unuan proksiman rigardon al la metodo de konstruado kaj farbado de tradicia korea arkitekturo. Ni malkovris ke la samajn kolorojn oni uzis ĉie. Nur por pruvi ni ĉeestis tie, ĉi tiu estas bildo pri la grupo en la pavilono.

Generalo Kim Si-min Bildo pri Nongae Enireja pordego de pavilono Detalo de tegmento Grupo de esperantistoj


Tiam ni moviĝis al la urbo Busan, kiu estas moderna industria urbego, kies fabrikoj speciale faras pezajn maŝinarojn, ekz. trajnoj. La komercaj centroj en Koreio konektiĝas per bona fervoja sistemo. Sed nia celo estis la Memoriga Parko de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiu lando, kiu perdis soldatojn dum la Korea milito inter 1950 kaj 1953, havas propran sekcion en la parko, kie ili rajtas memori la perdon tiel ajn ili preferas. Ankaŭ en la parko troviĝas kapelo, en kiu troviĝas altirantaj koloraj fenestroj.

Vesperon, ni manĝis per bastonetoj nian unuan tipe korean manĝon konsistante el multaj malgrandaj pladoj, ĉe restoracio en mallarĝa strato.

Busan Brita parto UN Kapelo UN Kapela fenestro Longa tablo Mallarĝa strato


Matenon la duan tagon mi rimarkis ke la hotelo provis esprimi sian ĝisdatiĝecon per kelkaj modernaj artaĵoj en la enirejo. Sed baldaŭ ni ekiris al la parko Haeundae, kie troviĝas io, kio reprezentas la damaĝon, kiun homaro faras al la oceano per elĵeto de plastikaĵoj. Apud la marvirino staras priskribo pri kiel la fluo en la Pacifika oceano koncentras la rubaĵon al diversaj insuloj, kaj detruas la medion tie. Mi supozas ke oni celas la averton al infanoj plejparte. Sur la supro de la malgranda monteto, troveblas eĉ ankoraŭ unu pavilono.

Poste ni vojaĝis al la roka promontoro Daewangam. Unue je 1904 dum la milito inter Rusio kaj Japanio, la japanoj ekstaris lumfostojn. Poste je 1910 ili konstruis 15 metrojn altan lumturon. Kiel vi vidas en la bildo, estas du lumturoj, sed kial du? Nu ankaŭ en 1910 ili plantis arbaron de pinoj trans la loka tereno, kaj arboj kreskas, ĉu ne? Do je 1987 la dua konstruiĝis, ĉar la unua iĝis ne videbla. La 24 metrojn alta turo nun staras super la arboj.

skulptaĵo plastika skulptaĵo pri marvirino pavilono el ligno roka areo ĉe marbordo du lumturoj lumturo


Nia sekva haltloko estis la Bulguksa templo kaj ĝardeno. Ĉe la enirejo de la budhisma templo troviĝas la kutimaj gardistoj du ĉe unu flanko, kaj la alia du kontraŭe. La templo mem havas interesan konstrumetodon. Ĉe la bazo kelkaj grandegaj rokoj, ĝenerale rondaj, kreas fondaĵon sur kiu la pli regularaj blokoj sidas. La kialo estas, ke la templo staras en tertremregiono, kaj se la grundo skuus, do la rokoj moviĝus ebligante la supraj muroj resti ne damaĝitaj. Aperas ke ĝi funkcias, ĉar ĝi konstruiĝis inter 741 kaj 774, kaj travivis ekde tiam ĝis nun.

Ene pluraj preĝofolioj pendis de la plafono sub unu el la longaj koridoroj malfermitaj ĉe unu bordo de la korto. Estis komplika ĉarpentado en la konstruado, kune kun tipe kolorriĉaj ornamaĵoj. La statuo pri porko onidire reprezentas deziron por prospero.

lageto kaj arboj gigantaj lignaj gardistoj ŝtonaj muroj kaj ligno supere paperfolioj pendas de la plafono detalo pri tegmento bronza porko


Ekstere de la nacia historia muzeo troveblis la bronza Dia Sonorilo, kiu pezas preskaŭ 19.000 kilogramoj, kaj fariĝis en 771 memore de Reĝo Seondeok. Post ĉiu 20 minutojn periodo registraĵo pri ĝia sono ludis, tre profunda baso kun vibrado daŭranta kelkaj sekundoj. Ankaŭ en la muzeo oni vidis kopiojn de rokaj desegnaĵoj el Bangudae, eble ĉizitij dum la Bronza Erao aŭ probable pli frue. La Koreoj probable devenis de triboj el Siberio antaŭ miloj da jaroj kaj tenis sian identecon ĉiam de tiam. Rimarkindis la kvanto de balenoj sur la tabuloj, pli ol aliaj lokoj en la mondo.

