Vagado inter la Jorkŝira Valoj (2012-09-02/08)


Permesilo Krea Komunaĵo

Vagado inter la Jorkŝira Valoj, kaj ĉiuj la kunigitaj bildoj, de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.

Bezonante paǔzon je dimanĉo la 2a Septembro 2012, mi ekiris por ferii en la suda parto de la Jorkŝiraj Valoj, en Malhamdale precize apud la vilaĝo de Airton. La hotelo estas Newfield Hall, imponanta konstruaĵo staranta en tipa plialta farminda kamparo, ĉirkaŭigata de kampoj kun bovinaj kaj ŝafoj. Ĝi estis konstrata je la mezo de la 1800-oj kaj enhavas, kutime tiutempe iujn ŝtonajn murornamaĵojn kaj memkontenta leono sidanta garde sur apud la vojo.

Post bona matenmanĝo je lundo mateno tri grupoj ekiris direkte el la hotelo por promenado ĉirkaŭ la loka regiono. Tiu, en kiu mi troviĝis, marŝis laŭ vojoj al la plej proksimaj vilaĝo Airton, post kiu ni disigis nin trans la paŝtejo al la iomete pli granda villaĝo Kirkby Malham, en kiu oni trovas la ĉefan preĝejon de la valo, de Sankta Mikaelo, ankaŭ konata kiel la Katedralo de la Valoj. En la tombejo troviĝas unika akva tombo. Malgranda rivereto kuras tra la mezo de la parcelo sub kiu Kolonelo John Harrison kaj lia edzino kuŝas. La fabelo estas, ke dum ilia vivo Helen diris, ke ili ĉiam disiĝis per akvo, ĉar John pasis tiom da tempo transmare. Do ŝi deziris, ke ankaŭ ili estus disigitaj per akvo dum morto. Kiam ŝi mortis, oni enterigis ŝin sub la suda flanko de la rivereto. John mortis post dek jaroj plu, sed kiam oni provis fosi lian tombon norde, oni malkovris nepenetreblan rokon, do li enteriĝis kun sia edzino.

La regiono estas bona por ŝafo, kaj la speco, kiun ni vidis plej ofte, estis la Swaledale. Ambaŭ la vira kaj ina besto portas kornoj, sed la virŝafaj bukliĝas pli.

La regiono estas interesa geologie, kie la klakŝtono enhavas multon da grotoj. En pli varmaj landoj ĝi aspektas kiel seka karsto, en la pli malvarma malseka klimato en norda Anglio, ĝi kovriĝas per herboj. Survoje reen de Malham al Airton, ni pasis la fonto de la rivero Aire ĉe Airehead, de kie ĝi fluis rapide el subtera kaverno.

Mardo komenciĝis per busvojaĝo al la urbeto Settle, de kie ni ekiris por vidi pli da la riveretoj en la regiono. La unua notinda okazis kiam ni ĉesiĝis for lunĉo ĉe Stainforth Force (akvofaleto ĉe Stainforth). La ponto, kiu vi povas vidi fone estas maljuna ŝarĝoĉevalponto konstruita trans la larĝa vadebla rivero. Poste ni alvenis al la supro de Catrigg Force, kie la akvo falas 20 metrojn je du ŝtupoj.

Rapida vizito al Victoria Cave (Victoria groto) sekvis. Ĝi estas unu el la pli granda en la distrikto, havanta longan geologian kaj homaran historion. La reiado al la hotelo estis seneventa.

Je la sekvanta tago mi vizitis Fountains Abbey (La abatejo de la fontanoj), loko, kiun mi neniam vidis antaŭe. La nomo probable devenis de la nombro da naturaj fontoj en la valo. Ĝia historio komenciĝis je 1132, kiam grupo el 13 monaĥoj ĉe Jorko deziris reiri al simpla vivmaniero. Al ili doniĝis la tero apud la rivero Skell, kaj per helpo de Francio ili estis konstruintaj sian unuan abatejon el ligno ĝis 1135. Dum la sekvantaj 400 jaroj, ĝi iĝis tre povebla per lano kaj tritiko, ĝis Henry la oka forigis ĝiajn riĉaĵojn kaj lasis ĝin ruiniĝi. La ŝtonoj estas uzita en lokaj domoj, kiel la estanta Fountains Hall, strange iomete nesimetria konstruaĵo. Interne la domo, nur tri ĉambroj estas malfermita al la publiko; unu enhavas ĉizaĵon el pirlogno super la fajrejo.

Rigardante la navon de la abatejo oni komprenas kiel impona ke ĝi devis esti je la supro de sia povo. Oni povas vidi en la flanknavoj ke ĝi estis ŝanĝita dum tempo; la tiea ĉefarkoj estas rondaj, sed la unu ĉe la fino havas pinto. La ĉefturo estis neniam finita, nek ĝi estis detruita kiel aliaj partoj.

La manĝaĵoprovizejo kaj manĝoĉambro estis konstruitaj super la rivero Skell. La rivero estis grava, ĉar ĝi donis povo al la muelilo, kiu funkciis ĝis 1927, dum preskaŭ 800 jaroj daŭre. Kompreneble ĝi ŝanĝis tion, kion ĝi faris, de muelado de greno, ŝpinado de lano, sagado de ligno, al generado de elektro.

Apud la abatejo staras Studley Park, la hejmo de John Aislabie dum la fruaj 1700-oj, kiam li ekfaris skulpti la teron en la valo Skell, por krei vidaĵojn de la abatejo, kaj ekkuŝigi parkon. Sed estis ne ĝis 1767 ke lia filo sukcesis aĉeti la abatejo mem. Tiam la vidaĵoj povis esti vidata de la montetoj en la bieno. La familio ankaŭ konstruis iujn strangaĵojn kiel ĉi tiu Okangula Turo, kaj elfosis la Lunajn Lagojn kaj skulptaĵojn.