Inter ĉirkaŭ 57 a.K. kaj 660 p.K. estis tri reĝlandoj en la duoninsulo, unu el ili estis Silla. La bildo montras orajn ceremoniajn ornamaĵojn de tiu periodo.

grandega bronza sonorilo blankaj desegnoj sur griza fono reĝaj ceremoniaj ornamaĵoj


Poste nia aŭtobuso portis nin al la vilaĝo Hahoe. Nun ĝi estas muzeo kaj Monda Heredaĵa Loko kaj entenas tradiciajn artiklojn. Oni povis imagi per studado de la mapo, kiel la rivero preskaŭ tute ĉirkaŭas ĝin, do ĝi facile defendeblis. Inter la montraĵoj staris antikva akvorado kaj tradicia malgranda konstruaĵo. Aliloke oni kultivis lotusojn, kaj hibiskoj floris en multaj lokoj. Ankaŭ videblis tradiciaj domoj kun pajltegmento ligita per ŝnuro por malhelpi ĝin forbloviĝi. Post kiam ni eliris la vilaĝon, ni vidis agrablan pavilonon havantan ses flankojn, kiel ni vidis de ĝia plafono.

mapo sur ŝildo ekzemplero de antikva ilo lotusoj en kampo hibisko tradicia domo plafono


Tiam ni veturis al Wonju por rigardi la Muzeo pri Papero, kie unue ili donis al ni nefinitan skatolon kaj kolorajn paperojn, kiujn ni devis glui sur la skatolon por fari tradician korean skatolon. Komence aspektis ĝi tiel. Kaj la finita produkto kun sia kovrilo, laŭ mi, estis tiel. La muzeo estis vizitinda, ĉar ĝi havis tre klarajn priskribojn (ekzemplero) pri la metodoj per kiu oni faras paperon, kiu inkluzivis trempadon en vaporo, sekigadon, trempadon en lesivo, tranĉadon, boligadon, blankigadon, batadon, ŝiradon, miksadon en akvo, modladon, premadon, drenadon, sekigadon en la suno aŭ per varmo, kaj pli da batado. Fakte ŝajnis al mi ke oni pensus pri agado, kaj faru ĝin al la papero. Ili komenciĝis ĉe la morusa arbŝelo, kaj finiĝis ĉe la altkvalita rezulto. Laŭ la muzeo Wonju estis konata kiel la centro de plej bona papero dum kelkaj jarcentoj. Fine ni vojaĝis laŭ vojo kompletigita nur antaŭ unu monato, tra sennombraj tuneloj kaj trans multon da pontoj al Sokcho ĉe la marbordo en la nord-orienta parto de la lando, kie ni tranoktis.

paperoj skatolo kaj kovrilo avizoj vido al marbordo


Vendredon ni unue ekiris al la Nacia Parko Seoraksan, kiun ni eniris tra la kutima ornama pordego kun tegmento farbita per la kutimaj kvar koloroj, sed ĉi foje en pli interesa desegno. Baldaŭ ni vidis la parkan simbolon, eble ankaŭ averton pri vagado en la montojn en la parko, pri kiu ni vidis nur malgrandan malproksiman parton. Tamen tio estis la plej proksime, kion mi venis al iu sovaĝa besto dum mia vizito.

pordego de la parko tegmento de la pordego statuo pri urso malproksimaj montoj


Tamen, antaŭ ol ni atingis la templon Sinheungsa mem, ni preterpasis gigantan statuon de Budho en lia kutima sidanta pozicio. Ĉirkaŭ la bazo troviĝis iuj detalaj reliefoj. Alie la templo konsistis el la gardistoj kaj sankta loko. Dum en la ĝardeno ni transiris la sekan rivereton per bonaj modernaj pontoj.

Granda bronza statuo Bronzaj riliefoj grandaj lignaj figuroj ora status kaj preĝofolioj Ŝtona ponto trans seka rivero


Sekve ni veturis al la urbeto Gangneung por viziti la pavilono Gyeongpodae, kiu staras sur la bordo de lago ne malproksime de la maro. Ĝi famas pro siaj bonaj vidoj trans la lago kaj en aliaj direktoj de diversaj niveloj. Ni restis sufiĉe longe por du el ni, Ĵomart kaj Nataŝa, prezenti al ni mallongan koncerton kiun ni multe ĝuis.

Tiam ni turnis nin al direkto al Yeoju, sed mi rimarkis survoje la ne kutimajn trafikajn signojn, kie la veturistoj rajtas fari U-turnon, kiam la semaforo permesas.

ankoraŭ unu pavilono Ĵomart kaj Nataŝa huffera signo sur la vojo


Reĝo Sejong estis la plej respektita el la tre sukcesa dinastio Joseon. Li regis de 1418 al sia morto en 1450, kaj establis la manieron de registado kaj ankaŭ instigis instituton, kiu faris sciencajn enketojn per iloj, kiujn li eble helpis krei. Ni estis survoje al lia tombo. Iuj el liaj mezuriloj estis grandaj kaj komplikaj, kiel ĉi tiu aparato por mezuri la poziciojn de steloj kaj aliaj astronomiaj astroj. Sed aliaj estis simplaj, kiel io por mezuri la kvanton de pluvo, kiu estis falinta. Aŭ ŝtona kolono kun linioj ĉizitaj en ĝi por trovi la profundecon de akvo dum inundoj. Eble la plej utila estis tre preciza sunhorloĝo, sur kiu la linioj en la duonsfera bovlo montris la horon por diversaj sezonoj en la jaro.

ŝtona statuo de la reĝo greskovrita teramaso astronomia mezurilo pluvmezurilo profundecilo duonsfera sunhorloĝo


Tiel finiĝis la antaŭkongresa ekskurso, kaj je la sabato mi trovis la kongesejon kiu troviĝis en la loko de la universitato, HUFS (t.e. Hankuk-a Universitato pri Fremdaj Studoj). Mi alvenis al la akceptejo, kiu ankaŭ estas la loko, kie la plejparte de la pli malgrandaj kunvenoj okazis. Interne ĉe la teretaĝo estis hela kaj aera, kaj pli grave klimatizita. Ekstere la malferma tereno agrablis, kvankam la temperaturo variis inter 30 kaj 35 gradoj kun humideco je 80% el pli. Bonŝance apenaŭ pluvis dum mia tempo en Sud-Koreio, sed daŭris nube. Nokte la supro de la plej alta konstruaĵo brilas fiere. La ĉefhalo, kie la pli grava eventoj okazis estis nomita Obama Hall, kie ĉiam kelkaj uloj okupis sin per siaj fotiloj. Do "Ridetu!".

Mi volas ĉe tiu punkto gratuli la koreaj organizantojn por bonegaj aranĝoj rilate al la UK-102. Speciale la volintuloj faris bonan laboron respondi demandojn kaj subteni la glatan funkcion dum la semajno.

moderna alta konstruaĵo agrabla hela malferma areo gresa tereno ĉirkaŭita de konstruaĵoj brile lumita balkono aŭskultantaro en granda halo fotistoj antaŭ la scenejo vico de homoj sur scenejo


Mia unua duontaga ekskurso portis min al la Seula Nacia Muzeo, kiu entenis multon da interesaĵoj, ne nur ankoraŭ unu versio de la Silla krono kaj zono, sed ankaŭ aliaj oraj artikloj kaj vazo el la 15-a jarcento.