Ili estis planinta konstrui ĉinan ĝardenon laŭ valeto, sed ili ne finis ĝin. Sep pontoj estis konstruitaj trans seka riverfluejo, kiu pleniĝas kun akvo nur kiam la Skell superfluas. Oni povas piediri tra pordeto por du mejlon longa marŝado. Survoje estas vidaĵojn al Ripon kaj ĝia katedralo. Oni revenas al Studley Park per alia enirejo, kie oni povas vidi kaŝtanarbon (Castanea sativa) kun spirala ŝelo.

Mi revenis al la ĝardenoj, preterpasis la lagojn denove, kaj plu al la abatejo. Dispersitaj en la parko estas iuj avizoj priskribantaj iun pecon de historio, kiu nun estas perdita, kiel ĉi tio, kaj la loko al kiu ĝi rilatas. Alian misterion temas la monumento al Major General James Wolfe en parto nomita Quebec, sed kial troviĝas ĝi tie? Respondoj al la National Trust (Nacia Kuratoreco).

Kelke da mejloj for troviĝas grupo da strangaj formoj, nature formigitaj per glacio kaj vento, ĉe Brimham Rocks (Rokoj ĉe Brimham). La plejpartoj estas kolonoj, sed iam estas nur mallarĝa breĉo inter ili. Iuj havas truojn tra si. De la supro oni povas vidi ĝeneralan vidaĵon pri la tuta grupo, kaj apud la veturilparko troviĝas la deviga avizo priskribanta la geologian historion.

Je ĵaŭdo ni ekiris kune per aŭtobuso al Clapham (ne, ne la Londona Clapham, la Jorkŝira Clapham) por rigardi unu el la famaj naturaj vidindaĵoj en la distrikto. La promenado baldaŭ lasis la vilaĝon malantaŭe kaj ni trapasis ankoraŭ unu ŝarĝoĉevalponto, kaj supren tra interkrutejo al vastaspekta kamparo plue. Ĉirkaŭ tagmezo ni alvenis ĉe Gaping Gill (Faŭkanta Truo), kie rivereto falis 110 metrojn en truon en la tero. Ni ne grimpis malsupren.

Kiam ni finis lunĉon, la vetero ekmalboniĝis kaj malvarma vento ekblovis. Ĝis tiam ni estis estinta tre bonŝancaj. Ni ne pasis multon da tempo pretiĝi kaj ekiris al Crummack Dale, kie oni povas vidi la tiel nomatan kalkŝtonan pavimon en la ebenaj suproj ĉe la supro de la valo. Sed la pli interesa trajto kuŝas pli malalte, kie troviĝas multo da migraj rokegoj, la Norber Erratics. Ili estas pli maljunaj pli malhelaj Siluriaj sabloŝtonaj rokoj kiuj estis movitaj per glacio sur pli juna pli hela kalkŝtono. Iuj estis lasitaj en delikataj lokoj.

Preskaŭ ĉe la fino de la promenado ni aliris Clapham tra du tuneloj kiujn konstruis la familio Ingleborough por ke ili ne povus vidi la laborantoj dum ili iris al kaj el la vilaĝo.

Ĉe la hotelo, se oni dezirus scii la vetero, ĉi tie estas la metodo.

Ni dungis la sama ŝoforo por ĉiuj vizitoj, kaj li ĉiam vestis sin tre elegante en kravato kaj veŝto, kaj la sekvantan tagon li veturis al Malham por ke ni komencus nian promenadon tie. Unue ni surpaŝis specon de ponto, nomata "clapper", farita el grandaj ebenaj ŝtonoj sur kolonoj. La sekvanta paŭzo okazis ĉe ŝtipego en kiun estis premitaj multaj moneroj. Ĉar tiu kuŝis apud Janet's Foss, (akvofaleto de Janet), kaj Janet, aŭ Jennet, estis la reĝino de la feinoj, ni supozus ke la moneroj estas similaj al tiuj, kiujn oni ĵetus en fontanon aŭ fonton. Ni daŭris supren en la valo ĝis Gordale Scar, sed tiam revenis mallongan distancon por iri supren al Malham Tarn. La vetero plimalboniĝis, do ni ŝirmiĝis apud muro por lunĉo.

Ĉe la alia flanko de la muro ni trovis la malaperanta rivereto. Ĝi fluas de la lago kaj poste falas tra multaj malgrandaj truoj en la kalkŝtono tra kavernoj ĝis ĝi reaperas ĉe Airehead, kiun ni estis vidinta pli frue en la semajno. Ni preterpasis zonataj Galovajaj bovinoj (belted Galloways) dum ni malsupreniris reen en Malhamdale, kaj antaǔen al Malham Cove, vertikala krutaĵo je 80 metroj alta.

Antaŭ ol mi eliris de la regiono je sabato, mi vizitis East Riddlesden Hall, malgranda domego kun multa historio, sed bedaŭrinde preskaŭ nenio de la originala meblaro. La lago antaŭa estas plejparte natura kun rivereto kiu fluas tra ĝi. Estas iuj detaloj en la ŝtonaĵo, kaj la ĝardeno donis koloron. Do laŭ la M6 hejmen.

Andy Pepperdine

2012-09-16

Permesilo Krea Komunaĵo

Vagado inter la Jorkŝira Valoj, kaj ĉiuj la kunigitaj bildoj, de Andy Pepperdine estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.