Tiun vesperon mi aŭskultis tre ĝueblan koncerton de la esperanta grupo Kajto.

vido el balkono oraj ornamaĵoj oraj artikloj keramikaĵo kvar kantistoj kun muzikiloj


Dum la du sekvaj tagoj mi ĉeestis kelkajn prelegojn, kaj aliajn eventojn, sed je vesperon lundon ni iris al la Memoriga Parko por Reĝo Sejong en Seulo, kie nun troviĝas la originaloj de iuj statuoj kaj artikloj de la tombo en Yeoju, kiun mi vidis dum la pasinta semajno. Ĉi tie staris la inundmezurilo sub tegmento por protekti ĝin kontraŭ la vetero, kaj kelkaj statuoj.

Poste ni manĝis ĉe la kongresa bankedo multajn pladojn, eble tiom kiom 50 servitaj de lokoj laŭ tri muroj de la ĉambro. Mi tre ŝatis la bongustajn manĝojn, la kuirado estis simpla kaj varia, kaj ĉiam freŝa ĉie.

En la kongresejo la koreoj montris diversajn artaĵojn, ekzemple manpentritaj ventumiloj, kaj oni povis esti fotita portanta ceremoniajn vestaĵojn.

statuo pri la reĝo ŝtona kolono sub tegmento ŝtonaj homoj kaj bestoj ĉambro plena de manĝantoj ventumiloj pentrita je floroj ruĝa kaj verda vestaĵoj


Hazarde merkredo estis la lasta en monato, kaj je tiaj tagoj, t.n. kulturaj tagoj, oni rajtas eniri muzeojn kaj aliajn kulturajn lokojn sepage, tamen ankaŭ sen ĉiĉerono. La libertago estis merkredo, do mi vizitis du el la palacoj en la urbego. La termino palaco ne signifis la saman kiel en Eŭropo, sed rilatis al pavilonaro inter kortoj kaj ĝardenoj. La palaco Gyeongbokgung troviĝis tre proksima al centra komerca distrikto en Seulo. Ĵus ene malantaŭ la enirejo, oni trovis sin staranta en granda korto rigardante la ĉefa pordego, kies strukturo ŝajnis al mi iom ne stabila. Malantaŭ tio estis ankoraŭ unu granda korto antaŭ granda pavilono. Ĉirkaŭ la randoj de la korto iris longaj kolonaroj, kiu provizis ombron for de la varmega suno. La strangaj ĉizitaj ŝtonaj groteskaĵoj ankaŭ studindis, dum la interno de la pavilono aspektis invite malvarmeta kaj aerumita per la malfermitaj muroj.

ligna pordego kun ĉielskrapuloj fone ligna pordego ligna pavilono kolonaro vido el ombro ŝtona figuro malvarmeta malfermita ĉambro


En piedirebla distanco estis loko nomita kiel la Orienta Palaco, Donggwol, kiu entenis kelkajn palacojn kaj pavilonoj, en du partoj. Komence mi vidis pavilono ĉe bordo de lago en la komplekso Changdeokgung. Poste mi iris laŭ la vojo tra iuj pordegoj. Fakte estis almenaŭ du grandaj palacaj regionoj. Unu estis Changdeokgung, la alia Changgyoenggung kiu estas la reltiva modesta loko, kie la reĝo loĝas, kun la reĝina malantaŭ ĝi. La ĉefa enirejo de la urbo imponis, kiel tutaj enirejoj al tiaj lokoj.

pavilono kaj lago longa vojo kaj lignaj pordegoj unuetaĝa konstruaĵo pordego


Dum mia tempo en Seulo mi vojaĝis tra la urbego per metroo, kiu estis tre agrabla, pura, efika kaj malmultekosta. La kajoj en la stacioj estis pli longa ol tiuj en Londono. Oni vidis signojn super ĉiu trajno diri la lastan stacion kaj la sekvan, kaj la direkton en kiu la trajno vojaĝos.

interno de vagono de metroo longa rekta kajo direktaj signoj


Je la fino de la semajno, mi havis la plejparton de tago libere, do mi iris al la Dongdaemun Design Plaza. Ĝi estas loko, kie troviĝas muzeoj, sed ĉar ĝi malfermis nur lastatempe, mi opiniis ke ĝi bezonis pli da montraĵoj, kaj eble nun ĝi havas, mi ne scias. La fama arkitekto Zaha Hadid desegnis ĝin, kiel oni eble divenus pro ĝia kurba formo. Dum ili elfosis la teron por la fondaĵoj, ili trovis gravan arkeologan lokon, kiu nun estas centra trajto de la distrikto, kie homoj povas renkonti. Survoje reen al la hotelo mi iris preter Cheonggye Plaza, el kiu fluas malgranda rivero Chongnangchon. La popolo faris ĝin kiel areo por libertempo kiel ĝi fluis okcidenten antaŭ ol ĝi renkontas la ĉefan riveron Hangang.

konkreta kurba konstruaĵo homoj piedirantaj laŭ deklivo tabloj kaj ombreloj ĉirkaŭ peco de grundo fontanoj kaj rivero


La sekva tago dimanĉo trovis grupon da ni flugantaj al la insulo Jeju por mallonga vizito. Eĉ irante el la flughaveno oni rimarkis la diferencon, la plantoj estis pli tropikaj, kaj la publikaj ŝtonaj artaĵoj havas proprajn trajtojn. Ĉar la vetero estis preskaŭ neeltenable varma ni baldaŭ iris al ne kutima tiel nomita temparko, kie for de la ekstera temperaturo de pli ol 35 gradoj, ni subite plonĝis en minus 5 gradojn en muzeo pri glacio. Pro la drasta ŝanĝo en la medio, ni ĉiuj ricevis lanan litkovrilon por la tempo dum ni piediris ĉirkaŭe de la ekspozicio.

En alia parto de la konstruaĵo ni vidis kelkajn bonajn okultrompaĵojn kiuj estas nur pentritajn scenojn. Ekzemple oni eble kaŝus sin malantaŭ rompita muro en mezo de batalo, aǔ ludus kun krokodilo, aǔ ŝajnigus ke oni estus Indiana Jones.

statuoj glaciaj skulptaĵoj glaciaj skulptaĵoj sceno pri batalo kapo de krokodilo el truo tabulo trans profunda truo


Sekve ni vojaĝis al la Historia Muzeo de Jeju, ĉe la enirejo de kiu troviĝis rokoj kun truoj, do la demando estas, kiel la natura truo aperis en la roko. Fakte la tuta insulo estas rezulto de erupcioj el sia centra vulkano. Lafo fluis ĉirkaŭ arbon, kiu poste elbrulis forlasante la truon. Aliloke staras statuo pri maljunulino kliniĝanta kontraŭ la vento dum portanta pezan ŝarĝon. La muzeo entenis tradiciajn konstruaĵojn, kaj muelilon, kiun ĉevalo funkciigis marŝante cirkle ĉirkaŭ la ilo puŝante baron kaj turnante la ŝtonon.

Posttagmeze ni spektis spektaklon Nanta, kiu estis kombinaĵo de danco kaj muziko farite komike uzante kuiriloj kiel muzikiloj. Ekstere la teatro staras Nanta Man artaĵo farita el kuiriloj. Tiu spektaklo portiĝis ĉirkaŭ la mondo kaj estas nun fama. Se vi havus ŝancon vidi ĝin, faru tiel. Kaj fine vespere ni manĝis denove.

truo tra granda roko skulptaĵo pri maljunulino pajltegmenta domo ŝtona muelrado metala skulptaĵo vespermanĝo


Lundon post matenmanĝo ni veturis laŭ la suda marbordo de la insulo, kaj mi unue rimarkis la gigantan nombron de libeloj. Tiu bildo makuliĝis per kvar da ili, se vi serĉus zorgeme. La unua punkto de intereso estis Oedolgae granda vertikale kolono el roko leviĝanta el la maro en eta golfo. Ĝi ankaŭ nomiĝis "Generalo Roko", pro legendo pri evento, kiu okazis apud la fino de la Goryeo dinastio, eble ĉirkaŭ 1375, dum la milito liberiĝi de sub la jungo de la mongoloj. La korea generalo Choe Young vestis Oedolgae kiel giganta generalo, kiu tiom timigis liajn malamikojn, ke ili fuĝis for de la batalo. Ankaŭ rimarkindis, ke herbaĵoj facile kreskis sur la supro de la kolono. La insulo Jeju aĝas ĉirkaŭ 5 milionoj da jaroj, kaj principe formiĝis de lafo submare. Tial la solidaj rokoj plenas je truetoj, kiu faras ĝin tre pora, kaj ĝi sorbas pluvon tre facile, do permesas vegetaĵoj prosperi ĉie eĉ sur la nudaj rokoj.

Poste ni haltis ĉe malgranda muzeo pri teo, kiu inkluzivis tetasojn el tutaj partoj de la mondo. Ĉi tiuj keramikaĵoj devenas de la fabriko Royal Doulton en Anglio. La muzeo apartenas al la firmao Osulloc, kiu kultivis teon loke. Citante ilin, la klimato taũgegas teon kun temperaturojn pli varma ol -5 gradoj kaj meze 14 al 16 gradoj. La grundo estas riĉa je mineraloj, kaj la akvo de la pluvo pura.

En 1968 ĉino Bum-Young Sung decidis evoluigi pecon de kaduka tereno en ĝardenon, kaj tiel komenciĝis la laboron pri la t.n. "anima ĝardeno". La lokuloj opiniis, ke li frenezas, sed li daŭris kontraŭ ĉiu malfacilaĵo, ĝis li malfermis ĝin al la publiko en 1992. Nun ĝi estas mondfama kiel ĝardeno plena je bonsaja arboj. La trankvilaj vastaj gazonoj ripozigis nin, kaj la akvofaloj helpis la sentojn. Eĉ la barilo apud restoracio montras iom imagpovon.

vido al maro vertikala kolono el la maro paro de tetasoj bonsajoj arboj en potoj vido trans herbejo akvo falanta malsupren skulptitaj figuroj


Ankaŭ sur la insulo troviĝis bontanika ĝardeno sub vitro, kie oni povs ekzameni plantojn de diversaj klimatoj. En iuj partoj la humideco estis tiel alta, ke la fotilo daŭre kolektis kondensaĵon sur la objektivo. Tamen mi sukcesis akiri bildojn pri floroj el la ĝangalo, kaj la malseka ĝardeno kun ĝia akvoplantoj. La dezerto vitrodomo provizis pli bonajn kondiĉojn idealajn por kaktoj.

Poste ni vizitis la maro denove, ĉi foje por rigardi la rokformaĵon ĉe Jusangjeollidae kie la basalto solidiĝis kiel ses-flankaj kolonoj. Kaj kompreneble ni devis havi la devigan grupfoton.

ruĝeta liliforma floro blua lageto nimfeo kaktoj maro fluanta sur nigrajn rokojn detaloj pri nigrajn rokojn esperantistoj en grupo


La unua de Aŭgusto estis la plej varma dum la vizito. Unu el ni volis viziti la domon de la artisto Lee Joong Seop, do ni komenciĝis tie ĉe tradicia domo kun pajltegmento. Enirado al la loĝareo ne estis permesita. Tamen en la apuda galerio pendis multo da liaj pentraĵoj. Iuj el ili aspektis iom infana, sed memorigis min pri eŭropaj artistoj de la frua 20-a jarcento.

Poste niaj ĉiĉeronoj surprizis nin enkondukante nin al trankvila salono por piedmasaĝo. Oni donis al ni la necesajn oleojn kaj tukojn, kaj ni ricevis instruadon pri tiel ni mem uzus ilin masaĝi niajn proprajn piedojn. Parto de la procedo konsistis el miksado de bonodora oleo en la akvo kaj spirado de la vaporo. Mi ne sciis ĉu la loko estas piedmasaĝejo kun ligita kafejo aŭ renversite kafejo kie oni povas akiri piedmasaĝon. Ĉiuokaze vendiĝis tie kafo el ĉie, kie oni povas kultivi kafon, kiel oni komprenis per la longa vico de ujoj fiksitaj al la muro malantaŭ la servotablo. Krom tio ekzistis ankaŭ malgranda muzeo pri eroj rilataj al kafo.

tradicia domo multkolora pentraĵo simpla linidesegno tubo de oleo kaj tuko homoj kun kapoj sur tablo kafejo kelkaj malnovaj artikloj


Nord-oriente en la insulo troviĝis tre interesa muzeo pri la plonĝistinoj nomitaj Haenyeo. Ili estis ĉiuj virinoj, kaj naĝadis sub la maro dum almenaŭ du mil jaroj, agnoskinte kiel spertulinoj. Ili transdonis sian sperton al aliaj landoj, komencinte similajn grupojn en Japanio kaj aliloke. La muzeo havis ekzemplerojn pri malnovaj tradiciaj vestaĵoj kaj iloj, ankaŭ diversaj bildoj kaj aliaj artaĵoj.

mallonga leda jako metalaj eroj fotoj pendanta skulptaĵo


Post rigardo la submaran mondon, ni iris boate viziti la klifojn de Sangumburi. Pro la varmega vetero planoj ŝanĝiĝis. La intenco estis estinte grimpi al la supro al la kratero, sed ne ĉiuj volis fari tion, do anstataŭe ni vidis de la maro la 230 metrojn altan klifon, kiu montris interesajn roktavolojn kaj kavaĵojn. Menciindas ke kvankam la vulkano en la centro de la insulo ne erupciis dum kelkaj milionoj da jaroj, antaŭ ĉirkaŭ 5.000 jaroj fortega eksplodo okazis ĉe Sangumburi, kio forblovis la supron forlasante kratero. Malgraŭ la temperaturo du el ili marŝis supren laŭ la bona ŝtuparo por elrigardi trans la densa vegetaĵo, kiu nun prosperas en la kratero.

rokaj klifoj rokaj tavoloj kaj kavaĵoj ŝtona ŝtuparo vido trans la kratero


Survoje al la flughaveno la sekvantan tagon ni haltis ĉe la "Magia Vojo". Ĉi tiu iluzio konvinkis min pli bone ol aliaj de simila speco, kiujn mi vidis. Ĉu la vojo iras supren, aŭ malsupren? Mi fotis la vojon alfrontante supren. Fine, ni vidis Yongduam, aŭ Drakokapo, pri kiu aperis multo da rakontoj. Tamen ĝi devas sian formon al vento, pluvo kaj maro. Tio estas la lasta ero sur Jeju, kaj poste ni flugis reen al Seulo, kaj la fino de la postkongresa ekskurso.

voja iluzio roko ĉe marbordo


Mi mendis ankoraũ unu tago en Seulo por mi mem, do mi sukcesis reviziti unu el la palacoj ĉifoje kun gvidanto. La Konfuceanismaj sanktejoj Jongmyo agas kiel memorejoj por ĉiu el la reĝoj de la dinastio Joseon. Ili troviĝas en du tre longa konstruaĵoj, ĉiu kun grandega placo antaŭe. Hazarde kiam la lasta princo de la dinastio mortis, estas ekzekte unu ĉambro ankoraŭ ne uzita. Post la unua vico de ĉambroj estis plenita, ankoraŭ oni konstruis unu similan vicon, do kiel ili sciis kiom da reĝoj regos estontece? Ceremonioj okazas ankoraŭ nuntempe po malmultajn fojojn ĉiu jaro, kaj ekzemplo de la vestaĵo videblis.

Mi poste piediris al la palaco Deoksugung kontraŭ la urbodomo en la urbocentro. Ĝi aspektis, al miaj okuloj, simila al la aliaj palacoj, kun koloraj lignaj domoj kaj ĉambroj kun malfermitaj muroj. Proksime al la palaco oni trovis la Seula Arta Muzeo. Bedaŭrinde mi ne akiris bonajn fotojn en la muzeo, sed jen io ekstere. Poste mi rigardis la mapon de la urbo kaj vidis ion strangan. En klaraj literoj diris La Martelanta Homo. Kio estis tio? Tio ne estis malproksime, do mi trovis ĝin, tre alta statuo kiu movis siajn brakon, po proksimume unu bato ĉiu minuto.

longa ligna konstruaĵo kolorriĉa robo pordo en muro kolora detalo ĉambro ŝajne sen muroj helruĝa artefarita floro silueto de grandega homo


La sekvan tagon mi flugis hejmen. Do tio estas ĉio, ulojn!

Andy Pepperdine

2017-11-06

Permesilo Krea Komunaĵo
Vizito al Sud-Koreio, kaj la kunigitaj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.